Mastný Jaroslav, ĉeĥoslovako, ŝuo­fabrikisto en Olomouc. Nask. 29 apr. 1892 en O., ano de Moraviaj E-Pioniroj, kiu zorgas precipe pri la financa flanko de la eldon-entrepreno, kun rimarkindaj sukceso kaj oferemo.

Matematiko. Inter la E-istoj sin trovas proporcie pli da matematikistoj ol da filologoj, kaj en la komenco de la movado preskaŭ ŝajnis, se oni juĝis laŭ la adeptoj, ke E estas ne lingva sed nombra afero. Bourlet, Briand, Meray, Berdelle, Dombrows­ki, Saussure, Bricard, Laisant, Th. Rousseau kaj multaj aliaj estis matematikistoj, kiuj sopiras al klareco, simpleco, logikeco. La matematikistoj preskaŭ trovas la idealon en matematika skribmaniero. La pazigrafio, precipe en decimala sistemo, kontentigas eĉ altajn postulojn. Krom tio la matematiko en ĉiu nacio havas nur malgrandan adeptaron, kaj mem la revuoj de la matematikistoj preskaŭ ĉiuj suferas finance pro deficito. Ne estas sen intereso, ke la matematika terminaro de Bricard (1905) estis la unua faka vortaro de la E-istoj. Jam antaŭ la milito aperis kelkaj (eĉ gravaj) mat. verkoj en E (v. IL: n-roj 4629, 4637, 4979, 4980, 4982–4.) — O. SIMON.

Mateo Falcone kaj aliaj rakontoj de Mérimée, el la franca trad. Jean Borel. 1926, 62 p. «Malnova Z-a stilo. La noveloj estas ekscitaj, realistaj, psikologiaj.» (O.S., La Socialisto, 1926, p: 67.)

Matthews (mathjuz) Paul, anglo, M.A. Nask. 21 febr. 1855 en Stour­bridge. Mortis 11. aŭg. 1933. Interesiĝis pri E en 1890 kaj faris multajn pionirajn paroladojn. Prez. de grupoj en Letchworth kaj Luton. E-isto n-ro 7799.

Matthews (mathjuz) William Herbert, anglo, komercisto, desegnisto, radio-amatoro. Nask. 20 jun. 1897 en Hither Green. Sekr. de BEA Radio­ komitato de 1926, membro de Radio-Statistika Komisiono de ICK, iama sekr. de IRA kaj IRS por Britujo. Kunlaboranto de kvinlingva Radio­amatora Vortaro (Ginz).

Matton (maton) Pierre Ernest, franco, generalo. Nask. 19 jan. 1855 en Grasse (apud Nice). Estis militista reprezentanto de Francujo apud la franca ambasadoro en Rusujo, poste komandanto de Besangon. Jam en 1902 fervore propagandis per multegaj paroladoj, gvidis kursojn, sendis poŝtkarton, kiu trakuris la tutan mondon. Verkis: „Cours complet d’ E“, 1906. L.K. de 1905.

Matuba (-cu) Kikunobu, japano, desegnisto. Nask. 9 apr. 1903 en Yokosuka. E-isto de 1921. Multaj artikoloj pri konstruo de E-a poezio en E-Lernanto kaj LRO, 1934. Bona studanto de E-gramatiko. — (Kuw.)

Mátyás (matjaŝ) József (ps. M-as; -isto), hungaro, instruisto en Debrecen. Nask. 13 jul. 1899 en Aak. E-isto de 1929. Kursoj, prop. artikoloj. Kompilis 25 bildo-albumojn E­lingvajn por eksterlandaj lernejoj. Malgrandaj literaturaĵoj en la Verda Stelo; HDE; Pola E-isto.

Mawson (mason) Eric Gordon, brito, sekr. de norda kaj mezlanda Federacio de Societoj por helpo al eks­krimuloj. Nask. 1894 en Birkenhead. E-iĝis 1918 dum malliberiĝo kiel pacifisto. De 1921 multe instruis. Sekr. de Eduka Komitato de BEA. Ekzamenisto pri E por la Reĝa Societo de Artoj.

Maynar (majnar) Manuel, hispano, advokato. ropisto, prez. de EG en Zaragoza. Li helpis Gaston (v.) alvenigi post la milito la aŭstriajn infanojn pere de E.

Mayor (mejr) John Eyton Bickersteth, anglo, prof. de latina lingvo en la Univ. Cambridge. Nask 1836 (?) en Beddegawa, Cejlono. Prez. de la Vegetara Societo. Eldonis diversajn tradukojn aŭ komentariojn pri latinaj aŭtoroj, precipe Juvenal. E-istiĝis en 1907. Lia parolado en la UK en C. fariĝis historia. Forte subtenis E-n kontraŭ reformistoj kaj pledis por ĝia enkonduko en la lernejojn.

Mazepa. Tragedio en 5 aktoj de Slowacki, el la pola trad. Grabowski, 1912, 87 p. Ludita dum la UK en Kraków, 1912. «Historia tragedio pri romantika amo. Unu fojon pli Gr. sin montris vera majstro en nia lingvo.» C.A., La Revuo, VII. vol, : 94

Mazzolini (macolini) Alessandro, italo, prof. de desegno, belskribado, lerneja manlaboro. Naskiĝis 28-an de februaro 1857 en Pievetorina (Ma­cerata). Mortis 16. jan. 1934 en Fano (Italujo). Pretigis verkon pri «RADO» (Rapida Skribo), speco de stenografio, malpli rapida, sed multe pli facile lernebla. Li unue aliĝis al Volapük, poste transiris al E. Dum sia multjara laborado por E, vere modela kaj nelacigebla, li kunlaboris en la redaktado de 8 E-gazetoj, verkis 3 gramatikojn kaj 4 vortarojn, kaj gvidis pli ol 20 kursojn en Terni, Citta di Castello kaj en Perugia. Interalie li kunlaboris en „E“ de UEA, en L.M. kaj en „Ondo de Daŭgava“. Unu el liaj vortaroj estis la „Geometria Terminaro“ kun multaj figuroj. Petita de Cart li zorgis kun aliaj E-istoj pri la itala parto de la „Oficiala Klasika Libro“. Lastatempe aperis liaj verkoj „Ekzercilo por supera praktika kurso de E“ kaj ĝia aldonaĵo, la „Helpilo“. Liaj verkoj ricevis laŭdojn de diversaj kompetentuloj, kaj prezentas rezulton de tre konscienca kaj vastega laborado.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги