Baldaŭ evidentiĝis, ke la novuloj estas tute kompetentaj repreni la plumojn de tiuj, kiuj ne plu laboras ĉe la tradukado. Sur la unua rango staras: Hilda Dresen — estonino; Bulthuis — nederlandano; Morariu — rumano; Kalocsay kaj Bodó — hungaroj. Hilda Dresen konigis al int. legantaro poemarojn de Marie Under (Elektitaj Versaĵoj) kaj de Barbarus (Horizontoj) kaj ŝi kunredaktis la unuan volumon de la Estona Antologio. Skribante pri estona literaturo en E oni devas ne forgesi la novelaron Kvin Noveloj (Tuglas) bonege tradukitan de Seppik. Ankoraŭ malgrandas la rumana kontribuo al nia literaturo; sed tio kion ni jam havas en la tradukoj de Morariu (Niĉjo Mensogulo — Bratescu-Voinesti kaj Nobela Peko — Sadoveanu) sopirigas al pliampleksigo de tiu fako. Kvankam Bulthuis jam antaŭmilite faris tradukojn (Salome de Oscar Wilde, kaj plurajn francajn verkojn en kunlaboro kun Toucheboeuf), li tamen apartenas pli ĝuste al la postmilita periodo. Pri lia tradukkapablo atestas precipe La Malgranda Johano, alegoria historio de van Eeden, laŭdire unu el la plej popularaj verkoj en la nederlanda literaturo, La Leono de Flandrujo, el la flandra de Conscience, Imperiestro kaj Galileano el la norvega de Ibsen kaj Taglibro de Vilaĝpedelo el la dana de Blicher.
El la hungara, Kalocsay tradukis la dramon: La Tragedio de l’ Homo (Madách), la popolfabelon Johano la Brava (Petöfi) kaj Morgaŭ Matene (Karinthy); Karlo Bodó atingis egale altan nivelon per siaj tradukoj de la novelaro Norda Vento (Karinthy) kaj la romano La Cikoni-Kalifo (Babits). Se iu jam leginta la cititajn verkojn ankoraŭ ne konvinkiĝis pri la alta rango de la hungara literaturo, kroman ateston oni povas prezenti per la poem- kaj prozkolekto Hungara Antologio, kompilita de Kalocsay kunlabore kun Bodó, Szilágyi, Totsche, Halka kaj Baghy.
Jam supre ni atentigis pri simileco inter la laboroj de Grabowski kaj Kalocsay en la sfero de lingvo-eksperimentoj; plia simileco troveblas en tio, ke ankaŭ Kalocsay aperigis kolekton de poemtradukoj el multaj lingvoj: la verko Eterna Bukedo enhavas ĉefverkojn poeziajn el dudek lingvoj, prezentitajn en tiu brila maniero, kiun oni atendas de la plej sukcesa vivanta E-poeto. Kaj lia traduko de la Infero de Dante estas plej nova, kaj plej granda triumfo de la poezia lingvo E-a.
Nur post la morto de Z aperis ties traduko de la Fabeloj de Andersen, en tri volumoj (1923, 1926, 1931). R.U.R. (Karl Čapek) kaj Tridek jarojn en la Ora Nordo (Jan Welzl), modernaj verkoj el la ĉeĥa, aperis en E dank’ al la tradukistoj de Moraviaj E-Pioniroj. El Bulgarujo venis la interesaj novelaroj: Nuntempaj Rakontoj (Stamatov-Krestanoff) kaj Novaj Bulgaraj Rakontoj (Vazov-Atanasov); Krestanoff preparis ankaŭ la Bulgaran Antologion aperintan en 1925. La katalunan literaturon vaste konigis la Kataluna Antologio en la redakto de Jaume Grau Casas, la belgan literaturon la Belga Antologio (Flandra kaj Franca Partoj), la litovan: Litova Almanako.
Forlasante dum iom da tempo la eŭropan kampon, ni esploru la laboron sur aliaj kontinentoj. En malproksima oriento ni trafas plurajn mezepokajn teatraĵojn kaj modernajn kriminalromanojn el la japana lingvo; sur pli alta nivelo staras la aŭtobiografiaj verkoj de Ariŝima: Deklaracio kaj Senbedaŭre Amo Rabasen tradukoj de T. Tooguu. Ĝis nun Ĉinujo preskaŭ nenion kontribuis al la E-a literaturo; escepto estas la moderna dramo Ribelemaj Virinoj de M.C. Kuo, tradukita de S.M. Chun.
Post vojaĝo mensa trans la Pacifikan Oceanon kaj Amerikon, ni atingas la laborejon de la usonano Payson, kiu dum la lastaj jaroj de sia vivo tre fervore tradukis el angla lingvo: La Rozujo Ĉiumiljara kaj Palaco de Danĝero de Wagnalls, Mimi de Giesy, Luno de Israel de Rider Haggard (kunlabore kun Butler) kaj plurajn aliajn verkojn.