Merchant (meręnt) John, anglo, komerca direktoro. Nask. 12 jul. 1872 en Sheffield. Konsilantarano de YM­CA. Prez. de Reformklubo de S. Kasisto de la fama S. Wednesday Kriketa Klubo. Prez. de SEA dum 14 jaroj. Prez. de EF de Yorkshire, 1921. Prez. de BEA, 1922–31; nun hon. prez. Prez. de ICK de 1928 ĝis 1933. Verkis: „Tri Angloj Alilande“, 1912; „Jozefo Rhodes kaj la fruaj tagoj de E en Anglujo“, 1923; „Kompatinda Klem“, 1931. Entute: grava kaj persista laborado por E.

Merckens Marcel, franco. Nask. 1873, mortis 1911. Estis sekr. de la „Lingvo Int.“, kunverkis F-E vortaron, trad. „La Vendetta“ de Balzac. (UEA, 1927).

Merkado la azenpelisto. Romano de Naum Jeruŝalmi, el la moderna hebrea trad. Levi Wiener (Leono Vienano). 1933, 140 p. Scenejo en Palestino, tempo: la mondmilito, rakonto: interesa, lingvo: facila. «Historio, kie la kredoj, la familiaj praa tradicioj, eĉ la superstiĉo ludas gravan rolon dum ankaŭ intervenas epizodoj de la granda milito en Palestino. Tre agrabla legaĵo.» (G.S. E, 1933 p : 168).

Merrick (merik) William Percy, anglo. Nask. 2 nov. 1868 en Shepperton. Kolektis tradiciaĵojn. E-istiĝis en 1903. Propagandas inter blinduloj. Kas. de la gazeto E-a Ligilo.

Mesny (meni) René, franco, eks­oficiro marista, prof. ĉe la Supera Elektra Lernejo en Paris. Nask. 19 jul. 1874 en Brest. Laboras super teorio kaj aplikadoj de radio; altvalora scienculo, faris i.a. gravajn laborojn pri uzo de radio por determini la pozicion de ŝipo sur maro per mallongaj ondoj. E-iĝis 1902. Provis fondi E-istan Maristan Ligon, 1907- Komitatano de la Pariza Grupo. Prez. ­la «Radio-Club E-iste de Fr». Kunlaboris en „Int. Scienca Revuo“. Redaktas la E-ajn resumojn en la «Bulletin de la Société Française des Electriciens.»

Mestan (meŝtan) Franz de Paula, aŭstriano, pastro, dum 18 jaroj provincialo de l’ ordeno de piaristoj por Aŭstrujo, konsistoria konsilisto en Krems. Nask. 1 apr. 1865 en Hlinsko (nun ĈSR). Multe laboris en la E–movado. Estis prez. de IKUE kaj Kat. Unuiĝo E, Wien, vicprez. de AED, komisaro de ŝtata Ekzamen-komisiono de E, Wien. Li verkis „Tabeloj por intua instruado de E“, aprobitaj de l’ ministerio por instruaferoj, krome „E. preĝareto“, multe uzata.

Metropoliteno. Romano, originale de V. Varankin. 1933, 200 p. «Temas pri juna soveta inĝeniero, kiu vojaĝas al Berlino por studi la met­odojn de konstruo de metropoliteno (subtera elektra fervojo)… La moderna vivo en Sovetio speguliĝas flanke de la antaŭ-Hitlera Germanujo.» (F.E.W., «The British E-ist,» nov. 1934.)

Meyer (mejer) Samuel, franco, interpretisto kaj ŝipa makleristo. Nask. 8 febr. 1864 en La Rochelle, mortis 16 majo 1921 en L.R. E-iĝis en 1899, kaj tuj gvidis kurson en L.R. kaj faris paroladojn. Dum multaj jaroj kunlaboris en „L“ Esperantiste’, batalis flanke de Beaufront, kaj poste penadis por deteni lin de la ida skismo. Komitatano de SFPE, prez. de la Sudokcidenta Federacio. Li scipovis dekduon da lingvoj; lia stilo estis tre pura. Krom multaj artikoloj kaj prop. broŝuro li postlasis multajn valorajn tradukojn: X. de Maistre; „Vojaĝo interne de mia ĉambro“, 1904; Molière: „L“ Avarulo‘, 1904. Beaumarchais: „La Barbiro de Sevilla“, 1909. De Hervilly: „La Supujo“, komedieto, 1909. Mérimée: „Karmen“, 1911. C. Wagner: „Estu Homo“, 1912. De Vigny: „La Intervidiĝo kaj Nekonita Dialogo“, 1914. L.K. de 1905. — L. BASTIEN.

Mezei Károly, hungaro, d-ro, kuracisto. Nask. 16 febr. 1890 en Budapest. Verkis 4 librojn kaj proks. 200 artikolojn pri kozmetiko. Eltrovinto de la «Chromolux-terapio». E-isto de 1905, fervora propagandisto antaŭ la milito. En 1919 verkis lernolibron, poste fondis kaj en 1923–25 redaktis „Int. Med. Revuon“.

Mezopotamio, v. Irak.

Mia penso. Poemo de Z, verkita antaŭ 1887. «Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado… Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore.» (Privat, Vivo de Z, p: 32)

Mia poezio. Originale de San Millan Alonso. 1932, 62 p. «Laboro zorga, honesta, obeanta regulojn de versfarado, … iom didaktika kaj ne tre altfluga.» (G.S., „E“, 1932, p: 105.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги