Esplorante ĉi tiujn du principojn oni vidas, ke la Principo de Neceso evidente postulas la fikson de la gramatikaj radikkarakteroj (v. Vortfarado). Nome, por scii, ke nobelo, najbaro jam klare elvokas la ideon de persono, dum nobl kaj proksim bezonas por tio la sufikson ul (noblulo, proksimulo), oni devas scii ankaŭ, ke nobel, najbar estas substantivaj, nobl, proksim estas adjektivaj radikoj. Same, ke por signi ilon broso sufiĉas, dum oni devas diri kombilo, tio sekvas el la subst. karaktero de bros, kaj el la verba karaktero de komb. La principo de neceso do sen la karakterfikso de l’ radikoj pendas en la aero.
La dua principo, kiun, kontraŭ alia teksto de Saussure, oni akceptis laŭ la propono de Ĉefeĉ, ne estas feliĉe konceptita, ĉar ĝi enkondukas la ideon de kunteksto, kiam temas pri konstruo de aparta vorto. La kunteksto povas havi rolon en stilo poezia, sed en proza, precipe en scienca verko ĝia troa utiligo povas naski konfuzojn, do estas tute ne rekomendinda.
La originala teksto de Saussure tekstas:
«b) Principo de sufiĉo: oni ne devas senutile ripeti dufoje la saman ideon en la sama vorto kaj oni ne devas enkonduki en la vorton fremdajn ideojn ne entenatajn en la ideo esprimita.»
En unu frazo oni povus resumi la P-on jene:
«Oni enkonduku en vorton ĉiujn elementojn, kiuj necesas, sed ne pli ol kiom sufiĉas por la klara kaj plena elvoko de la ideo esprimita.» — KALOCSAY
Nederlanda Esperantisto. Of. org. de NSE «La Estonto estas Nia». Fondita en 1931. Aperas en ned. lingvo kaj en E. Formato 24.5×15.5. Red. P.W. Baas kaj H. de Wolf.
Nedertanda Katoliko. Gazeto en ned. lingvo kaj en E. Fondita en 1910. Formato 21×14. Redaktis Smulders, Damen, Heilker; nun Brouwer.
Nederlando. Ĉar Nederlando por siaj komerco kaj trafiko havas multnombrajn interrilatojn kun la cetera mondo kaj ĉar ĝia lingvo estas nur malmulte konata, la nederlandanoj estas devigitaj multe okupi sin pri la lernado de fremdaj lingvoj. La angla, franca kaj germana lingvoj estas instruataj tre multe kaj granda parto el la iom kleraj homoj scias pli malpli almenaŭ unu el tiuj lingvoj. Ŝajnas, ke ĉi tiu situacio malfavore influis la disvolviĝon de la E-movado kaj iom malhelpis ĝian disvastiĝon. Alie ne estas klarigeble, pro kio, malgraŭ la multa propagando, E en la unuaj 25 jaroj ne pli rapide progresis.
La komenco de la E-movado datumas de 1901, kiam D. Uitterdijk komencis sian pioniran laboron per publikigo de la unua detala lernolibro, verkita laŭ «Manuel Complet» de Beaufront. En 1902 li ekeldonis «La Holanda Pioniro, regula monatgazeto kaj tempa ligilo inter la E-istoj en la holande parolantaj landoj.» Sur ĝia titolpaĝo estis presata «Oficiala organo de klubo la estonteco estas nia.» Ĉi tiu klubo tamen nur ekzistis sur papero! La enhavo de la gazeto konsistis el dulingvaj informoj pri la movado, tradukaĵoj kaj ekzercoj. La kunlaborantoj estis tre malmultaj; la redaktor-eldonanto mem devis plenigi preskaŭ la tutan gazeton. Ĉar la abonantaro ne atingis eĉ la nombron 100, «La Holanda Pioniro» baldaŭ ne, plu aperis regule kaj post tri jaroj eliris la lasta (16-a) numero. Sed la holanda pioniro mem ne ĉesis labori! Dank’ al lia persista laboro kaj la helpo de C.J. Baart de la Faille, H. Blok, H.J. Bulthuis, R.H. Homulle; D.F. Romein (aŭtoro de la unua propaganda broŝuro), Bruno P. Tideman, W.J. Steinbuch, A.M. Valeton k.a. la nombro da E-istoj iom post iom kreskis. La 16an de Nov. 1903 stariĝis en Utrecht la unua E-grupo, kies fondintoj estis: Baart de la Faille, J. van Beusekom, J. van Enschut, G. van Romburgh, Romein kaj C.H. de Vos. Sekvis Amsterdam (1905; iniciatinto: R.H. Homulle, aktivaj agantoj: H. Blok, J. de Haan, H.J. Weg), Rotterdam (1906, M.J. Wessel) kaj Hago (1906, Bulthuis). La amsterdama grupo aperigis gazeton «Amsterdama Pioniro.» Jam la 27an de Aŭg. 1905 stariĝis la Holanda Societo E-ista «La Estonto Estas Nia» (Poste oni anstataŭis «Holanda» per «Nederlanda»; mallongige oni nomas ĝin «LEEN»). Ĝiaj unuaj estraranoj estis: Baart de la Faille, H. Blok, Romein, Uitterdijk kaj Valeton. En 1909 ĝi transprenis «Amsterdaman Pioniron" kaj daŭrigis ĝin kiel «La Holanda pioniro.»