Long Bernard, anglo, ŝtatoficisto. Nask. 14 majo 1879 en Oakhill. Laboras en oficiala teknikejo en London. Lernis E-n pro ĵurnalaj raportoj pri la UK en Boulogne, 1905. De 1911 konsilantarano de BEA. Prez. de la UK en Oxford, 1930. Verkis multajn artikolojn kaj broŝurojn pri E; inter ili The Passing of Babel, (1912), kaj E, its Aims and Claims (1930); ankaŭ artikolojn por diversaj E-gazetoj. Cefred. de kvaronjara E gazeto Literaturo 1919–24, kunverkinto de la ĉefa A-E vortaro, Fulcher and Long.

Lonkopolanski Edvardo, ps. de Edvardo Wiesenfeld (v.).

Loránd Leo, hungaro, d-ro, kuracisto. Antaŭmilite ĉefsekr., poste vicprez. de HES. En 1919 kurso en la Universitato de Budapest. Kunaranĝinto de la UK 1929. Persista laboranto, multaj paroladoj en kaj pri E, artikoloj.

Lorenz Fr. Vladimir, ĉeĥo, laboristo. Aŭtoro de la unua ĉeĥa E-lernolibro, 1890. De 1890 loĝis en Brazilo, Sao Feliciano, kaj daŭre partoprenis la movadon. Aprobis la idistajn reformojn, sed poste deklaris sin fidela al E. (Bohema E-isto, 1910, V. p: 39.) En 1930 aliĝis al Nov–Esperanto, rezigninte pri sia propra projekto «Mundial». (v. p: 62 kaj 89.)

Louis (luis) R., franco. Kunfondinto de la asocio «Paco Libereco». Adm. kaj kunlab. de Int. Socia Revuo, 1907–09 kaj red. de Le Travailleur E-iste, 1912–14. Trad. broŝurojn.

Lowell (loel) Daniel Ozro Smith, usonano, edukisto, Nask. 13 apr. 1851 en Denmark (Maine), mortis 12 marto 1928. Estro de «Roxbury Latin School» en Boston 1909–21. Prez. de EANA 1909–10. Ano de LK 1908–18. Tradukis Evangelion de Sankta Johano en 1910. Helpa red. de Amerika E-isto 1911–12. Verkis lernolibron.

Loy (loj) Karl Josef, germano, distrikta vicprefekto. Nask. 30 marto 1888 en Passau. Kunfond. de ES en Bamberg, 1908, fondis la FS en Erlangen, 1909. Ekzamena komisaro kaj ĝis 1930 LK. Fervora kursgvidanto. Tradukis kaj verkis poemojn, skribis multajn artikotojn en kaj pri E. Verkoj: Lehrbuch der Welthitfssprache E, 1921; Spielend E, 1921; Mehrsinnige deutsche Worter in E, 1921; Die erste E Stunde; Vortareto G-E, 1923.

Lozo: ps. de Leono Zamenhof (v.)

Lu Ŝi-Ŝin, ĉino. Unua pioniro en centra kaj norda Ĉinujo. Lernis E-n de rusa E-isto. Ekpropagandis en 1909. E-igis K.C. Ŝan. Fondis EA-n en Shanghai, 1912. (refondis ĝin, 1919). Gvidis la tutan movadon kun Ŝan en Centra Ĉinujo antaŭ la milito. Revivigis la movadon tuj post la milito. Kunlaboras energie kun Nujuez. Verkis la libretojn: E; E por Rino; Konversacio.

Lübek Elisabeth, estonino, instr. Nask. 6 dec. 1896 en Tallinn. Multe prop-is E-n en la lernejaj sferoj. Instruis la lingvon en la rusa popola univ. 1917–18, en la instr. seminario 1924 kaj de 1922 ĝis nun en la II. urba elementa lernejo (ĉiuj en Tallinn). Ano de la ekzamena komisiono. Funkciulo de E-Societoj. Kunlaboris al la E-Estona Vortaro de Vo­Ko kaj por la Estona Antologio.

Luczenbacher (lucenbaĥer) János, hungaro. Mortis dum la milito. Lerta tradukisto. Trad. Du Noveloj de Jókai. Kunlaboris al Juna E-isto, La Revuo.

Lukács (lukaĉ) György, d-ro, hungaro, politikisto, eksministro. Nask. 1865 en Nagyvárad. Patrono de HES. Dum la UK en Budapest malfermis per parolado la Som. Univ.-on.

Lukács (lukaĉ) Gyula, d-ro jura, hungaro, financkonceptisto. Nask. 1897 en Siklós. E-isto de 1926. Fondis la E-Sekcion de la H. Nacia Asocio, kiu sendis lin en 1929 Aŭstrujon kaj Italujon, en 1930 Bavarujon, Nederlandon, Belgujon kaj Anglujon, en 1931 Francujon por fari prezentadojn pri Hungarujo; entute 40 prezentadoj. Estinta ĉefsekr. de HKES kaj ĉeforganizanto de la Kat. E-kongreso en Budapest (1930). De 1933 agadas en Pécs.

Lukáš Miloš, ĉeĥoslovako, gimn. prof. en Trnava. Nask. 15 sept. 1897 en Jilemnice. Tradukinto de multaj ĉeĥoslovakaj prozaĵoj kaj precipe poeziaĵoj. Memstare aperis traduko de historia komedio de J. Vrchlický: Nokto en Karlův Týn, 1921.

En lia brila interpretoPoemoj ĉeĥaj elokventas.Trasento, formo, rimo-metoPri vers-genio dokumentas.(Kalocsay: Rimportretoj.)
Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги