Kun la plivastiĝado de la E-movado kaj la sekva plioftiĝo de int. renkontiĝoj, plivastiĝis kaj plioftiĝis ankaŭ la tradukoj el la naciaj literaturoj. Sur la titolpaĝoj aperis novaj nomoj — Pujula, Inglada, Bicknell, Kotzin, Cederblad, Lengyel, Hodler, Meyer, Noel, Motteau, Roksano, Vallienne. Plimultiĝis klasikaj verkoj el la okcidenteŭropaj literaturoj; reprezentiĝis Shakespeare per La Ventego (trad. Motteau), Julio Cezaro (Lambert), Makbeto (Lambert); Macaulay — Horacio (Bicknell) — Tennyson - Gvinevero (Bicknell); Molière - L’ Avarulo (Meyer), Edziĝo Kontraŭvola (Dufeutrel), Don Juan (Boirac), Georgo Dandin (Z); Conscience Blinda Rozo (van Metekebeke kaj van Hove), Rike-Tikke-Tak (Maria Posenaer), Kion patrino povas suferi (Schoofs); Racine - Athalie kaj Esther (Noei), Prévost - Manon Lescaut (Vallienne); Goethe - Ifigenio en Taŭrido (Z); Schiller - La Rabistoj (Z), Wilhelm Tell (L.E. Meier); Grimm - Elektitaj Fabeloj (Kabe). Krome aperis pluraj verkoj (verketoj) de Musset, Maupassant, Balzac, Vigny , kaj aliaj tiaj mondkonataj verkistoj.
La alfluo de ĉi tiu flanko neniel ĉesigis la orienteŭropan agadon; tie aktivis: Z mem (La Revizoro de Gogol, Marta de Orzeszko), Grabowski (verkoj de Slowacki kaj Sienkiewicz), Kabe (Pola Antologio kaj verkoj de Sierozewski, Orzeszko, Prus, Reymont Turgenev), kaj Devjatnin (verkoj de Puŝkin, Gogol, Krilov). Ankoraŭ maloftis verkoj el la literaturoj hispana, hungara, itala, sveda, dana kaj japana; aliflanke ne mankis tradukoj el la klasikaj lingvoj — latina, greka, hebrea. El la lasta Z tradukis jam antaŭ la mondmilito la pliparton de la Malnova Testamento.
Malgraŭ la plivastiĝo de la E-istaro, ankoraŭ persistis en tuj rondoj la ĝenerale malaprobinda kutimo traduki el lingvoj fremdaj al la tradukantoj. En la fruaj tagoj tiu kutimo estis almenaŭ tolerinda, ĉar kondiĉita de la eksteraj cirkonstancoj, sed oni rajtas bedaŭri, ke ankaŭ post aliiĝo de la cirkonstancoj, kelkaj personoj ne limigis sian laboron al tiu kampo, sur kiu ili estis nedubeble plej fidindaj. El la malmultaj, kiuj sukcese kontraŭagis tiun principon, Grabowski elstaras pro sia poemaro El Parnaso de l’ Popoloj, kiu enhavas krom poemoj originalaj ankaŭ tradukojn el tridek lingvoj.
Antaŭ la eksplodo de la mondmilito aperis la jenaj verkoj diverskiale interesaj: Fabiola (Wiseman-Ramo), La Venecia Komercisto (Shakespeare — Wackrill), Bulgaraj Rakontoj (Vazov — Atanasov), Eŭgenino Grandet (Balzac–Gasse), Elektitaj Poemoj (Heine- Pillath), Hispanaj Dramoj kaj Angora Katino (Benavente — Inglada), Japanaj Rakontoj (Chif Toshio), Hebreaj Rakontoj (Ŝalom-Aleĥem kaj Perec-Muĉnik), Kroataj Poeziaĵoj (M. Spicer), Fantomoj (TurgenevFiŝer), Novaj Versaĵoj (Lermontov — Bela Manto), kaj tri tradukoj de Ŝidlovskaja: Princo Serebrjanij (A. Tolstoj), Stranga Historio (Turgenev) kaj Arbaro Bruas (Korolenko). Dum la milita periodo la agado sur la literatura kampo preskaŭ tute ĉesis; kaj post 1918 ĝi revigliĝis nur malrapide. Rekomencis labori kelkaj el la pioniroj, sed pliparte novaj elementoj koniĝis al la E-istaj legantoj. El la antaŭmilitaj tradukistoj plej gravis Grabowski; pro sia majstra traduko de la fama pola epopeo Sinjoro Tadeo de Mickiewicz; jam de jaroj Grabowski revis traduki tiun verkon tiel karan al la pola popolo, sed la grandeco de la tasko longe fortenis lin de la provo. Efektivigante fine sian malnovan revon, li devis multe eksperimenti pri la lingvo; preskaŭ neatentate li iris tiun vojon, kiun post lia morto la hungara poeto Kalocsay sekvis tiom atentveke. Aliaj jam konataj figuroj, kiuj reaperis, estis L.E. Meier (Fabloj — Lessing), Ŝidlovskaja (Senlingvulo kaj La Sonĝo de Makaro de Korolenko: La Kapitanfilino de Puŝkin), kaj Fiŝer (Tri Rakontoj de Puŝkin).