Marie Hankel kaj Roksano (Jane Flourens), du el la malmultaj E-istaj verkistinoj, aperigis respektive Sableroj (1911) kaj La Senlaca Sinofero (1912); ĉi tiuj verkoj tamen havas intereson sole historian. Post la romanoj de Vallienne sekvis du verkoj de H.A. Luyken Paŭlo Debenham kaj Mirinda Amo; ili atestas pri verkisto kompetenta, sed tro ema krude propagandi en sia literaturaj kreaĵoj tiajn ideojn, kiaj malplaĉas al nekristanaj legantoj. Tute malsimilan humoron naskas la sprita rakonto de John Merchant - Tri Angloj Alilande — kiu, pretendante nenian literaturan valoron, konvene prezentis al la mondo la kernon de angla humuro. Tria anglo, Richard Sharpe, aperigis en 1913 aŭtobiografian verkon Travivaĵoj de Ro Ŝo.

Dum la mondmilito preskaŭ ĉesis la verkado en E; solaj atentindaj verkoj de tiu periodo estis la poemaro La Dorna Karesilo de Bela Manto (Boris Mirski) kaj, pli grave, la filozofia romano Nova Sento de Tagulo (H. Hyams). En ĉi lasta verko utopia, la aŭtoro eksponis sian vivfilozofion, konsistantan el ideoj socia­lismaj, teozofiaj, vegetaranaj.

Baldaŭ post la militfino denove laboris la originalaj verkistoj; kaj al iliaj vicoj aliĝis ankoraŭ novaj figuroj. En Moskvo ekpoetis ruso Miĥalski sub la standardo de la klasbatalantaj E-istoj en La Nova Epoko kaj daŭrigis en la verko Prologo. En Budapest du hungaroj, Kalocsay kaj Baghy, ekpaŝis sur vojo, kiu kondukis al ŝatinda plivaloriĝo de la poezio E-a.

En 1921 aperis la unua poemaro de Kalocsay: Mondo kaj Koro; jam en tiu verketo evidentis, ke sur la kampon venis poeto, kiu pli ol liaj antaŭuloj zorgos pri la tekniko poe­zia; tamen oni sentas kelkfoje deziron, ke li ne estus repolurinta du-tri el la gemoj de tiu unua kolekto por ilin konformigi al siaj plej lastaj teorioj. Dum dek jaroj aperadis en diversaj gazetoj multaj poemoj de Kafocsay; en 1931 eldoniĝis la plena kolekto Streĉita Kordo. Kio ajn venos estonte por pliriĉigi nian poetntrezoron, ne estas antaŭvideble, ke Streĉita Kordo per tio perdos sian rajtan lokon ĉe la kapo. En ĝi oni trovas poemojn kantantajn la E-ismon, la seuiluziiĝon de la maturiĝo, la amon, la naturon, la malfeliĉon; vere rimarkinda estas la alta nivelo de tiom ampleksa verko.

Preter la Vivo (1923) kaj Pilgrimo (1926) konigis al la E­istaro Julion.,Baghy, la amatan vagabondon, la poeton de la E-ista popolo, la «kavaliron de l’ tutmonda paco». Konfesendas, ke ne ĉiam li atingas same altan gradon; kaj oni trovas en liaj poemoj pli romantikan esprimon de la emocioj ol en tiuj de lia samurbano. Liajn verkojn distingas lia profunda kompato kaj kunsento por ĉiuj viktimoj de la premanta vivo. Lian profundan sentemon, lian melankolion, lian romantikon, ĉion ĉi oni povas atribui al lia heredo kaj al la medioj en kiuj li vivis; precipe lia profesio — la dramaktora — kaj lia militista vivo lasis nepre rekoneblajn impresojn sur liaj poemoj kaj prozaj verkoj. Lia unua romano Viktimoj estas bazita sur liaj spertoj en Siberio dum la mondmilito; ĉi tiu verko iĝis eksterordinare populara ĉe la E-istoj, por kiuj ĝi okupas rolon iom similan al la rolo de la verkoj de Charles Dickens ĉe la angla popolo. En kelkaj el la noveloj de Baghy montriĝas satirtendenco, kiu iugrade kompensas la troan sentimentalecon de aliaj verkoj. Tiu maliceta flanko de lia karaktero naskis ankaŭ la longan romanon Hura! (1931), kiun la aŭtoro mem nomis grimaco; kaj en la sama jaro aperis Printempo en la Aŭtuno, verko prezentanta en alta grado lian romantikon.

Aliaj debutantaj poetoj de la post­militaj jaroj estis: Mangada-Rosenorn (Versaĵaro — 1922), Jaume Grau Casas (Amaj Poemoj — 1924; Novaj Amaj Poemoj — 1927), Olŝvanger (Eterna Sopiro ­1925), Teo Jung (La Alta Kanto de la Amo — 1927), Jan van Schoor (Amo kaj Poezio — 1928), Hohlov (La Tajdo — 1928) El ĉi tiuj verkoj elstaras tiu de Hohlov, poste forlasinta la originalan lirikon por helpi al la progresigo de la revolucia literaturo; La Tajdo rajtas lokon sur la sama breto kun Streĉita Kordo kaj Preter la Vivo. La poezion de Hohlov oni povas plej trafe nomi rava; oni sentas ke la poeto same estras materialon kaj esprimteknikon.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги