Michaux (miŝo) Alfred, franco, advokato. Nask. 5 jul. 1859 en Clenleu (apud Boulogne-sur-Mer). Advokat­estro en B. Tre agema, prezidis societon por infanoj laŭleĝe punindaj; okupiĝas pri sportoj, ktp. Li studis kaj povis paroli la «Neo-Latin» de Courtonne. Li estis varbita al E de Beaufront. La unua kongreso en Boulogne dum 1905 restos lia gloro. Li iniciatis preparis kaj sukcesigis ĝin. La 7 aŭg. okazis en Calais kunveno de 120 E-istoj. Kelkaj proponis, ke tian feston oni rekomendu en la venontaj jaroj. Tiam M. ekkriis: «Nu, mi invitas vin la venontan jaron en Boulogne por vera, grava E-ista Kongreso». Tiu historia frazo estas la fonto de niaj UK-j. Dum la unua UK li gastigis Z. lia praktika senco kuraĝigis la Majstron kaj efike helpis al la granda sukceso kaj al la decidoj alprenitaj. M. viciĝas inter la plej varmaj kaj agemaj propagandistoj de tiu epoko. Li faris sennombrajn paroladojn en Francujo kaj ankaŭ en Belgujo, Nederlando, Britujo: Li prezidas la Societon Int. de Juristoj E-istaj. Li opiniis, ke en kelkaj medioj (ekz. kuracistoj) oni ne povas sukcesigi alian lingvon ol la latinan, kaj li proponis utiligi latinon simpligitan «Romanal». Tiu provo ne havis sukceson. Krom multaj artikoloj en francaj ĵur­naloj li verkis: Kun Boulet:, Nouvelle methode pour apprendre seul l’ E’, 1905. „Libera Evolucio aŭ Akademio“, 1908. „Catechisme de l’ E“. — L. BASTIEN.

Micuiŝi Icumu, japano. Oficisto de fervoja ministerio: Nask 3 jun.1896 en Sizuoka-ken. Direktoro-kasisto de JEI sindoneme kaj sukcese administras ekonomian flankon de JEI preskaŭ de la fondo.

Midthus Haldor, norvego, instruisto, en Lysekloster ĉe Bergen. Mortis 31 marto 1909. Studis Volapükon antaŭ 1900; en tiu jaro konatiĝis kun E, rapide ellernis ĝin kaj poste fervore propagandis precipe inter geinstruistoj. L.K. de 1905. Preparis

lernolibron — ne eldonitan — kaj kunverkis la lernolibron de la dana pioniro F. Skeel Giorling.

Mi en li. Romano de L. Vladyka, el la ĉeĥa trad. Moraviaj E-Pioniroj. 1933, 193 p. «Mistere malkvietiga romano… la eventoj arte kaj komplike interplektiĝas… la stilo streĉe konciza… ofta senpera dialoga formo… lerte tradukita.» (G.S. „E“, 1934, p: 5.) «Verko apenaŭ komprenebla kaj certe ne tradukinda.» (The B.E. 1933. 163.p.)

Migliorini (mijorini) Bruno, italo; d-ro, lektoro, poste priv. docento kaj komisiita prof. pri itala lingvo en Roma Univ. Ĉefredaktoro de granda Itala Enciklopedio. Nask. 19 nov. 1896 en Rovigo. E-isto de 1912. Fondis grupon en Rovigo (1912, kunfondis en Venezia (1914) kaj en Roma (1921). Verkis gramatikon por italoj (2 eld.), int. E-an Legolibron (kunlabore kun sia frato Elio M.); verkis artikolojn pri lingvaj temoj en diversaj gazetoj (pri ĝenerala lingvistiko, pri E-vortoj, kontraŭ aliaj projektoj de int. lingvo). Prelegis en Someraj Universitatoj de Oxford (1930) kaj Paris (1932).

Migliorini Elio, italo, d-ro, helpanto ĉe Geografia Instituto de Roma Univ. Nask. 9 marto 1902 en Rovigo. Kunlaboris en italaj E-gazetoj. Del. de UEA en Roma de 1922.

Migranta Plumo. Verkis Baghy, 1929, 158 g. ,»Poemoj kun prozoj, originalaĵoj kun tradukaĵoj alternas multkolore. La majstra formosento de Baghy ĉiam nove surprizas. Ĉiu poemo estas kvazaŭ muzikaĵo. La kutima interesa rakontmaniero, la bela, eleganta stilo kaj esprimriĉeco ne mankas ankaŭ ĉe ĉi tiuj rakontoj.» (Rozsi Gondor, Hungara Heroldo, 1930, n-ro l.)

Migrukunmi. Katolika preĝlibro por viroj kaj junuloj. De J. Sauren, 1913, 336 p.

Miĥalik Jozsef, hungaro, prof. de instruistina seminario. Nask. 27 aŭg. 1883 en Kassa. (nun Koŝice, en ĈSR). Longajn jarojn militkaptito en Siberio, kie li konatiĝis kun la lingvo. Propagandas E-n ĉe oficialaj personoj kaj en pedagogiaj rondoj. De 1928 li gvidis la aferojn de HES kaj en 1931–32 estis ĝia prez. En 1932 fondis la H. E — Pedagogian Asocion La ĉefa organizinto kaj prez. de UK en Buda­pest. En la UK en Oxford kaj Kraków reprezentis la ministron de la instruado. En 1930 aperis lia hungarlingva broŝuro. Red. de „H. Heroldo“ en 1931–32.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги