1908. Artikolo de W. Robin en „V. de K“, alvokinta al fondo de E med. organizaĵo, kies fondiĝo okazis dum la UK en Dresden, sub nomo de Tutmonda E-ista Kuracista Asocio (TEKA). Prez. fariĝis prof. Dor, vicprez. Mybs, Altona kaj Whitaker, kas. prof. Soullier, Lyon, sekr. W. Robin. Oficiala organo: „V. de K.“ TEKA laboris de la komenco kontentige.
1909. Estis fondata kiel filio de TEKA: Tutrusa E Kuracista Societo; estis fondata ankaŭ Studenta Sekcio sub gvido de Badert, Tours. Aperis la unua
1910. Riĉenhava dua jarlibro: 33 landaj konsuloj, 100 urbaj repr. kaj 700 anoj. Dum la grandioza int. med.
1911. Ĉesigo de la eldono de „V. de K.“ La tiama TEKA-estraro (prez. Dor, vicprez. Ŝidlovskij, kas. Chybczynski, sekr Robin) transdonis la redaktadon al Thalwitzer, kiu tiel malavare oferis la 2 TEKA-jarlibrojn. Sed pro transloĝiĝo al Afriko li aperigis nur 2 n-rojn. Nun TEKA eldonis la ĉiudumonatan: „Oficiala Bulteno de TEKA“ sub redaktado de Dor.
1912. La oficiala organo transdonita al Chybczynski, Warszawa, kiu pro materiala sendependeco povis dediĉi sian tempon al la revuo nomata nun „Kuracisto“.
1913. Aperis la I-a TEKA Libro: «Estetiko en Medicino», verkita de H. Swiecicki. La regule aperanta riĉa organo, energio de la estraro (prez. prof. Jameson-Johnson, Dublin, vicprez. prof. Bujwid, Kraków kaj Ŝidlovskij, kas. G. Johnston, London, sekr. Weiss, Stuttgart) multe helpis al disvolvo de TEKA.
1914. Redaktado de la gazeto (forlasita pro malsano) transdonita al W. Robin. Nova estraro: prez. prof. Gariel, Paris, vicprez. Bujwid, kas. Alexander, London, sekr. Nemser, Petrograd. Aperis nur 7 monataj n-roj de ,Kuracistd, la milito eksplodis kaj ĉesigis la TEKA-movadon.
1921. Dank’ al penadoj de kelkaj fervoraj anoj, precipe de Bischitzky, TEKA estis oficiale restarigata dum la UK en Praha. Prez. fariĝis prof. Vanverts, Lille, vicprez. Bischitzky, Praha kaj Briquet, Lille, kas. s-ino Cass, Preston, sekr. Austerlitz, Bardiov.
1922. Faka kunveno dum la UK en Helsinki, organizita de Salokannel kaj Lappi.
1923. Ekaperis bulteno TEKA, red. Briquet. Samtempe K. Mezei, Budapest, ekeldonis revuon, Int. Medicina Revuo (IMR), kiu enhavis referatojn el med. revuoj.
1924. TEKA-kunveno dum la UK en Wien. Raportoj de Austerlitz Blassberg, Primmer, Sós. Vizito al Lainz kaj al Steinhofa freneluzejo. Dum la kunsido de Japana Imperia Akademio en Tokio E ricevis unuaniman aprobon, kiel lingvo oficiala por medicino. Dank’ al la fervoro de japanaj kuracistoj kaj profesoroj: Nishi, Ogata, Asada, Fuĵinami ktp. E fariĝis en med. rondoj populara. Med. gazetoj aperigis diversajn artikolojn en E. Ne unu scienca verko estas publikita en E.
1925. Kontrakto kun Mezei, laŭ kiu li transdonas la gazeton IMR al la TEKA-estraro. Red. estis de nun Briquet, ĉefred. Vanverts. La gazeto aperis regule, kun riĉa enhavo, kaj elvokis ĝeneralan laŭdon. Prez. Blassberg, Kraków, (kiu dediĉis multe da energio al sia ofico), vicprez. prof. Nishi, Tokio (kiu forte kreskigis la movadon en Japanujo) kaj W. Robin, kas. Sós, kaj ĉefsekr. Kempeneers, Bruxelles, (plenuminte sian rolon kun entuziasmo). La red. Briquet donis ekzemplon de modela kaj sistema laboro.
1926. Briquet komencis aldoni al ĉiu n-ro de IMR sian Teknikan Med. Vortaron. Kunveno en Edinburgh dum la UK. Raportis Primmer, Cowdenbeath; Deuel, Leipzig; Meyer, Saarbrücken kaj Kempeneers. Vizito al Reĝa Hospitalo kaj al Universitato.
1927. Sukcesa TEKA-kunveno en Danzig, ĉeestis 60 anoj. Prelegoj de prof. Asada, Nagasaki; Bujwid; Kempeneers; Fels, Lwow.
1928. TEKA-estraro konsistis: Blassberg, Asada, Robin, Bluth, Neuenahr, Kempeneers. Bonega kunsido dum la UK en Antwerpen. Ĉeestis 60 anoj el 13 nacioj. Raportoj de Gunzburg, Antwerpen; Torres y Carreras, Barcelona Robin; Raupp, Kaiserslautern; f-ino Wolff, Cleve; f-ino Hanbury. Vizito al Zandera Instituto. Fine de la jaro rezignis pri siaj oficoj Blassberg kaj Briquet, red. fariĝis la agema Kempeneers, (ĝis hodiaŭ). Prez. estis elektita W. Robin, vicprez. Buchanan, London, kaj Ogata, Tokio, sekr. Wysokinski, Warszawa, kas. Bluth.