Marchand (marŝan) Jean, (ps. Marc Hand), franco, ŝtatoficisto. Nask. 19 jan. 1905 en Mehun-sur-Yèvre (apud Bourges). Estis sekr. kaj poste prez. de la grupo de Vanves; helpsekr. de la Pariza grupo kaj de la Pariza federacio; sekr. de la «Verda Kato»; helpsekr. de la LKK por la XXIV-a UK. Senlace laboris kaj propagandis.
Marchesi (markezi) Mirza, (ps.momo), italino, instr. de 15 jaroj en elementa lernejo de sia naskiĝvilaĝo Campo S. Martino, provinco Padova. Artikoloj en instr. gazeto, «I Diritti della Scuola», kiu publikigis ankaŭ priskribon de ŝia vojaĝo al la UK en Edinburgh; ĝi aperis ankaŭ kiel broŝuro. Aliaj artikoloj en porinfana gazeto. Trad. la ĉefverkon de la itala porinfana literaturo, „La aventuroj de Pinokjo“ de Collodi, 1930.
Marczell (marcel) Agost, hungaro, d-ro, prof. mezlerneja, red. de ped. revuo, aŭtoro de tri hungarlingvaj dramoj. Nask. 24 aŭg 1884 en Nadszeg. E-isto de 1929. Vicprez de HEKS. Gvidis kursojn laŭ Cseh-metodo.
Maresquelle (mareskel) Henri, franco, licea prof. Nask. 6 marto 1866 en Strasbourg. Post parolado de Bourlet (1903) li fondis grupon en Nancy, tre gravan en tiu tempo (pli ol 100 anoj), kaj gvidis publikan kurson en la granda amfiteatro de la Scienca Fakultato; poste propagandis en la tuta regiono. Broŝuroj, artikoloj.
Maria Magdalena. Kvinakta tragedio de
Mariavitismo. Religia movado naskiĝinta en Polujo (Plock) en 1887, en la naskiĝjaro de E. La Mariavitoj vidas en tio signon, ke ĉiu adepto de M. devas posedi E-n Iniciatinto estis «panjo» Mario Kozlowska (v.) antaŭe katolika monaĥino. Komence la movado estis kaŝa, sed post la ekskomuniko de la Roma papo en 1906 ĝi malkaŝe deklaras sin kiel nova (registrita) eklezio. M. distingiĝas de la romkatolikismo: Diservoj okazas en nacia lingvo. Celibato forigita, la pastroj edziĝas kun pastrinoj. Pastroj povas esti ne nur viroj (nuntempe ekzistas 57 pastrinoj kaj 1 arĥiepiskopino). Pekkonfesoj okazas ne antaŭ pastro, sed senpere antaŭ Dio mem. Estas permesite al ĉiuj legi ĉiujn librojn. Forestas devigaj fastoj. La pastroj ne estas pagataj. Ĉefa sidejo: la Sanktejo de Mizerikordo en Plock. La pastro devige posedas E-n. La eklezio eldonas gazeton en E («La Juna Mariavito» kaj «Renkonte al la Suno.» E. WIESENFELD.
Marignoni (marinjoni) Daniele, italo d-ro jura. Li loĝis en Crema, Lombardio. Mortis antaŭ multaj jaroj. Eksvolapükisto. Li estis la unua kaj dum sufiĉe longa tempo la sola itala E-isto. Verkis kaj eldonis la unuan lernolibron de E en itala lingvo en 1889.
Maristoj. Antaŭmilite E havis multajn adeptojn inter maristoj de diversaj landoj, dum kelka tempo ekzistis eĉ «Marista Ligo de E-istoj», kiu aranĝis kursojn en havenoj kaj apudmaraj urboj. En 1906 maroficiro P. Mesny fervore propagandis E-n inter maristoj en Brest kaj en 1907 leŭtenanto de la franca kirasŝipo «Saint Louis», K. Tarhner aranĝis kursojn por oficiroj de la ŝipo. Same agis anglaj maristoj, aranĝintaj ekz. en 1911 sur la militŝipo «Vernon» ĉiutagajn kursojn por ŝipanoj. Ekzistis ministeria cirkulero de 21 nov. 1921, laŭ kiu nedeviga instruado de E. estis permesita en maristaj lernejoj de Italujo. Marista Terminaro estas verkita de Rollet de l’ Isle. 10 aŭg. 1934 dum la UK Marista Ligo E-ista refondiĝis. Sekr. oficejo en Kvicksund, Svedujo.
Marich (mariĉ) Agoston, hungaro, estis poŝtoficisto, poste policoficisto; nuntempe li vivas en Nedertando. Nask. 19 nov. 1883 en Budapest. E-isto de 1901 kaj komencis sian agadon kiel sekr. de la unua EO en B. Baldaŭ fariĝis kaj ĝis la milito restis ĉefa aganto en la hungara E-movado. Post la milito li havis gravegan rolon en la polica E-movado. Fondis kaj eldonis ĉ. 10 gazetojn, el kiuj kelkaj aperis nur unu n-re. Pli gravaj estis la gazetoj «La Verda Standardo» (fond. 1907) kaj «La Polico» (fond. 1922). Verkis prop. broŝuron 1909, kiu aperis ankaŭ germane kaj rumane, kompilis gramatikon, 1908, ktp. — Pri lia intecesa kariero 1. en la artikoloj «Hungarujo» (p-227) kaj «Polico». Komp. ankaŭ la konstatojn de E. Drezen («Analiza Historio», p: 63–64, 73), kiu diras i.a., ke M. apartenis al tiuj, kiuj entreprenis iun faron tute sen atento de normalaj ebloj. Li estis ankaŭ unu el la plej grandaj E-kolektistoj.
Markau Emil Gustav Adolf, germano, popollerneja instr., preĝeja orgenisto. Nask. 26 sept 1877 en Dierberg. E-isto de 1909. Prez. de la ES en Potsdam de 1910. Verkis germane malgrandan E-instruilon por la gasteja profesio.