V. Naciaj Subkomitatoj. Devus esti organizita en ĉiu lando Nacia Subkomitato, kies membroj estas la L.K.-anoj de tiu lando, kaj kies tasko estas esplori la verkojn aperintajn en la lando, sendi rimarkojn al aŭtoro, elĉerpi interesajn ekstraktojn el tiuj rimarkoj por «Oficiala Bulteno», kaj eventuale fari proponojn al Akademio. Tiuj komitatoj povas ankaŭ helpi la propagandajn societojn por organizo de ekzamenoj kaj diplomoj.
En 1912 ekzistis tiaj komitatoj en Danujo, Francujo, Germanujo, Hispanujo, Italujo, Rusujo, Usono, Finnlando, Flandrujo, Katalunujo, Meksikujo, Nederlando, Svisujo. Dum la milito ili malaperis. En 1924 la prezidanto de Akademio esprimis la deziron, ke ili estu restarigitaj por prepari laboron de L.K. De 1925 franca kaj germana subkomitatoj restarigis, sed ili preskaŭ nenion faris pro malfacileco organizi tian laboron.
VI. Korespondantoj. Akademio havas la rajton elekti eĉ ekster la L.K., se bezone, Akademiajn Korespondantojn, kiam mankas kompetentulo en la L.K., pri lingvo ne sufiĉe aŭ tute ne reprezentata, aŭ pri fako necesiganta specialan lingvan kompetentecon. En 1933 estis korespondantoj por teknikaj vortaroj, kaj la lingvoj rusa, kataluna, ladina, pola, portugala.
VII. Premioj. Akademio rekompencas verkojn rimarkindajn laŭ la stilo. Pri tiuj verkoj ĝi decidas laŭ proponoj de speciala komisiono. Nur la membroj de L K. povas prezenti tiajn verkojn. La komisiono estis unue prezidata de Cart, poste de Privat. Listo de la premiitaj verkoj de 1914 ĝis 1928 estas publikigita en la Raporto de la prezidanto de Akademio al UK de 1929.
VIII. Financoj. Ĉiujare estas prezentata al U.K. la kalkuloj de la Akademio. La enspezoj konsistas el donacoj de E-istoj (en 1930 200 Sv. Fr.) kaj subvenco de ICK: (500 Sv. Fr.); elspezoj konsistas el poŝtelspezoj, presaĵoj, salajro de sekretario. La buĝeto estas ĉ. 1000 sv. fr. ĉiujare.
IX. Membro. En 1905 estis unue elektitaj pli ol cent membroj de L.K., kaj en 1908 12 Akademianoj, nome: Boirac, Bein, Cart, Grabowski, Moch, Saussure, Nylen, Mybs, Villanueva, Evstifejeff kaj Wackrill; Boirac estis elektita prezidanto. Post lia morto en 1917, Cart fariĝis prez. Warden anstataŭis lin en 1931, kaj post Warden Rollet de l’ Isle fariĝis prez. en 1933.
Nun la Akademianoj estas: Isbrücker, Aymonier, Lippmann, Rollet d l’ Isle, Migliorini, Nylen, Belmont, Bastien, Stamatiadis, Bennemann, Baghy, Inglada, Cseh, Setäla, W. Bailey, Corret.
En la L.K. estas reprezentataj la lingvoj (la sekvanta nombro estas tiu de iliaj reprezentantoj):
Angla, 11; franca, 19; germana, 16; rusa, 11; pola, 7; hispana, 5; itala, 6: armena, 1; bulgara, 1; ĉeĥa, 5; dana, 1; estona, 1; finna, 1; flandra, 2; greka, 1; hebrea, 3; holanda, 5; hungara, 5; ĥina, 1; japana, 3; kataluna, 6; ladina, 1; litova, 1; norvega, 2; persa, 1; portugala, 4; rumana, 1; sveda, 3. Entute 28 lingvoj kaj 124 anoj. (Stato en 1934.)
X. Publikigaĵoj. De 1923 ĉiujare estas publikigita jarlibro entenanta la Regularon de la L.K. kaj de la Akademio, kaj la liston de Akademianoj kaj L.K.-anoj, tiuj lastaj estas ankaŭ grupigitaj laŭ lingvoj.
Ĝis 1914 la cirkuleroj kaj dokumentoj de la Lingvaj Institucioj estis publikigitaj en Oficiala Gazeto de la Pariza Centra Oficejo. Nur per tiu gazeto kaj per la ĉiujaraj Raportoj de la Prezidanto kaj de la Direktoroj de la Laboraj Sekcioj, la E-istaro sciiĝis pri la laboroj de L.K. kaj de Akademio.
En 1929 prez. Cart decidis publikigi Oficialan Bultenon, kiu entenos oficialajn dokumentojn kaj, se eble, artikolojn pri E laŭ metodo severe lingvistika. Ĝi estis sendata senpage al la L.K.-anoj, interŝanĝe al E-gazeto , kaj al la ne-L.K.-anoj, kiuj pagoj ĉiujare almenaŭ 5 sv. fr. Numeroj aperis en 1929, febr. 30, — junio 30, — aprilo kaj junio 1931.
Ĉiujare la prezidanto kaj la direktoroj de la Laboraj Sekcioj prezentas al UK raportojn pri la laboroj efektivigitaj de la antaŭa kongreso, tiuj raportoj estas publikigitaj en la dokumentaro de la UK-j.
XI. Delegacio. En historio de L.K. devas esti menciataj gravaj okazintaĵoj, kiuj preskaŭ endanĝerigis nian movadon, kiun savis la neŝanceliĝa fideleco de la Akademio (v. delegacio). — ROLLET de l’ ISLE.
Lingvo Internacia. Oficiala organo de Helena EA. Fondita en 1928. Formato 24×17. Aperas ĉefe en greka lingvo. Red. d-ro A. Stamatiadis.