Sed Hodler faris pli. Per sia gazeto li memorigis la E-istojn, ke ili estas homoj. «Ni havas la devon ne forgesi», li skribis en nobla artikolo «Super» („E“, 5 jan. 1915). «Flanke de niaj simpatioj, ni havas devojn, kiujn al ni trudas nia E-isteco, devo kredi, ke neniu popolo havas la monopolon de la civilizeco, de la kulturo aŭ de ia humaneco… Devo kredi, ke neniu popolo entute havas la monopolon de la barbareco, perfideco aŭ stulteco… Devo konservi prudenton eĉ meze de la premigaj influoj de la popolamasoj… La parolo estas nun al la kanono, sed ne eterne daŭros ĝia blekado. Kiam cent­miloj da homoj kuŝos en la bataltomboj kaj la ruinoj ĉe la venkintoj kaj venkitoj atestos pri la teknikaj pli ol pri la moralaj progresoj de nia civilizeco, tiam oni alvenos al iu sol­vo, kaj tiam, malgraŭ ĉio, la int. rilatoj denove ligiĝos, ĉar super la nacio estas tamen io … Se sur la nunaj ruinoj ni volas konstrui novan domon, oni bezonos tiujn laboristojn, kiujn ne timigos la malfacilaĵoj de la rekonstruado… Ni E-istoj estu la embrio de tiuj elitoj. Por inde plenumi nian taskon, ni konservu nian idealon kaj ne lasu nin subpremi de la malespero aŭ de bedaŭro.»

El ambaŭflankaj tranĉeoj venis al Hodler emociaj aproboj de homoj kunsentantaj apud la morto kaj danĝero. Ho ve, la listoj de «Niaj mortintoj» pli kaj pli longiĝis. Ankaŭ la milito mem. Tamen la kroniko montris, ke ia movado ne mortis. En aliaj kontinentoj ĝi daŭris ageme, en Brazilo, en Usono, en Aŭstralio, en Ekstrem-Oriento. En aŭg. 1915 eĉ okazis en San Francisko la Dekunua kongreso, kompreneble pli amerika ol universala. El Eŭropo partoprenis neniu delegito krom rusa vojaĝanto, sed kelkcentoj da E-istoj el Kanado kaj Usono tie kunvenis dum la Pacifika Ekspozicio. Ĉefe temis pri: Kiel organizi la fortojn de la E-istaro post la fino de la eŭropa milito? La kongreso voĉdonis deziresprimon, ke UEA tion entreprenu sin turnante al ĉiuj naciaj societoj el sia sidejo en ekstermilita Svislando. En Eŭropo estis kursoj en preskaŭ ĉiuj landoj, neiŭtralaj kaj militantaj, sed kompreneble malpli multaj ol antaŭe. Kiam la gazeto „E“ ne povis plu eniri aŭ trapasi kelkajn landojn, Hodler presigis raportojn de UEA, kiujn li dissendis en formo de broŝuretoj kun novaĵoj pri ĉiuj naciaj movadoj.

En kelkaj landoj, i.a. en Germanujo kaj Francujo, aperis militaj propagandiloj en E pravigantaj la nacian vidpunkton. Kelkfoje registara subteno, alifoje privataj iniciatoj tion ebligis.

Pli interesa estis la disvastigo de vera E-ismo en la militkaptitejoj. Kiam s-ro Justin Godard, honora membro de UEA en Lyon, estis ŝtata subsekretario de la saneca fako en 1916, li cirkulere rekomendis al la militistaj flegistoj la lernon de E kaj mendis por disdono 10.000 ekzemplerojn de la lernlibreto Bayol E-Ruĝa Kruco. Afiflanke la Tutmonda Komitato de YMCA disdonigis milojn da E-lernolibretoj al militkaptitoj en diversaj landoj.

Tiuj malfeliĉaj junuloj, enfermitaj kiel brutaro inter bariloj, sopiris je ia interesa allogaĵo, kiu forgesigas malsaton kaj hejmosopiron. Hodler rekomendis al delegitoj de UEA viziti tiujn lokojn se permeso ebligas kaj vidi ĉu ne troviĝas iu perdita samideano. En diversaj lokoj ili faris tion kaj ĝoja interfratiĝo okazis. En aliaj tiaj malliberejoj, unu sola kaptito instruis la lingvon al centoj da ceteraj, kiuj kopiis vortojn kaj regu­lojn unuj de aliaj. Tio i.a. okazis en Siberio, kie japanaj generaloj eĉ subtenis tiun lernadon. E-istaj rondoj fondiĝis. Oni kantis la himnon kaj gaje interparolis la lingvon inter plejdiversgentanoj.

En tia perdita malproksima loko, la hungara poeto Julio Baghy verkis iujn el sia plej belaj poemoj. Tie atingis lin la malĝojiga novaĵo pri la morto de d-ro Z pro kormalsano (14 apr. 1917) :

«La famon ne brue,

Nur poste malfrue,

Simite al eĥo de mortkrio

Mallonga sciigo alportis:

La Majstro mortisc».

Tiu mallonga sciigo trafis iam kaj plorigis homojn en ĉiuj plej malprok­simaj anguloj de la mondo. Jam delonge ili aŭdis nenion pri la movado. Ĉu ĝi vivas ankoraŭ? Ĉu ne? Ĉu dronis ankaŭ tiu nobla espero de l’ homaro sub la malhelaj ondegoj de l’ buŝa teruro? Jen mortis la fondinto, la inspiranto de miloj. Kio estos post li? Ĉu homa verko disbloviĝos al ĉiuj ventoj de forgeso, aŭ ĉu la spirito lasos ian subteran semon potencan je eterna vivo kaj iam refloronta konsole tra la mondo mizera?» Ĉapitro, prenita el la „Historio de la lingvo E“, de E. PRIVAT.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги