La propagandon por E
Inter la
En la komenco de 1913 la nombro da organizitaj E-istoj estis jena (laŭ „La Holanda Pioniro“, febr. 1913), „LEEN“: 14 grupoj, 459 membroj, „N. K“ 15 grupoj, 921 membroj „Fed“ 8 grupoj, 209 membroj, Zelanda (provinca). Prop. Komitato 6 grupoj, 152 membroj, izolitaj grupoj 13, 294 membroj; do entute 2035. Komparante ĉi tiun staton kun tiu de sept. 1911 oni konstatas kreskon de ĉ. 500 membroj en 1¼ jaroj.
El la periodo antaŭmilita estas ankoraŭ menciinde, ke „LEEN“ starigis E-ekzamenojn (1908) kaj Gazetarklubon por propagandi kaj defendi E en la gazetaro, ke ĝi organizis en 1913 tritagan Nederlandan E-Kongreson, ke la katolikaj E-istoj en Nederlando ludis gravan rolon en la int. katolika movado kaj eĉ gvidis la int. organizon kaj ĝian organon, ke en 1908 E estis enkondukata kiel instrua fako en la edukejo „St. Louis“ en Roermond, ke el la laboristaj gvidantoj nederlandaj preskaŭ nur la anarkistaj iom favoris E, ke la int. laborista E-organo „Internacia Socia Revuo“ dum kelka tempo (1910–14) aperis en Nederlando kaj ke en 1912–13 okazis komunumaj Ekursoj en Hago.
La mobilizo en 1914 kaj ĝiaj sekvoj haltigis la regulan evoluon. La „Fed“ ĉesis funkcii kaj ĝia organo ne plu eliris „LEEN“ kaj „N.K.“ pro perdo de membroj malplifortiĝis. En pluraj lokoj la movado vegetis aŭ tute stagnis. Sed estis ankaŭ lokoj, kie la E-vivo daŭris. Stariĝis eĉ novaj grupoj, i.a. en la tendaroj de belgaj internigitoj, kie Fr. de Backer, H. Bonabo, H. Demeersseman k.a. multe propagandis. Aperis propaganda kaj informa gazeto „Semereto“, eldonita de Fratoj Bek en Veghel kaj redaktita de P.A. Schendeler, kiu dum la tuta jaro 1916 regule ĉiusemajne eliris. Diversaj
En la fino de 1918 montriĝis signoj de revigliĝo, kiu esprimiĝis i.a. per apero de semajna prop. gazeto «Nederland-Esperanto», eldonata de J.L. Bruijn, per restariĝo de la «Fed.» kaj per ioma kresko de la E-istaro. Grava okazantaĵo estis la 12-a UK en Hago 1920. Ĝi donis fortan stimulon al la movado. En 1920–23 «LEEN» kaj la «Fed.» eldonis la gazeton «Nederland-Esperanto» kiel komunan organon, de 1922 sub la titolo «Holanda E-isto». Poste la gazeto iĝis privata posedaĵo de A. Kloek kaj C.G. Sterkenburg, la tiamaj red. kaj adm., kiuj daŭrigis la eldonon kiel «studa gazeto por komencantoj kaj progresintoj».