Malmgren Ernfrid Cart, svedo, instruisto. Nask. 3 nov. 1899 en Köping. Direkciano de SEI kaj fakestro de ĝiaj kursa, financa kaj statistika sekcioj de 1930. Sekr. de SEF de 1931. Sekr. de S. Instruista EF,1929–1931. Prez. de S. E Turista Asocio kaj E Turista Komisiono. Organizis plurajn E kursojn en Stockholm kun ekster- kaj enlandaj instruistoj de 1928; oficialajn E kursojn por svedaj instruistoj somere 1928 kaj dum 1929–31, subvenciataj de la registaro; prelegvojaĝojn de L. Sinha, 1929–30, tiujn de Scherer, 1931. Efektivigis grandajn turistvojaĝojn inter Svedujo kaj Estonujo, 1929–31, kune kun H. Seppik. Ĉefdel. de UEA, 1933. Gen. sekr. por la UK en Stockholm 1934. Verkoj: Sveda Kantareto, 1931; „Sistema Kurso de E“ (kun Seppik), 1932, vendiĝis 5000 ekzempleroj dum 5 monatoj; ,La E-Klubo, 1933.

Malmkvist Erik Vilhelm, svedo, fervoja oficisto. Nask. 1 sept. 1887 en Grums. E-isto de 1904. Revizoro de Eldona Societo E de 1929, prez. de Stockholma Grupo de 1933, estrarano de SEF de 1932.

Malriĉa en Spirito. Dramo, originale de Bulthuis. 1923, 66 p.

Malriĉa Knabo, kiu gloriĝis. Verkis Herben, Mrázková kaj Pittner, 1930, 136 p. Vivo kaj agado de Masaryk, ĉefa fondinto kaj prez. de la ĉ. respubliko,(amiko de E).

Malto. Gustave Busuttil kaj Caruana Valletta estis la pioniroj de la movado. La unua el ili eklaboris en 1903, kiam en Misida estis fondata la unua EG, kies prez. estis la estro de la edukfako de la insulo, Napoleone Tagliaferro. 5 febr. 1905 estis fondata EG en Rabata. En 1906 aperis longaj prop. artikoloj en «Gazetta di Malto», «Documenti Umani» kaj «Malta Letteraria». En Silema aperis EG, same en Malta Virina EG. Samjare E Ligo «Malta Stelo» unuigis ĉiujn grupojn kaj en Silema, laŭ iniciato de Levanzin, estis aranĝata E festo kun paroladoj, kantoj kaj deklamado en E. En la sama urbo la rektoro de la lernejo de S-ta Ignatio kun pastro Dobson instruis la lingvon al 100 lernantoj. Poste la inditerenteco mortigis ĉion antaŭe faritan kaj laŭ la Dietterle-statistiko E-istoj troviĝis nur en 4 lokoj. I. ŜIRJAEV.

Manders Wilhelmus Johannes Arnoldus (ps. Rethel), nederlandano, gimnazia docento (greka kaj latina lingvoj). Nask. 24 apr. 1910 en Venlo, Limburg. Anstataŭanta ekzamenanto de NK. Trad. el la antikva greka, Odysseias’ de Homeros, 1932.

Manfred. Drama poemo de Byron, el la angta trad. Venancio da Silva. 1914 56p.

Mangada Rosenörn Julio, hispano, militisto. Nask. 30 jun. 1877 en Sankti­Spiritus, Kubo, Ameriko. E-isto de 1906 kaj tuj komencis propagandi E-n per framasona gazeto. En 1911 kunfondinto de la gazeto „Homaro“, kiu publikigis en 1913 la politikan kaj religian deklaracion de Z. Fondis en 1916 la Z-an Federacion kaj ĝian organon „Hispana E-isto’ publikigitan ĝis 1923. De 1928 ĝis 1930 publikigis Hispana E“. De 1912 gvidis multaln kursojn. Reprezentis la hispanan registaron dum 5 UK-j. Nun estas prez. de HEA. Verkoj: „Helpanta temaro por ĉiuj landoj“, por lernigi rapide E-n, 1925;, Ferdinando la 6-a kaj Fa­rinelli’, 1925; ,Avila, 1925; „Pri Hispanujo kaj ĝiaj popolkantoj“ — Popolkantaro de Murcio; ,Versaĵard, 1922; „EI moderna hispana Parnaso“ (diversaj poetoj), 1927; „Du junaj fraŭlinoj kaj Korneliino“, de Cervantes, 1927; kaj aliaj malpli gravaj. En 1934 aperis lia poemaro „Amelia kaj Marina“ (amatora poezio).

Mannez Sanchez (sancez) Francis­co, hispano. Nask. 20 majo 1888 en Cheste. E-isto de 1907. Por altiri la atenton de la samvilaĝanoj al la nova ideo, li skribis leterojn kaj poŝtkartojn al fremdaj E-istoj, al kiuj li rekomendis la adreson de la kafejo, kie li kutime iris en Cheste kaj efektive la amikoj kaj klientoj de tiu kaf­ejo scivoleme demandis al li pri tiu korespondado kaj tiamaniere li altiris la atenton de siaj samvilaĝanoj, ke baldaŭ li starigis EG-n. Li estis ano de la komitato por gastigo de aŭstro-infanoj en Hispanujo pere de E.

Manon Lescaut, Romano de abato Prévost, el la franca trad. Vallienne, 1908, 188 p. Tiu famega romano aperis en Nederlando (1731), kaj estis malpermesita en Francujo pro kontraŭmoraleco. Profundegan pasion reliefigas simple natura stilo. Traduko en bela literatura formo. L. BASTIEN.

Manoussou Roksano, helenino, filino de d-ro Stamatiadis. Nask. 6 dec. 1902 en Samos. Fond. kaj prez. de H. Virina E-Ligo. Ŝi organizis ofte E danckoncertojn, frekventatajn de la «plej bonaj rondoj» de Athen. Kursgvidantino.

Maraury Barredo Roberto, hispano, d-ro de med. kaj komercaj studoj, dogana inspektoro. Nask 3 jul. 1888 en Vitoria. Konstanta kunlaboranto de la ampleksa «Enciklopedia Espasa» kun E-a traduko de ĉiu titolvorto. Publikigis verkojn kaj multajn artikolojn profesiajn. E-isto de 1908, UEA-ano de 1909. Fondinto de multaj grupoj kaj kunlaboranto de kelkaj revuoj.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги