Militistoj. En 1906 K. Ossaka, tiam armea kadeto, propagandis. E-n en milithaveno Yokosuka. En 1912 G. Makise, prof. de Armea Akademio, partoprenis en 8-a UK en Kraków. En 1923 Matuba-K. donis kurson en Mararmea Subinĝeniera Lernejo en Yokosuka, kaj estis kelkaj kursoj de aliaj en sekvintaj jaroj. Lastatempe E-movado estas malvigla inter J mititistoj. De kiam J-ujo eliris el Ligo de Nacioj, la vorto «internacia» ne sonas agrable precipe inter ili. Oni havas neniun E-societon inter militistoj. E-istoj: Suekiĉi Hagino, leŭtenanto-generalo; Tami Kimata, generalmajoro; Sôiĉi Uĉida, general­majoro; Makoto Aŭaja, komandoro; Masami Katoh (v.), majoro-aviadisto; Joŝifuĝi Oba (v.), leŭtenanto-kornandoro, Arata Kuuajamat, leŭtenanto, ŝipestro; Joŝimasa Ikeda, mil. kuracisto. — (MUNETIKA-Smtyô.)

Blinduloj. E estis instruata kiel oficiala kurso en Urba Blindula Lernejo de Oosaka de 1925 ĝis 19 kaj poste kiel laŭvola kurso. En aŭg 1927 speciala kongreso de B-uloj E-istoj havis lokon en Oosaka, kaj, laŭ ĝia decido, en apr. 1928 Takeo Iwahas­hi, Sindô-Takesi, Hata-Mituto, Torii–Atuzirô, Nakamura-Kyôtarô, ĉefred, de brajla ĵurnalo «Tenzi Mainiti», k.a. fondis J-an Asocion de Blindaj E-istoj (JABE), kies sekretariejo sidas en la dirita lernejo. Membroj: ĉ. 60. Aparte de JABE, kies movad­centron formas ĉefe kristanoj, en 1927 Ueda-Zyunzô fondis en Kyŭsyŭ Societon de Budaisma Blindula E-isto. Jam en 1973 blinduloj havis fakkunsidon en 11ª J E-Kongreso en Okayama. La blinduloj-instruistoj favoras E-n preskaŭ senescepte. Eldonaĵoj en brajla alfabeto: 4 lernolibroj de E kaj po 1 E-J kaj J-E Vortaro. Aŭtoroj: Torii, Nakaniŝi: Kisimoto-Zyŭtarô. Krom la menciitoj eminenta B-E-isto: Kumagai-Tetutarô, pastro. — (Kuw.)

Sciencaj tezoj. En J-ujo kompare multaj sciencistoj aperigas siajn studojn en E. En medicina rondo tion iniciatis en 1922 Murata per «La plej simpla metodo por serodiagnozo de sifiliso» kaj sekvis la modelon Kasai, Nishi, Ogata, Yagi, Huzinami, kaj multaj aliaj. En kemia rondo en 1926 Maeda per «La konsisto de magnezi­oksiklorida cemento» kaj sekvis lin Sakurada, Tutiya, Yamane, Syôzi, Yamamoto k.a. En meteorologia rondo de 1926 Oishi eldonadas la ampleksajn raportojn en E. Ankaŭ pri aliaj sciencobranĉoj aperis pluraj raportoj en E, ekz. pri Marstelo de Ohshima en 1929, pri Diferencialaj ekvacioj de Fukuhara en 1930, pri zoologio Kawamoto, pri botaniko Fukui, k.m.a. La junia n-ro de LRO, 1930, estis dediĉita kiel scienca n-ro kaj enhavas liston de ĝis nun eldonitaj sciencaj dokumentoj kaj de manuskriptoj ankoraŭ ne eldonitaj. (Kuw.)

Eduko. En febr. 1922 en la Domo de Deputitoj estis akceptita pet­skribo pri enkonduko de E en lernejon, prezentita laŭ instigo de Kunio Janagida. Samspecaj petskriboj en sekvantaj jaroj. En 1927 petskribo, ke registaro senprokraste komencu esploron por enkonduko de E en lernejon. Ĉiuj akceptitaj, sed sen efektiva rezultato. En 1931 Takeuĉi proponis al 19ª J E-Kongreso kompili lernolibron de E por elementa lernejo kaj en 1932 je ĝia komisio li ellaboris legolibron. E estas instruata oficiale en 5 lernejoj kiel deviga kurso. J-a traduko de raporto pri E de la sekretariejo de Ligo de Nacioj, 1923 bone propagandis 1923 Int. Eduka Asocio (J-a) eldonis libron «Teorio kaj praktiko de int. eduko», sur kiu el 26 eminentaj pedagogoj 3 akcentis bezonon de E kiel fundamento de int. eduko. 1923 Joŝikacu Sibata verkis «Eduko kaj E» (160 p.). En 1932 en gazeto «Pedagogio» oni diskutis pri «enkonduko de E en virinan liceon anstataŭ angla lingvo» propono de Marujama. Du subtenis, tri kontraŭis kaj kvar sin detenis. En 1933 Imperia Asocio por Infaneduko eldonis gazeton «Infanaro» kun 10-paĝa E-kroniko sed por nur duonjaro. — (S. Kubo.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги