Meksiklando, Ameriko. Unuaj pioniroj estis A. Morin (franco) kaj d-ro A Vargas. Dank’ al ilia laboro en 1903 en Santa Rosa Necoxtla (Est. de Veracruz) estis fondata «Sociedad Mexicana Propagadora del E» kaj E-gazeto «La Meksika Lum­turo». 16 lan. 1904 Vargas faris paroladon en ŝtata kolegio en Orizaba, poste eldonitan broŝure. En 1905 aperis EG en Gvanahuato; poste en 1907 alia societo en Gvadalahara, kie A. Gomez Cruz eldonis „E Gazeton“. En Meksikurbo estis fondata «Centra Meksika ES» kaj gazeto Verda Stelo. Ĝi laboris ĝis 1914. En 1918 dank’ al agado de inĝ. Jacinto Beltran, estis fondata societo «E-ista Amikaro», kiu laboris ĝis 1925. En 1921 aperis la revuo Arguso, eld. de M.C. Rodriguez, kiu gazeto atingis pli longan vivon kaj ĝi estis ankaŭ dissendita prop. cele. En 1926 fondiĝis «E Meksika», kiu ĝis nun laboras. Dank’ al tiuj societoj estis multaj E kursoj en diversaj lernejoj kaj ankaŭ en societoj, ekz. «Monda Instituto de Nepersona Vivo». — La ĉefaj ĵur­naloj volonte helpas al la E-prop. Pere de la du radiostacioj jam estis dissendataj E-kursoj. En la ŝtata teatro kvar fojojn oni prezentis komedietojn pri E kaj koncertojn dum 1927–30. En la lastaj tri jaroj la movado apenaŭ progresis kaŭze de la malfacilaj cirkonstancoj de la E-istoj pro la monda krizo. — La ĉefaj E–istaj propagandistoj estis A. Morin, inĝ. Luis G. Leon, adv. Ramon Manterola, f-ino Natalia von Schenk kaj inĝ. J. Beltran (mortintaj); nunaj laborantoj: d-ro A. Vargas, Ernesto Guerra, adv. Fadrique Fernandez, Angel Luna, M.C. Rodriguez k.a. En ĉiuj ŝtatoj de la lando ekzistas kelkaj E-istoj, sed precipe izoluloj. UEA-del. en kvar urboj. M.C. RODRIGUEZ.

Melckebeke van, belgo, d-ro. Estis L.K. Trad. parton de «Paĝoj el la flandra literaturo», 1904; «Blinda rozo» de Conscience, 1906. Kunlaboris je «Int. Scienca Revuo», «Belga Sonorilo», «La Revuo», «Espero Katolika».

Melo e Sousa (melu i soza), brazilano, d-ro, prof. de historio ĉe Lernejo Pedro II, kie li instruas ankaŭ E-n. Iama ĝen. sekr. de BLE, kurs­gvidanto, reprezentis la registaron ĉe la 6-a UK, kie li ricevis la unuan premion ĉe poezia konkurso. Publikigis plurajn prozaĵojn kaj versaĵojn.

Memortabuloj. v. Stratoj.

Menu de Ménil (mönü dö meni) (Barono) Félicien, franco, konsulo kaj muzikisto. Nask. 16 jul. 1860 en Boulogne-sur-Mer, mortis 28 marto 1930 en Neuilly (apud Paris). E-iĝis en 1901. Skribis sennombrajn artikolojn en E en preskaŭ ĉiuj gazetoj E-istaj, kaj fariĝis komitatano de SFPE. Estis dir. de „Franca E-isto“ kaj „France E­ iste“, ĉefred. de „La Revuo“. Li estas precipe konata kiel «la muzikisto de E». Li verkis multajn melodiojn kaj kantojn, kaj ĉiuj samideanoj konas lian muzikon de la himno „Espero“, kiu iom post iom oficialiĝis. Krome li verkis: L’ Heritage Klodarec, unuakta prop. komedio, 1906, Les preju­ges contre l’ E’, 1908. „Muzika terminaro“, 1908 L.K. de 1919.

Menu de Ménil (Baronino) Sophie Marie-Aline, edzino de la antaŭa, francino. Nask. 10 dec. 1870 en Stras­bourg, mortis 22 jul 1925 en Paris. Sin dediĉis varme al sociaj agadoj. Helpis al sia edzo en liaj E-aj laboroj kaj prop. Zorgis pri Kongresoj, nome pri la UK en 1907, ĉe kiu si faris paroladojn. Multe helpis al la Katolikaj Kongresoj, kaj al starigo de IKUE. Verkis: „La Morala Edukado de la popola infano“ (france kaj E-e), 1907.

Méray (mere) Charles, franco, fama matematikisto. Nask. en 1835 en Chalon-sur-Saône, mortis 2 febr. 1911 en Dijon. Li instruis pri matematiko en la Fakultato en Lyon (1866) kaj en Dijon (1867). Aŭtoro de tute originala traktato pri infinitezimala analizo, elpensinto de nova metodo por instruado de geometrio. Li hazarde eksciis pri E ĉe parolado farita en 1900 de lia kolego Lambert. Lia akra kaj penetrema spirito estis tuj frapita de la genia kreaĵo de Z. Arde li sin ĵetis en la bataladon multigante paroladojn, gazetajn artikolojn, leterojn, personajn klopodojn por diskonigi E-n en ĉiuj sciencaj rondoj: tiel li gajnis fervorajn adeptojn ne nur en la Diĵona Universitato, sed en la Scienca Akademio, en la Pariza Universitato, en la Parizaj liceoj. Li varbis generalon Sebert, kiu jam antaŭe aprobis la ideon Carlo Bourlet, Laisant, Appell, d-ron Bouchard, dekanon Recoura, rektoron Boirac, prof. Lepine, ktp. Resume li estis la granda propagandisto inter la scienculoj. En Diĵon mem li akiris la aliĝon de la Universitato, urbestraro, ktp. En 1901 li fondis kaj prezidis la Diĵonan grupon. Samjare, kun Sebert, li prezentis E-n al la Scienca Akademio. Li daŭrigis sian E-agadon ĝis la fino. Kelkaj prop. broŝuroj. L.K., 1905–10. — L. BASTIEN.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги