1927, Pri la landnomoj. En 1922 la L.K. rifuzis oficialigi la sufikson «io» por la nomoj, kiun uzis kelkaj gazetoj. Longa polemiko okazis. Fine prof. Cart publikigis en la Kolekto de la Akademio broŝuron titolitan: Pri la Nomoj: la sistemo de dro Zamenhof, sekvata de rimarkoj pri la propraj nomoj en E kaj ilia transskribo.

Jen listo de la ĉefaj aliaj laboroj nepublikigitaj: 1906 — Uzado de la literoj sursignitaj en telegrafio. — 1907 — Uzo de la formoj amintas, ktp. — 1910 Kritika esploro de la Komuna Vortaro. — 1911 Gramatikaj karakteroj de la radikoj, kaj principoj de neceso kaj sufiĉo prezentataj de Saussure. 1912 — Pri la litero W. — 1913 — Listo de komune uzitaj vortoj, kiu troviĝas en ĉiuj naciaj vortaroj kaj kontraŭ kies uzado neniu protestis; listo de internaciaj vortoj, kiuj troviĝas en la 3 ĉefaj E naciaj vortaroj, kaj apartenas plej-rajte al E laŭ la 15-a regulo. — 1925 — Pri la pseŭdos­ufiksoj (aci, ici, uci, ek, ent, enc ktp.; konkludo estas, ke oni ne povas nun solvi la demandon per unu nura regulo).

Sekcio de Gramatiko. Estas unue prezidita de Grabowski; kaj poste, en 1924 de Lippmann. Ne estis konstanta personaro en tiu sekcio, kiu mem ne efektivigis specialan laboron. Nur la sekcio kolektis kaj plej ofte publikigis en O.G. ĝis 1914, la verkojn de L.K. anoj pri temoj, kiuj interesis ilin. Jen la ĉefaj el tiuj verkoj:

1910. Eggleton, pri la prepozicio al; Saussure pri derivado; Hankel pri Gramatiko pli detala; Höveler pri uzo kaj signifo de prepozicioj. — 1911 Saussure: logika bazo de vortfarado; Zamenhof, pri participa substantivo, nomoj de landoj, okupita kaj okupata, daŭri kaj ĉesi. — 1912. Artikoloj pri senco de la participa sufikso; pri akuzativo post anstataŭ; pri vortoj kun ĉi; pri senco de ŝati; pri elparolo en teorio kaj praktiko; pri uzado de ambaŭ; pri senco de certa; pri plena vortarego: pri duoblaj konsonantoj. — De 1924 la direktoro Lippmann publikigas en sia ĉiujara raporto gramatikajn monografiojn: 1925, pri uzado de la ref­leksiva pronomo; 1926, pri la pasivaj participoj — 1927 la adjektivo atributo kaj la adjektivo predikato; 1928, la komencliteroj en E; 1929, la dekses reguloj de gramatiko laŭ Behrendt.

Sekcio de teknikaj vortaroj. Estas unue prezidita de Saussure, kiu fondis en Ĝenevo Sciencan Oficejon, kies celo estis kolekti laborojn de ĉiuj membroj de Scienca Asocio laŭ plano bazita sur la Bibliografia Klasigado decimala. Ĉiu­jare devis esti publikigata listo de faritaj vortoj.

Sed jam en 1909 mono kaj tempo mankis por tiu publikigado. Saussure proponis krei «Akademian Komisionon» por oficialigi la vortojn proponitajn de «Teknika komisiono», kiu ankaŭ donus konsilojn al la vort­faristoj. Rollet de l’ Isle, elektita direktoro de tiu komisiono, organizis ĝin kaj en 1910 aperis en Scienca Revuo la Konsilaro por la Farado de la Teknikaj Vortoj. Poste tiu komisiono laboradis pri la vortaro de la puraj sciencoj, kaj publikigis en Scienca Gazeto Kemian Nomenklaturon kaj parton de la vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Mekaniko.

En 19211 d-ro Corret estas elektita direktoro de Sekcio pri la Sciencaj kaj teknikaj vortaroj, kaj proponis starigi dek ĝeneralajn fakojn kaj subfakojn; sed li ne sukcesis funkciigi tiujn aranĝojn.

En 1922 Corret pro troa okupiteco estis anstataŭata de Rollet de t’ Isle. La Sekcio ricevis helpon de la Scienca Asocio. Li klopodis varbi fakestron por ĉiu fako, kaj iom post iom sukcesis trovi 17 el ili. Plie li proponis metodon de publikigado de la vortaroj, kiu ebligus ilian uzon de ne E-istoj, kaj klasigis sciencojn, kaj teknikojn laŭ terminologia vidpunkto. (l. Raporton al la 18-a UK.)

IV. Tasko de Akademio kaj L.K. Estas redaktita kaj aprobita de L.K. la sekvanta deklaro pri la rolo de L.K.: «La tasko de L.K. estas zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn, kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento kaj la Lingva Komitato povas esti baro por la normala evoluo de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas.

La Akademio esploras ĉiujn demandojn elektitajn de ĝi mem aŭ senditajn de ĝiaj komisionoj, aŭ prezentitajn de almenaŭ 5 L.K.-anoj. Se pli ol unu triono de la komitato malaprobas decidon de la Akademio, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги