McCormick (mak kormik) F.R.A., M.A., irlandano, subprofesoro ĉe Univ. Dublin, inĝ. Nask en 1895. E-isto de 1913. Fondis IEA, 1925 kaj estas ĝia sekr. Redaktis „Irlanda E-isto“. Tradukis kun Brown „Pri la origino de l’ homo“ de prof. A. Keith. Lia biblioteko enhavas pli ol 2500 E librojn.
McFadyen (mkfadjen) John Edgar, B.A. (Oxon), M.A., D.D., skoto, prof. de lingvo, literaturo kaj teologio de Malnova Testamento ĉe Univ. Glasgow. Nask. 17 jul. 1870 en O. E-istiĝis 1907 en Chautauqua, Usono.
Mecenoj. Per la vorto «meceno» oni indikas larĝaniman bonfaranton de arto, de scienco, de movado. Ĝi devenas de persona nomo romana, aristokrato el tempo de imperiestro Aŭgusto, Maecenas, kiu havis tiun kvaliton de subtenemo. Ankaŭ la E-Movado havas siajn mecenojn. Tute precizajn detalojn oni ne povas trovi, sed pri jenaj bonfarantoj la informoj estas tute fidindaj.
D-ro Emile
Generalo
René de
Hector
Harold
D-ro Albert
Kuracisto
Krom la nomitaj mecenoj troviĝas multegaj E-istoj, kiuj per grandaj aŭ malgrandaj sumoj subtenas diversajn E-societojn, aliaj — kiel lastatempe ekz. Gino
Medem Paŭlo, litovo, vickolonelo en la rusa armeo, de 1906 bankiero. Nask. 8 dec. 1862 en Kaunas, mortis 1 jan 1925 en K. E-isto de 1910 gvidinto de la movado en K; post la
1
mondmilito la ES kunvenadis en lia loĝejo. Gvidis kursojn, ankaŭ en la universitato. Verkis lernolibron por rusoj. Multe kunlaboris en diversaj E gazetoj, precipe en „E Triumfonta“ kaj „HDE“. En apartaj libretoj aperis tradukajoj el L. Tolstoj: 2apitro el , La Vojo de l’ Vivo’ kaj de Avseĵenko:, F-mo Suzano’. Subtenis la eldw non de kefkaj lernolibroj, ankaŭtiun de, Litova Almanako’. Estis L.K. kaj Akademiano.
Medgyesi (medjeŝi) János, hungaro, estas prof. de surdmutula instituto, nun loĝas en Hódmezövásárhely. Ĉ. 55 jara. Antaŭmilite tre agema propagandisto, kursgvidanto, sekr. de HES. Red. de „H. E-isto“, 1910; „Sciiganto“, 1908 kaj tiu de „H. Studento“, 1910–12. Verkis detalan gramatikon kun vortaroj, 1910.
Medicino. (Ĝis la TEKA-fondo.) Pro sia ĉiam plej vigla evoluado, ankaŭ pro sia plej profunda koncentriĝo al la homa vivo, medicino sentas bezonon je int. lingvo pli akre ol aliaj sciencoj. De la komenco de la E movado oni povas vidi en la vicoj de la pioniroj grandan nombron de medicinistoj, ankaŭ multajn med. gazetojn, kiuj iom post iom, malfermante siajn kolonojn por artikoloj pri kaj (poste) en E, faris netakseblan servon.
La unuaj gazetoj, favore rilatintaj al E kaj aperigintaj pri ĝi artikolojn, estis: «Vraĉ», presinta en 1899 serion da prop. artikoloj de Ostanieviĉ, «Actualite Medicale», Medecine lnternationale Illustrée» kaj «Nouvelles Medicales», enhavintaj en 1900 similajn artikolojn de d-ro Foveau de Courmelles, «Bolettino Medico di Salsomaggine» (1903, artikolo de S. Meyer), «Médecin» (Bruxelles, 1904), «Archives de Thérapeutique» (1904), «La Chronique medicale» (1904), «Psikiatria kaj Neŭrologia Revuo» (Grekujo 1905, «Revista Medico Sociala» (1905, artikolo de M. Monteagado) k. a.
La unuaj paroladoj por ekinteresigi medicinistojn pri E estis farataj en Rusujo: 19 okt. 1898 Kazi-Girej legis en la med. societo de urbo Borisoglebsk raporton pri E kaj la kunveno esprimis la deziron, ke E estu elektota kiel oficiala lingvo por int. kongresoj de medicino, kaj ke ĉiuj plej grava med. verkoj estu eldonata en E. La saman raporton laŭtlegis d-ro Fedjaevski 25 okt. en la med. societo de Voroneĵ.
Kun la sama celo en 1904 laŭ iniciato de d-ro P. Rodet kelkaj kuracistoj fondis en Francujo Med. Grupon E-istan. Samjare aperis en E la unuaj med. libretoj: «Por niaj filoj kiam ili estos dekokjaraj» de A. Fournier kaj «Raporto hidrologia kaj med. pri la termala ŝlimbanejo de Saint-Amand-les-Eaux» de d-ro Thiroux. — I. ŜIRJAEV.