Miĥalski Eŭgeno, (ps:-j Torentano, Revulo, Profetivski), ruso, instruisto–bibliotekisto. Nask. 21 jan. 1897 en Letiĉev, Ukrainio. E-isto de 1911. Nun organiza sekr. de la IAREV. En 1917 li fondis lit. E-revuon „Libera Torento“ en Saratov, kie aperis liaj unuaj poemoj originalaj kaj tradukaĵoj. Kunlaboris al „SAT-organoj“, „Bulteno de SEU“, „Internaciisto“ kaj al „La Nova Etapo“. Aperis de li poemaroj „La Unua Ondo“, 1918, „Du Poemoj“, 1922, „Prologo“, 1929, „Fajro kuracas“, 1932. Flirtvoĉa poeto. Maj­stro de la liberaj formoj. Liajn poemojn karakterizas la rapsodieca rit­mokonstruo. La ĉeftemo en liaj unuaj tri libretoj estas la nudigita amo. En „Prologo“ jam troviĝas socialistaj pensoj, sed en „Fajro kuracas“ li tute forĵetis sian ĝistiaman ĉeftemon kaj grandspire kantas pri mondpolitikaj aktualaĵoj laŭ ekstreme maldekstra revolucia koncepto piedpremante la demokration. Cetere liaj poemoj estas belaj, variaj kaj surportas la aromon de ia stranga poezia ĉarmo. EMBA.

Mijake Hisano, japanino. Nask. 1905 en Okayama. Laboristino, iam ĉe la presejo de la eldonaĵoj de JEI. Kuraĝa agitparoladantino en E.­(Kaw.)

Mijake Ŝihej, japano. De marto 1932 ekskluzive oficas kiel sekr. de JEI. Nask. 16 okt. 1901 en Simaneken. Iniciatis J. E-Literaturan Societon en 1932, kiu celas plibonigon destilo de J. verkistoj kaj elekton de J. tradukmdaj verkoj. Trad.: „Epizodo en Ŝuzenji“, historia dramo de nuntempa verkisto. Red. «E-Lernanto». 1933.

Mikkelsen Asta, danino, instr. en Kopenhago. Nask. 23 marto 1869 en Logtved. Prez. de E-Unuiĝo de Danaj Instruistoj, fondita 20 nov. 1911.

Miĥolalski Stefan, poto, d-ro, kuracisto kaj ĵurnalisto. Nask. 1861 en Kraków, mortis 27 nov. 1929 en Lwow. Red. dum multaj jaroj la potan revuon «Voĉo de Kuracistoj», verkis multajn profesiajn scienc-verkojn. Kiel E-isto li famiĝis, ke li, la unua, eldonis profesian E-an revuon, «Voĉo de Kuracistoj», 1908–11. Estis kunprez. de la UK en Kraków, 1912.

Milano kaj lagoj de Lombardio, eld. Touring Club Italiano, 1931, 112 p. kun 9 kartoj kaj 6 planoj. Grava eldonaĵo, kiu informas la turiston laŭ la modelo de „Baedecker“.

Mildwurf Adolf, pollandano, d-ro de politikaj sciencoj, ĵurnalisto. Nask. 1900 en Przemysl. E-isto de 1916. Aranĝis studentan fakkunvenon dum la UK 1924 en Wien. Multaj paroladoj en W. Kiel Ĉe-metoda instruisto gvidis en 1933 multajn kursojn en Danujo; fondis tie tri grupojn. Kunlaboranto de HDE.

Miletz (milec) József, hungaro poŝt­ŝparkasa oficisto. Nask. 18 dec. 1865 en Örkeny, mortis 20 aŭg.1915 en Kis­pest. Finstudis kvin jarojn de la med. fakultato. Pioniro, la unua aktiva E–isto en Budapest Fond. kaj prez. de la unua EG en la ĉefurbo, 1901. En 1903 verkis kun Lengyel kaj Schwörer gramatikon, en 1904 red. la gazeteton «E» kaj en 1905 „Hungara E“. Prop laboro ankaŭ en Kispest.

Milita periodo. «3700 E-istoj enskribiĝis por la Deka UK en Parizo en 1914, inter ili 2500 eksterlandanoj. Giganta palaco Gaumont estis luita kaj ornamita per verdaj flagoj. La salutparolo de s-ro Painleve estis preta. La organizo estis modele preparita.

Karavanoj de Rusoj, Germanoj, Angloj jam forvojaĝis, kiam eksplodis la eŭropa milito. Alveninte Parizon la 1-an de aŭg., la fremdaj E-istoj vidis ekscititajn popolamasojn, ĝeneralan mobilizon, ŝirajn adiaŭojn de patrinoj kaj edzinoj al forirantaj viroj. La karavanoj reprenis mem la vagonarojn en granda urĝo. Sed ne ĉiuj povis. Kelkaj malfeliĉaj fremduloj estis internitaj en civilkaptitejoj. La ceteraj haltiĝis survoje aŭ revenis hejmen, multaj por forveturi sia­vice al la batalkampoj.

D-ro Z, haltigita en Köln, rapidis al rusa landlimo, trovis ĝin fermita, reveturis Berlinon kaj devis entrepreni la longan vojaĝon tra Svedujo–Finnlando-Peterburgo por reatingi la hejmon en Varsovio. Sovaĝa kanonado kaj malamaj kantoj eksonis anstataŭ la espera himno. Diplomatataj intrigoj, kaj imperialistaj ambicioj ĵetis tutan Eŭropon en ĥaosan buĉadon. Malhela ondego dronigis la noblan revon de la E-istoj sub frakasa ŝaŭmo.

Dum monatoj oni sciis nenion unu pri aliaj. Tamen la flameto ne estingiĝis. En savita teranguleto, meze de l’ ventego, la UEA-oficejo restis malfermita en neŭtrala Svislando. Post ses monatoj da silento la gazeto „E“ reaperis en jan. 1915. Hodler donis novaĵojn. Li estis organizinta servon por transsendo de familiaj korespondaĵoj inter malamikaj landoj. Kompreneble politika aŭ militista aludo estis severe malpermesita. Leteroj devis alveni malfermite al UEA en Genève, kiu transsendis ilin al la dezirata lando kun eventuala traduko en ties lingvon laŭ neceso. Franca patrino skribis al filo en Germanujo. Aŭstria knabino al fianĉo en Anglujo. Kortuŝaj korespondaĵoj, homaj amoj, doloroj, mizeroj, esperoj trap­asis la UEA-oficejon, kie multaj lokaj gesamideanoj helpis. Du aŭ tricent leteroj alvenis kaj resendiĝis ĉiutage. Tiamaniere ioman helpon en homaj suferoj povis alporti E kaj ĝia organizo. La faritaj servoj atingis 200.000.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги