Litovujo. Ĉar la rusa cara registaro, sub kies jugo estis la lando ĝis 1918, malpermesis presadi librojn kaj aliajn presajojn en litova lingvo (ĝis 1905), do ankaŭ ia ajn kultura agado litova ne povis prosperi dum longa tempo. Ĝis 1905 la litovaj presaĵoj estis preparataj en Germanujo kaj kontrabandvoje portataj en la landon. Ankaŭ la unua lernolibro de E por litovoj estis eldonata en Germanujo en Tilsit, verkita de A. Dambrauskas (Dombrovski) en 1899, kiu lernis la lingvon jam en 1887. Sed ankaŭ tiu ĉi verketo ne povis esti disvastigata. La unua E-grupo fondiĝis en 1892 en Vilno, (tiu ĉefurbo nun apartenas al Polujo). Pioniran laboron plenumis krom Dambrauskas A. Nedoŝivin, P. Medem, A. Klimas, A. Opulskis, J. Maĉernis, E. Janickiene. En 1910 fondiĝis en Kaunas, la nuna ĉefurbo de la lando, vigla E-societo, kies gvidanto estis A. Nedoŝivin, altranga rusa oficisto; la societo havis fine de tiu jaro 134 anojn. Dum la milito la tuta havaĵo de la societo pereis. Printempan tagon de 1919 reveninta pioniro Maĉernis rimarkis, ke estas vendataj E-libroj kiel envolvpapero. Post demandado li trovis sub loĝejtegmento la mizerajn restaĵojn de iam riĉa biblioteko. Iom post iom la grupo en Kaunas ekvivadis, 10 dec. 1919 fondiĝis tutltanda organizaĵo Litova E-Asocio, kun la partopreno de A. Dambrauskas, J. Maĉernis, A. Opulskis, T. Kocin, A. Timiuskis, ktp. LEA progresis ankaŭ en provincaj lokoj, havis sekciojn en 17 urboj. La plej grava grupo funkcias en Kaunas, kie gvidis kursojn P. Medem, B. Giedra, V. Butkus, Pakeviĉius, Kutra, Baleiunas; la biblioteko de la grupo enhavas ĉ. 600 librojn. En 1922 aperis la gazeto
(Kunmetita laŭ informoj de Butkus, Klimas, Maĉernis kaj Ŝirjaev.)
Ljubin Marin, bulgaro, oficisto. Nask. 1903. Aktiva funkciulo de Bulgara LEA, red. de ties eldonaĵoj. Aŭtoro de originalaj E-poemaro
LK: Lingva Komitato. (v.)
LKK: Loka Kongresa Komitato. v. Kongreso
Llinás Bellvehi (ljinas beljvehi) Antono, hispano, ĝis 1921 komercisto, nun ŝtata oficisto. Nask. 13 sept. 1893 en Santa Colona de Farnes. E-isto de 1911, starigis grupojn, verkis artikolojn. Aktiva SAT-ano.
Lloyd (lojd) Richard John, M.A., D. Litt., anglo, lektoro pri fonetiko ĉe Universitato de Liverpool, 1898–1906. Bopatro de la romanisto Silas Hocking. Dronis en Rhone 29 aŭg. 1906, vizitante la UK en Genève. Verkis la bonegan libreton «The E Language, practically considered and described», kaj artikolojn pri E-gramatiko.
LM: Literatura Mondo. v.
Lobo Acacio, portugalo, majoro infanteria. Parolis sep lingvojn. Estis Ecenzuristo dum la milito. Verkis:
Loira Jimenez (lojra ĥimenez) Aŭgusto, hispano, fregata kapitano. Mortis. Fond.
LOK: Loka Organiza Komitato.
Lombard (lonbar) Emile, franco, d-ro fil., licea prof. en Paris, mortis 28 apr. 1903. E-iĝis jam en 1890. Li estis dir. de la revuo «L’ Etranger», (titolita «Concordia» en 1899), kies celo estis disvastigo de fremdaj lingvoj; li enkondukis E-n en sian revuon samnivele kun la angla kaj la germana lingvoj. Tio estis la unua revuo favora por E; ĝi publikigis preskaŭ ĉiumonate artikololn pri E, kaj altiris al nia movado kelkajn niajn pionirojn (f-ino Zabiton D ’Her, f-ino Roux, ktp.).
Lombos (lomboŝ) Alfred, hungaro, antaŭe luterana, nun kalvinana pastro en Bonyhad, ĉ. 50 jara. Aktiva E-isto ĉefe en la antaŭmilitaj jaroj. Verkis prop. broŝuron kaj E-H vortartabelon, ambaŭ en 1910, kompilis E-ludkartaron en 1920, por servi al E kaj la pacifismo.
London. Ĉefurbo de Britujo; kun 4,700.000 loĝ. (Granda L. 8.203.000 loĝantoj.) Grava biblioteko kaj arkivo de E: 36 Penrhyn Rd. Kingston. Parolado de Z en 1907 en Guildhall (Urbodomo). — 10-a kongreso de SAT 3–7 aŭg. 1930, ĉ. 340 partoprenantoj el 16 landoj. SEU bojkotas la kongreson per intenca neĉeesto de sovetianoj. Diskuta batalo inter komunistaj partianoj unuflanke kaj la SAT-gvidantoj kun ĝiaj aprobantoj aliflanke. — Postkongreso 9–11 aŭg 1930 kun plimulto de la partoprenantoj de la UK en Oxford.