Lengyel (lendjel) Pal, hungaro, presejposedanto. Nask 1 apr. 1868 en Szabadka (nun Subotica en Jugosl), mortis 4 okt 1932 en Budapest. En sia 4-a jaro li fariĝis tutorfa, edukis lin lia avino. En 1883 li fariĝis presisto. En 1897 li hazarde ekvidis anoncon pri la unua hungara E-lernolibro de Barabas, antaŭmendis ĝin (en kelkaj ekzempleroj, ĉar li esperis, ke ankaŭ liaj amikoj lernos E-n, sed vane) kaj du tagojn post la ricevo li sendis leteron al la klubo en Uppsala, kaj korespondis kun P. Nylen. Li baldaŭ fariĝis unu el la plej memoferaj batalantoj de la heroa epoko de E. La gazeto
Leningrad (antaŭe Petrograd). Antaŭa ĉefurbo de Ruslando; 1,614.000 loĝantoj. — 15 apr. 1892 fondo de ES «Espero». — 6-a kongreso de SAT 6–10 aŭg. 1926; 2.400 partoprenantoj el 14 landoj. Honorprez. Lunaĉarski. Raportoj pri E en lernejoj kaj lab. grupoj, E kaj radio, int. lab. korespondado. Tezoj pri rilatoj inter SAT kaj LEA-oj. Sovetia poŝto eldonis SAT-poŝtmarkon. — BRUIN.
Leo Belmont. v. Belmont Leo.
Leono Vienano: ps. de Wiener Leo (v.).
Leo Turno: ps. de d-ro Leopold Dreher (v.).
Lerchner (lerhner) Richard, germano, administranto, antaŭe bierfaristo. Nask. 19 nov. 1886 en Geyer. Antaŭmilite funkciis en sindikato kaj parte en lab. partio. Aktiva E-isto de 1910. Gvidis kursojn kaj kunlaboris al «Antaŭen», organo de LEA en Germanujo ĝis 1914. Partoprenis la fondon de SAT kaj de 1923, ĝis la transiĝo de SAT al Parizo, estis la adm. Iniciatis la SAT-verkon
Lernejoj. La plej ampleksaj laboroj estas faritaj por sukcesigi E-n en la lernejoj. Sukcesoj montriĝis en la plimulto de la kulturitaj landoj. E-n oni jam instruis en multegaj, ne facile kalkuleblaj lernejoj diversgradaj. Sed nur en maloftaj kazoj la instruado de E havis daŭran karakteron, kaj nur en kelkaj landoj en nemultaj lernejoj oni instruis E-n en deviga formo. Estu menciataj kelkaj kaŭzoj de la ŝajne malrapida progreso. La lernejo estas konservativa institucio, kiu — eĉ en progresemaj landoj — pli atentas la tradiciojn ol la postulon de la modernaj bezonoj. Estas ĝenerala plendo pro la troŝarĝo de la lerneja programo, do enkondukon de nova fako — aŭ E aŭ alia — ne konsentas plimulto de la kompetentaj faktoroj. Preskaŭ ĉie en la mezgradaj lernejoj oni instruas kelkajn lingvojn kaj kvankam la universala akcepto de E estus la solvo ankaŭ de la lingva instruado, la transiron malfaciligas i.a. ĝuste la ampleksa instruado de la antikvaj kaj modernaj lingvoj. En diversaj landoj sekve de registar- aŭ reĝimŝanĝo perdiĝis antaŭe jam uzitaj permesoj aŭ favoroj. Pri la stato de la E-a instruado orientas la artikoloj laŭlandaj, la koncernajn paĝojn montras la Indekso. (v. Instruistoj; Ligo de Nacioj; Pedagogia valoro de E; Studentoj; Universitataj katedroj.)