Luyken (lojken aŭ luken) Heinrich August, nask. germano, angliĝis en 1910. Nask. 10 dec. 1864 en Allenkirchen; Germ. Edukiĝis en Düsseldorfa gimnazio. En 1885 venis en Anglujon; edziĝis al anglino. En 1904 konatiĝis kun E kaj tuj entuziasme propagandis ĝin. Liaj originalaj E-romanoj,
Lyndridge (lindriĝ) Alfred Wheeler, anglo, instr. komerca. Nask. 25 dec. 1877 en Brierley Hill. Fondinto de komerca lernejo. Alfaro de Pitmana Stenografio al E.
Lyon. Urbo en Francujo; 571.000 loĝantoj, kies urbestro estas la politikisto Herriot, amiko de E. Radiostacio kun konstantaj E-disaŭdigoj; staciestro la E-isto E. Borel. — 7-n kongreso de SAT 12–16 aŭg. 1927; ĉ 200 partoprenantoj el 15 landoj. Rilatoj kun LEA-oj. Program-projekto. RUIN.
M
Macan Karel Emanuel, ĉeĥoslovako, blindulo, muzika komponisto kaj instruisto de blinduloj. Nask. 1858 en Pardubice, mortis 6 febr. 1925 en P. E-isto de 1904. Prop. inter blinduloj en Ĉ. kaj ankaŭ eksterlande. Fondinto de SOĈNE 1922.
Macauley (mak kaŭli) H., irlandano. Fond. kaj sekr. de Irlanda Ligo de Katolikaj E-istoj, 1928
Macfarlane (mkfarlen) Agnes Gibson, skotino, librotenistino. Prez. de ES en Partick, del. de UEA.
Machaĉek (maĥaĉek) ĉeho, mortis en Wien. Iama prez. de Bohema EK en W. Sur lia tombŝtono jena enskribo: «Tie ĉi subtere putras nur la korpo morta, Sed ĉe ni animo Via restas, kara, forta; En dolor’ senfina, ni konsolon havu nune Ke ni nin revidos en la eterneco kune. — Bohema Klubo E-ista en Vieno.
Macho (maĥo) Adolf, aŭstro-germano, instr. de burĝlernejo kaj dir. de faka lernejo. Nask. 20 aŭg 1856 en Topkowitz (nun en Ĉeĥosl.) mortis 26 dec. 1932 en Wien. E-isto de 1906. Fondis en 1908 la duan ES en Wien la «Fideleco», kies prez. li estis ĝis la morto. Multaj kursoj, ankaŭ por lernejanoj. Dum kelka tempo prez. de Instruista ES. Tradukoj de multaj germanaj poeziaĵoj (precipe en nanuskripto.)
Macuda Cuneĵiro (-roo), japano, kuracisto. Nask. 25 apr. 1869 en Nara-ken, mortis 17 feb. 1931. E-isto de 1906, (sub n-ro 16486). Por provi kompreneblecon de E, sendis sian unuan leteron al Z kaj ricevis respondon de li. Del. de UEA. — (Niŝida)
Macuzaki Kacumi, japano, oficisto, febr. 1901-en Tokyo-si, mortis 2 febr 1926 tie. E-isto de 1916. Por 1925 reprezentanta komitatano de JEI. Energie laboris por E kaj kunlaboris por E Junula Ligo (iama socialisma grupo). Verkis J. tradukon de Vivo de Z de Privat, 1923, kaj Facilan Legaĵon kun Komentario 1924.
Maĉernis J., litovo. De 1911 ano de Kaunas-a ES. Multaj kursoj, artikoloj, prop. broŝuro, vortareto E-L. Estis red. kaj adm. de Litova Stelo. Ĉefe per liaj penadoj kaj red. aperis Litova Almanako. Trad. ĉ. 12 verkojn de L. Tolstoj, el kiuj parto jam aperis presite.