Luksemburgo. En ĉi tiu landeto (300.000 enloĝantoj) agadis kelkaj E–istoj en la unuaj jaroj de la 20-a jarcento. Laŭ la artikolo en UEA-jarlibro, 1928, la unuaj E-istoj en L estis M. Yuckun en Rodange (1902) kaj f-ino J. Jacques; laŭ detalo en la Ŝirjaeva manuskripto la unuaj pioniroj estis (en 1901) d-ro Foveau de Courmelles, kiu aperigis prop. artikolon en «L’Independance Luxembourgeoise» (11 apr.), M. Yuckun en la Madeleine kaj Jos. Heymes en Rodange. En la Ido-skismo ĉiuj fariĝis Idistoj. Ekzistis kelkaj viglaj Ido-grupoj, okazis kelkaj int. Ido–kongresoj, sed iom post iom la movado malvigliĝis kaj disfalis. Diversaj klopodoj estas faritaj por reenkonduki E-n, precipe en 1922, kiam la kongresoj de IKA (v.) kaj MOKA (v.) okazis en L. kaj uzis E-n, kaj en 1931, kiam R. Kreuz, dir. de ICK, vizitis la landon. En kelkaj int. kongresoj okazintaj en L. E-istoj partoprenis kaj propagandis. Organizita movado ankoraŭ ne ekzistas; E-istaj gazetoj havas kelkajn abonantojn; de 1933 estas del. de UEA en la ĉefurbo Luxembourg. En L. aperas la E-gazeto: La Juna Batalanto. — W. SOLZBACHER
Lumbildmetodo. Nova instrumetodo en E, kies iniciatantoj kaj aŭtoroj estas d-ro F. Szilágyi kaj T. Czitrom. La unuaj provoj okazis en 1932. La metodo, kiun la aŭtoro uzis kaj uzas en siaj svedlandaj kursoj, baziĝas, sur la konsidero, ke la projekciitaj simplaj karikaturoj kun la parolo de la instruisto fiksas la memorkapablon el pli multaj direktoj ol la kutimaj instrumetodoj. La projekciitaj bildoj ne prezentas ĝenerale objektojn (substantivojn), sed movojn, sentilustraĵojn (verbojn), kaj kvalitojn (adjektivojn), ĉar laŭ la aŭtoroj tiuj estas pli gravaj al la komencantoj ol la montreblaj, aŭ anstataŭeblaj — per pronomoj — substantivoj.
Lundgren John Valentin (ps. Rigardanto), svedo, fervoja supera oficisto. Nask. 22 aŭg. 1870 en Uppland. Kunreorganizinto de la E-movado en Svedujo, 1908. Honor- membro de SEF. LK. Tradukaĵoj kaj artikoloj en La Revuo, Tra la Mondo k.a.
Lundström S. Alfred, svedo, dua pastro en Jettendal. Nask. 23 apr. 1862 en Hofby. Unu el la pioniroj de E en la lando. Fond. kaj unua prez. de la unua sveda EK, Uppsala, 1891. Kunverkis la unuan S-E vortaron, 1893.
Lüneman J., nederlandano. Nask. en 1887, mortis en 1920 en Hindujo. Helpis fondi la unuan laboristan E grupon en Hago, 1907 kaj administris ties organon Frateco, 1908–09. Poste faris pioniran laboron por la katolika movado. Skribis prop. artikolojn, administris la gazeton
Luno de Izrael. Romano de Haggard, el la angla trad. Payson kaj Butler. 1928, XII kaj 220 p. «Interesa romano de konata verkisto de aventuraj rakontoj. La lingvo estas simpla, flua, ĉiam facile komprenebla.» (Akademia Raporto, 1930.)
Lutkie (lutki) W., nederlandano. Pioniro de la katolika E-movado. Estrarano de NKEL. Paroladoj, broŝuro.