Laŭ la statistiko de la ECO en 1889 estis 29 E-libroj, en 1894 88, en 1899 123, en 1904 211, en 1909 entute 1330 libroj. Laŭ BIL ĝis 1928 eldoniĝis ĉ. 3200 libroj en E (krom la gazetoj). Nombro de la en E aperintaj libroj laŭ la Bibliografia Servo de UEA: 1931–138, 1932–145, 1933–97 libroj.
Gravaj antaŭmilitaj eldonejoj: Hachette et Cie, Paris; Interesa Esperantista Societo, Paris; Ellersiek und Borel, Berlin; Internacia Socia Revuo, Haga; Ondo de Esperanto, Moskva; Brita Esperantista Asocio, London.
Aktive laborantaj eldonejoj inter 1921–30; (eldonintaj pli ol unu volumon dum unu jaro): Esperanto Publishing Co. Ltd. London; Eldona Societo Esperanto, Stockholm; Friedrich Ellersiek Berlin; Ekrelo, Moskva; Eldona Kooperativo de SAT, Leipzig–Paris; Esperantista Centra Librejo Paris; Heroldo de Esperanto, Köln; Ferdinand Hirt und Sohn; Leipzig; Hungara Esperanto-Instituto, Budapest; Japana Esperanto Instituto, Tokio; Rudolf Mosse, Berlin; A. Paolet St. Vito al Tagliameuto; Steyrermühl Verlag Wien; Thieme et Cie Zutphen.
En la lastaj du jaroj plej aktivaj eldonejoj, eldonintaj almenaŭ po du libroj dum jaro kaj laŭ la vico de ilia aktiveco: Literatura Mondo, Budapest; Ekrelo, Moskva; Populara Esperanto Biblioteko, Amsterdam (bankrotinta en 1934, fondita en 1933); Eldona Societo Esperanto, Stockholm; Esperanto Publishing Co. Ltd., London; Japana Esperanto Instituto, Tokio; Eldona Kooperativo de SAT, Paris (ne kalkulante la duan eldonon de la Plena Vortaro); Thieme et Cie Zutphen; Heroldo de Esperanto, Köln.
v. la artikolojn pri Bibliotekoj; Literaturo; eldonejojn sub iliaj nomo.
Libro de l’ Humoraĵo. Verkita de
Lichtenwallner Viktorino, instruistino en Maribor (Jugosl.) Prez. de EK en M, propagandisto. Vizitis plurajn UK-jn. Artikolo en
Lidin (Moĥov) Ivan Grigorieviĉ, sovetiano, ruso. Nask. 1891 en Ardatov (Mordovio). E-isto de 1914. Aŭtoro de kelkaj rusaj E-lernolibroj (1925,26.27), ankaŭ por blinduloj. En 1924–25 li eldonis E-lernogazeton por rusoj «E-hejme», Kazanj (Tatario). Artikoloj en SEU kaj SAT-organoj. Membro de CKSEU. 1925–28.
Lidl Rudolf von, aŭstro-germano, pens. oficisto. Propagandisto (nun 71-jara), unue en Silezio, poste en Stirio, nun en Salzburg, jam de 25 laroj. Dediĉas sian tutan tempon kaj multan monon al E. Multaj kursoj, paroladoj.
Liebeck (libek) Siegfried, germana d-ro jura, advokato kaj notario. Nask. 12 febr. 1885 en Konigsberg. Propagandas inter juristoj. Verkis:
Liem Tjong Hie, javano. Nask. 15 jan. 1906 en Semarang, Java. Li studis en tieaj nederlandaj lernejoj. E-isto de 1919. Tradukis:
Ligilo. Monata revuo por ĉeĥoslovakoj. Fondita en 1930. Formato 25×18.
Ligilo por Vidantoj. De 1925 preskaŭ ĉiujare foje eldonita kajero de la blindaj E-istoj por informi la vidantojn pri iliaj vivo kaj agado. Red. H. Thiander, Stockholm.