Precipe klaran, netan kaj precizan formuligon de la marksisma rilato al la lingvo universala oni trovas en la verkoj de Stalin. Kontraŭdirante la tezon de Kautsky pri eventualeco de germaniĝo de ĉeĥoj se venkus proleta revolucio en Germanlando kaj Aŭstrio en mezo de la pasinta jarcento, Stalin diris: «la naciaj diferencoj ne povas malaperi en la proksima periodo… ili devas resti ankoraŭ por longe eĉ post venko de proleta revolucio en tutmonda skalo… kiam la socialismo plifortikiĝos kaj enradikiĝos en la moraro, la naciaj lingvoj neeviteble devas kunfluiĝi en unu komunan lingvon, kiu certe estos nek rusa, nek germana, sed io nova… Oni devas ebligi al la naciaj kulturoj elevolui kaj disvolviĝi, elmontri ĉiujn siajn potencojn, por krei la kondiĉojn por ilia kunfluiĝo en unu komunan kulturon kun unu komuna lingvo. Plenflorado de la naciaj laŭforme kaj socialismaj laŭenhave kulturoj en kondiĉoj de la diktaturo de proletaro en unu lando por ilia kunfluiĝo en unu socialisman (kaj laŭforme kaj laŭenhave) kulturon en unu komuna lingvo, kiam la proletaro estos venkinta en la tuta mondo kaj la socialismo enradikiĝos en la moraro, — ĝuste en tio ĉi konsistas la dialektikeco de la leninista ekspono de la problemo pri nacia kulturo.»
La problemo pri helpa int. lingvo ĝis nun ne estas prezentita en la marksisma literaturo same klare kiom tiu pri la lingvo universala. Sed ĉiuj necesaj premisoj por ĝia pozitiva solvo logike konsekvencas el la supre eksponitaj tezoj: la neevitebla plua disflorado de la naciaj lingvoj kaj la plua intensiviĝo de l’ internaciaj rilatoj necesigas helpan int. lingvon (sen domaĝi al la estonta komuna lingvo tutmonda) ; samtempe la marksisma koncepto pri la lingvo autaŭdifinas la formon de L.I. (sur bazo de interkruciĝo, miksiĝo, kuncentrigo kaj plua progresigo de la lingvoj konforme al la moderna kulturnivelo de la homaro) kaj ankaŭ la manieron de ĝia kreo (konscia artefara reguligo).
Senpere pri E ĝis nun nur malmultaj aŭtoritatuloj de marksismo ion diris en definitiva maniero. Estas konataj favoraj mencioj pri E de la sekvantaj famaj komunistoj: L. Krasin, Sen Katajama, A. Lunaĉarskij, M. Gorkij, H. Barbusse, F. Kon k.a. La vidvino kaj fratino de Lenin asertas ke li negative rilatis al E., sed en la verkoj de L. tiu ĉi aserto trovas neniun konfirmon.
Multaj verkoj pri marksismo estas eldonitaj en E, parte de SAT («Komunista Manifesto», «Kom. Dokumentaro», «K. Marx, lia vivo kaj lia verko»), sed precipe de SEU kaj Ekrelo. — N. NEKRASOV
Maroko, Norda Afriko. Unuaj pioniroj estis en 1906 francaj oficiroj. Kapitano Ferd. Redondo en 1913 fondis en Melilla ES. Laboris en Tanger R. Manfred (fotografisto, 1925), gvidis ankaŭ kursojn C.V. Richard. E–istoj troviĝas nun en urboj Ceuta, Tetuan, Casablanca, Meknes, Kenitra, Tanger, UEA del. en 4 urboj.
Marr. Eltrovinto de la jafetida lingvoteorio. v. Revolucio en la lingvoscienco.
Marriott (marjot) Rhodes, anglo, kontisto. Nask. 24 aŭg. 1856 en Manchester. Ŝakĉampiono. Iama prez. de MES. Konsilanto de BEA, dumviva membro de UEA. Trad. diversajn literaturaĵojn por la E-gazetaro.
Marta. Romano de Eliza Orzeszko, el la pola trad. Z. 1910, 237 p, dua eld. 1924. «Ne tre novmoda, sed ĉiam kortuŝanta estas la priskribo pri la malgaja vivado de malfeliĉa vidvino kaj patrino. Nedubebla estas la arta kaj homa valoro de l’ historio kaj taŭgeco de la traduko.» (G.S. , E’, 1924, p. 125.
Martinez Aloy (aloj) José, hispano, eksurbestro; mortis. Atingis daŭran subvencion por E ĉe la Valencia urbestraro.
Marto. Gazeto en E kaj germana lingvo. Ekiris en 1912 en Graz, dummilite ne aperis, reeldonis kaj red. J. Taubmann en 1920 en Bor (Haida), ĉesis en 1934. Formato 28×21. (v. p. 93).
Maruzzi (maruci) Duŝan, kroato, d-ro de juro, ĉefo de la statistika oficejo en Zagreb. Nask. 1 jul. 1883. E-isto de 1919. Tuj li okupis plej elstaran rolon. Organizinto de la unua jugoslava E-kongreso, 1923. Unu el ĉefaj preparintoj de la tutŝtata asocio JEL, 1923. Multjara prezidinto de la zagreba societo. Unua kaj nuna prez. de JEL. Fondinto de la Sudslava E-Servo, 1922. Iniciatinto de unua jugoslava E-organo «Provo», «Konkordo», (1921). Verkinto de E gramatiko (ĝis nun tri kroataj kaj unu slovenaj eldonoj) kaj (kunlabore kun I. Rotkviĉ) de la K-E vortaro. En 1929 akiris ĉe la komerca fakultato en Zagreb docentecon pri E.. Sennombraj prop. paroladoj en multaj jug. urboj, multego da artikoloj en naciaj gazetoj, pluraj kursoj.
Maschl (maŝl) Otto (ps. Lucien Laurat, ĝis 1928 Lucien Revo), aŭstriano, verkisto. Nask. 27 dec. 1898 en Wien. Verkis pri politiko kaj precipe pri ekonumio en servo de la marksista idearo ekde 1918, gvidis kursojn pri tiuj temoj. Paroladis en E-grupoj, kunlaboris al „Sennaciulo“ kaj „La Nova Epoko“. Partoprenis kelkajn SAT-kongresojn.