Lingvo Internacia
Pri la periodo de L.I. en Paris l. la artikolon «Francujo» (p: 148.), en kiu la aŭtoro tamen tro severe juĝas pri la rolo de Th. Cart kaj de L.I. Formatoj estis 22×15, 25×20 kaj 21×13. Laŭ la «Katalogo de la E-Gazetaro» entute 252 kajeroj sur 6 74 p.
Lingvo Internacia (historia skizo). v. Int. lingvo
Lingvo Libro v. Literatura Mondo.
Lingvo Stilo Formo. Studoj de Kalocsay. 1931, 144 p. Enhavo: E-a Vortfarado; La evoluo de nia poezia lingvo; Sendemandaj respondoj; La E-a rimo; E-a elparolo; Pri la E-a ritmo; Klasika ritmo en E; La mezepoka E.
Linnebank H., nederlandano, katolika pastro. Nask. 1875, mortis 13 apr. 1927. Kunfond. kaj estrarano de NKEL. Paroladoj, artikoloj; aŭtoro de broŝuro
Linse Otto, germano, d-ro, sindiko de industria ligo, magistratano de Frankfurt a. M. Nask. 27 febr. 1879 en Aachen, mortis 20 apr. 1932 en F. Laboris multe por E ankaŭ en Königsberg Vogtland, Kattowitz kaj F. Gvidis kursojn. Kunlaboris al E (UEA).
Lippmann (lipman) Walter, germano, d-ro jura, advokato kaj prokuroro. Nask. 13 okt. 1895 en Leipzig. Multspeca prop. laboro ekde 1908, instruado, paroladoj, societa laboro. LK kaj dir. de la gramatika sekcio de la Akademio. Multaj artikoloj, precipe gramatikaj kaj literaturaj en E gazetoj. Tradukis literaturaĵojn, kunlaboris (plej ofte per kontrolado de manuskriptoj) en multaj literaturaj, gramatikaj ka vortaraj verkoj. Trad. la Z-an verkon Lingvaj Respondoj al G, 1921; La refleksiva pronomo en E, 1927; Raportoj de la Gramatika Sekcio de la Akademio (ekde 1924) kutime kun disertacioj pri lingvaj problemoj.
Lisac N., poŝtoficisto en Sarajevo (Jugosl.). En 1930 eldonis kaj red. la gazeton
Lishman (liŝmn) Richard, anglo, ekslernejestro. Nask. 25. nov. 1850 en Newcastle-on Tyne. Hon. prez. de Nordorienta EF. Dum kelkaj jaroj instruis E-kursojn.
Lisiĉnik Ida, sovetianino, hebreino. Nask. 1898 en Kiev, finis jurinstituton 1920 kaj instituton de eksterrilatoj 1924. Aktiva E-istino de 1912. Komitatanino kaj poste prez. de ES en Kiev. Kunaranĝis la 2-an tutruslandan kongreson en Kiev 1913. Dir. de Kieva E-instituto 1918- De 1926 loĝas en Sebastopol (Krimeo), tie iniciatis grandan laboron pri organizo de vasta kolektiva int. E-korespondado sub aŭspicioj de la loka ĵurnalo «Majak Kommuny». Riĉan sperton de tiu laboro ŝi rakontis en ruslingva libro «K-do Mac Millan al K-do Satov», 1933.
Litauer Józef, polo, advokato. Nask. 7 jan. 1894 en Lodz. Kunlaboranto de ĉiutaga organo de la pola socialista partio. Kunfond. de ER «Konkordo» en Varsovio. Gen. sekr. kaj prezidinto de LEA «Lahoro» en P-ujo. Gen. sekr. (ĝis 1931) de Int. S. de E-Juristoj. Dum la milito sekr. de E-ista Amikaro en Lyon (Francujo).