1929. I-a memstara TEKA-konferenco en Wien, preparita de Sós. Raportoj de Friedjung, Wien; Babadag­ly, Odessa; Adelfang, Warszawa; Crlenjak, Zagreb. Vizito al Instituto pri Historio de Medicino, kie prof. Neuburger legis raporton sciencan. Ekskurso al Kobenzl. Dum la UK en Budapest TEKA-kunsido sub prezido de Mezei.

1930. Fondiĝis Tutsovetia E Med. Sekcio (TEMS). Estraro: prof. Vojaĉek, Nadeĵdin, Gogitidze, Ŝubin, ktp. Estas aranĝataj med. disaŭdigoj per Radio Leningrad en E. Fondita «Ĥemia-Farmacia Sekcio» de TEKA; prez. Wiltschek, Bratislava; Elwell, London; Maeder, St. Gallen. Areto de TEKA-anoj kolektiĝis dum la UK Oxford.

1931. TEKA-kunveno dum la UK Kraków, granda sukceso. Raportoj de Blassberg; prof. Canuto, Torino; Bulyovszky, Kiskunmajsa; Leono Zamenhof; dir. de UEA Jakob. Ekskurso al Kobieĵin-a Frenezulejo. Estraro: Robin, Bluth, Wysokinski, Kempeneers, Canuto, Fels, ktp. Granda prop. por E en la franca med. literaturo. („Le Phare Med.“, „Bruxelles Méd.“, „Courrier Méd.“)

1932. TEKA-kunveno dum la UK Paris sub prezido de Vanverts. Vizito al Pasteur-Instituto. Ekskurso al Farmacia Fabriko Roussel. En la revuo «Le Phare Médical» sukcesplena enketo pri E dank’ al Cligny. Multaj aŭtoritataj favoraj voĉoj. Apero de la grava verko de Briquet: „Teknika Medicina Vortaro“, 360 p. — W.ROBIN.

Medrkiewicz (mendrkieviĉ) Jan, polo, d-ro med., ĉefkuracisto ĉe asekurkaso de malsanuloj. Nask. 12 nov. 1888 en Lublin. Eltrovis, fotografis kaj precize priskribis bakteriojn de brasika fermentacio. E-istiĝis en sesa klaso ĉe gimnazio de Chrzanovki en Warszawa en 1906. En la sepa klaso organizis kurson por 40 lernantoj, kiun gvidis A. Grabowski. Sekvan kurson en la gimnazio gvidis li mem. Somere en 1907 organizis unuan kongreson de P E-istoj en Kazimierz, kiun partoprenis ĉ. 40 personoj. Prez. de PEA en Lublin, 1924–29. Gvidanto de Lodza ES de 1929. En 1930 organizis en Lodzo E-istan Scienc-politikan Sekcion, por agi en registaraj kaj diplomataj rondoj por deviga instruado de E. En 1914 publikigis sciencan verketon kun E resumo. Artikoloj en diversaj gazetoj.

Mees (mes) . C, nederlandano, kuracisto. Nask. 6 jul. 1865 en Stadskanaal. Red. de „Holanda Pioniro“ en 1913–22. Gvidis ekzercrubrikon en „Holanda E-isto“. Verkis: „La kaŭzo de la senlaboreco“ (1912), kaj libreton por nederlandanoj pri malfacilaĵoj ĉe la traduko. Trad. fragmentojn el „Camera Obscura“ de Hildebrand kaj reviziis la Vortaron N-E de Merkurio.

Megahy (megaj) Basil P. irlandano. Nask 3 jan. 1854 en County Ant­rim. Edziĝis kun Marah M. Megahy, anglino, nask. 22 jan. 1855 en Warwick. Ambaŭ E-istiĝis en 1908.

Meier (majer) Ludwig Emil, germano, ekskapitano, verkisto. Parto­prenis la militon 1866; vundita. Mortis 1919 en Münchcn. Volapükisto. Unu el la unuaj E-istoj en G-ujo, kiu jam en 1889 konatiĝis kun E. La «Nestoro» de la g-lingva E-movado fondis en 1891 la «Societon Esperantistan» en München, poste trans­lokiĝinte Nürnbergon, daŭrigis tie sian agadon. En 1903 li intencis fondi tutlandan asocion GES, sed je lia alvoko adresita al 100 konataj de li E-istoj alvenis nur 10 aliĝoj. Verkis lernolibron, 1891 (dua eld. 1903); „E–istan Kantaron“ 1907 (dua eld. 1913); trad. „Wilhelm Tell“ de Schiller, 1906; „Edziĝa festo en Capri“ de Heyse, 1906; Ĉapitro el la „Ama vivo“ de Bolsche, 1906; „La monaĥejo de Sendomir“ de Grillparzer, 1907; „Fabloj“ de Lessing, 1921. Kunlaboris al „La E-isto“, „Revuo Int.“ kaj „Danubo“; red. „Münchena E-isto“, apr-aŭg 1904.

Meijer K.H., nederlandano, stukisto. Kunfondinto de la unua laborista EG en Hago ka sekr.-kas. de NFLE (1911–14). Red. ties organon Arbeider E-ist. Kunlaboris al „Int. Socia Revuo“.

Melsieder (majsleder) Moritz, aŭstro-germano, policinspektoro. Prez. de EG en Linz. Kursoj ĉe la polico kaj fervojo.

Meĵdunarodnij Jazik. (Int. lingvo). Monata gazeto en rusa lingvo kaj en E. Fondita en 1925. Formato 26×18. Red. Nikolskij.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги