Madagaskaro, Afriko. Pioniroj estis P. Bourdier kaj M. Ravelojaona en Tananarive en 1901 kaj P. Lemoine en Diego-Suarez en 1903. En 1905 en T. estis fondita EG, samjare fondiĝis EG ankaŭ en Ankadifotsy. La gazeto «Le Courrier de T.» presis E–kronikon kaj artikolojn. En 1907 estis fondita grupo malgaŝa kaj grupo en la 13-a regimento de kolonia infanterio kun 30 membroj. Laŭ Dietterle–statistiko en 1928 nur unu E-isto troviĝis sur la insulo. Laŭ ICK-raporto 1929 «troviĝas jam notinda nombro de E-istoj indiĝenaj.» Malgaŝa ŝlosilo en preparo. UEA-del. en 1933 nur en Fianarantsoa.

I. ŜIRJAEV.

Madeiro Insulo. En 1908 estas fondita EG en Funchal, kie ankaŭ nun funkcias grupo. En 1933 UEA-del en Funchal, Ponta Delgada kaj Sao Jorge. «H.J. Gomez de Freitas en Funchal daŭrigis sian regulan gazetaran laboron.» (ICK-raporto) — I. ŜIRJAEV

Maeda Tutomu, japano, kemiisto, ano de «The Institute of Physical and Chemical Research», Tokyo. Nask. 14 febr. 1895 en Kanazawa-si. E–isto de 1925. Ekskluzive en E li publikigas multajn studojn pri kemio de 1926 kaj donas fortan instigon al sciencistoj por E. Verkis- Koloidkemia Terminaro E, Angla, Germana, Franca, 1929.

Maeder (meder) Rudolf, Gottlieb, sviso, d-ro apotekisto. Nask. 22 apr. 1900 en St. Gallen. E-isto de 1928. Li E-iĝis pro tio, ĉar dum sia pollanda vojaĝo li ne kapablis interkompreniĝi kun persono, kvankam li konis 5 eŭropajn lingvojn. Kunfond. kaj prez. de Nova EK en St. Galten, prez. de SES de 1932. Kunlaboranto de Int. Med. Revuo.

Mahn (man) Georg, germano, komercisto. Nask. 14 majo 1873 en Breslau, mortis (?). Entuziasmulo por ĉiuj idealaj celadoj li akcelis E-n precipe en pacifistaj kaj laboristaj rondoj. Verkis gramatikon kaj trad. Al la forbuĉataj popoloj de Romain Rot­land.

Mair Albert, aŭstro-germano, fak­instruisto kaj instr. de itala kaj franca lingvoj, pensiulo de la urbo Wien. Nask. 28 majo 1864 en St. Michael en Eppan (nun en Italujo). Jam antaŭ 1900 li interesiĝis pri Volapük, ĉagreniĝadis pri ĝia netaŭgeco, poste ofte aŭdis pri E, sed opiniis ĝin nur vantaĵo samkiel Volapük. En 1924 per R.M. Frey estis varbita por E. En febr. 1925 per lia iniciato kaj helpe de Feubler aranĝiĝis 15 kursoj en la metilernejo Mollardgasse, Wien. En 1925 fondis la EG «Verda Stelo». De 1925 gvidis multajn kursojn, faris paroladojn. De 1927 loĝas en Innsbruck, kie li estis prez. de la EK. En 1926 verkis kaj eldonis «Kompleta Traktado pri la Prepozicioj kaj la Akuzativo», en 1927 aperigis la verketon Vienaj Legendoj, en 1933 tradukis al germana kaj eldonis la E-romanon Hura de Baghy.

Major József, hungaro, prof. de lingvoj, red. de Oomoto Internacia. Nask. 2 febr. 1904 en Cece, Hung. Studis en la Univ. «Sorbonne» en Paris. Post okjara loĝado en Paris veturis al Japanujo, kie li fariĝis red. de O.I. kaj gvidas kursojn E-ajn kaj nacilingvajn. Lernis E-n en Budapest, Laborista Grupo, 1919. De tiam konstante propagandis, gvidis kursojn, verkis artikolojn. Gajnis unuan premion ĉe Floraj Ludoj. Estis sekr. de Oomoto Int. en Paris. Vojaĝadis tra Japanujo, faris pli ol cent paroladojn, int­eresigis japanan gazetaron pri E.

Makbeto. Tragedio de Shakespeare, el la angla trad. Lambert. 1908, 123 p. «Lerta traduko. La versoj preskaŭ ĉiam facile fluas. Malpli por prezentado ol por legado.» (L.I. 1909, p: 136)

Malamikete de las nacjes kadó (= malamikeco de la nacioj falu). Unua verso de himno, verkita de Z, laŭ la praformo de E, en 1878.

Malĉev Dimitr, bulgaro, teknikisto de arĥitekturo, antaŭe instr. E-isto de 1908. Eldonis prop. gazetojn «Semo» kaj «Kulturo», iom da tempo ankaŭ E-folion «Telegramo» (proveto por krei ĉiutagan E-gazeton). Fondis EG-n en Plovdiv, gvidis multajn kursojn.

Malfeliĉulo: ps. de I. Ŝirjaev (v.)

Malgrandaj pensoj pri grandaj demandoj. Artikolaro kaj leteraro de prelato Dombrowski. 1908, 216 p. «La enhavo — skribas la aŭtoro — volviĝas ĉirkaŭ la eternaj demandoj pri Dio, pri homo, pri religio, pri homaro.» «Libro skribita en bonega lingvo E.» (L. I 1909, p: 334.)

Maly (mali) Ferdinand, germano, policadministranto. Nask. 1 jun. 1867 en Leitmeritz (Ĉeĥosl.). E-isto de 1903. Fondis 11 grupojn, gvidis 26 kursojn. Hon. membro de la grupoj en Görlitz kaj Eisteben (Germ.). Verkis gramatikon, 1910.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги