Lasta rigardo ĵetita sur la eŭropan laborkampon videbligas faskon da tradukoj el dek unu lingvoj; el la angla venis La Dormanto Vekiĝas (H.G. Wells — Millward), Jane Eyre (Charlotte Bronte — Bulthuis); el la flandra - Pallieter (Timmermans — Jan van Schoor), Servokapabla - Marcus Tybout (Eekhoud — Bergiers); el la franca - Kandid (Voltaire — Lanti), La Mizantropo (Molière — Boucon), Bareluloj kaj Fadenuloj (Maurois — Berna Fabo) — el germana - En Okcidento Nenio Nova (Remarque — Kvar), La Vojo Returne (Remarque — Berger), La Hirundlibro (Ernst Toller — H. Wolff), La Okuloj de la Eterna Frato (Stefan Zweigt — I. Wolff), Romaj Elegioj kaj La Taglibro (Goethe — Kalocsay) ; el la holanda - Akbar (Limburg–Brouger — Isbrücker kaj Ziermans), Gysbreght van Aemstel (van den Vondel — Isbrücker); el la itala - Historio de Kristo (Papini Anonima), Infero (Dante — Kalocsay), Pinokjo (Collodi — Marchesi); el la kroata - La Morto de Smail-Aga Cengijiĉ (Mazuraniĉ — M. Spicer); el la juda - La Sorĉistino el Kastilio (Ŝalom-Asch — Lejzerowicz); el la hebrea- Merkado la Azenpelisto (Naum Jeruŝalmi — Leono Vienano); el la rusa - Ruĝa Stelo (Bogdanov) kaj Per Voĉo Plena (Majakovskij), poemaroj tradukitaj de Rublov, Hohlov, Nekrasov, k a., Eŭgeno Onegin (Puŝkin — Nekrasov); el la sveda - Per Balono al la Poluso (Andree, Strindberg, Fraenkel — Engholm), Tra Sovaĝa Kamĉatko (Bergman — Gerdman). La Mono de Sinjoro Arne (Selma Lagerlof — Engholm.)
(Originalaj verkoj). Estas memkompreneble, ke dum la fruaj jaroj la verkistoj ne tiom aktivis sur la kampo de originala literaturo kiom sur tiu de la tradukita; por tiaj tradukoj, kiaj eliris tiuepoke, oni ne ĉiam konsideris necesa la verkistan talenton: bezonata estis nur iagrada posedo de la lingvo kaj iom da libera tempo.
La unuaj provoj de originala verkado estis tiuj de Z mem., kiu en sia Unua Libro (1887) publikigis siajn poemojn Mia Penso kaj Ho, mia kor’!, el kiuj la unua estas gemo de nia poezio. En la fruaj numeroj de La E-isto presiĝis originalaĵoj de L.E. Meier, Grohn, Fez (Felix Zamenhof), kaj Goldberg. En 1896 aperis la unua aparte presita poemo: Nevola Mortiginto de Devjatnin. En la serio Biblioteko de la LI sekvis la prozaj verkoj Kraljeviĉ Marko (M. Abesgus), El la Vivo de la E-istoj (V. Stankeviĉ), En la Brikejo (J. Wasniewski), kaj Du Mirrakontoj (O. Zeidlitz). La Fundamenta Krestomatio unue eldonita en 1903, enhavis krom originalaj poemoj de Z, ankaŭ verkojn de aliaj E-istoj; la materialo grandaparte jam aperis dise en la kajeroj de La E-isto kaj ĝia anstataŭinto Lingvo Int.
La Kongreso en Bulonjo (1905) antaŭis grandan progreson en la literaturo originala; aperis Du Rakontoj (Rothau), Urso — En Montoj (Sentis); Sep Rakontoj (Ivan Malfeliĉulo), kaj la poemaroj Versaĵareto (Dombrowski), Verdaj Fajreroj (Frenkel). Al franca kuracisto, d-ro Vallienne, ni ŝuldas la unuan originalan E-an romanon, Kastelo de Prelongo (1907); ĝi temas pri la rilatoj inter la membroj de franca nobela familio kaj ĝiaj servistoj. En la sekvanta jaro Vallienne, kiu devis forlasi sian profesian karieron pro malbona sanstato, aperigis duan romanon Ĉu Li? Ambaŭ verkoj estas tre interesaj; ilian lingvan neperfektecon oni devas ne tro atenti, ĉar memorendas, ke Vallienne estis pionira verkisto en periodo, kiam la ĝenerala lingva nivelo estis ankoraŭ malalta.
Al la kresko de la antaŭmilita poezio kontribuis precipe poloj Elski kaj Elska (Unuaj Agordoj — 1910), ĉeĥo Stanislav Schulhof (Per Espero al Despero, Kion la Vivo Alportis - 1911; Aŭtunaj Floroj — 1912), sviso Edmond Privat (Tra l’ Silento — 1912), polo Juliusz Kriss (Melodioj de l’ Nokto — 1914) kaj Charles Bicknell, anglo loĝinta longe en Italujo, kiu kontribuadis poemojn al pluraj gazetoj. Tiuj ĉi poetoj ofte montris sin alte inspintaj, sed la teknikaj mankoj de iliaj verkoj kelkfoje iom deprenas de ilia poezia efiko.