Religio. Ĝenerala aspekto. En ŝtataj lernejoj prediko de religio estas malpermesata. Tion necesigas la ŝtata politiko, ke super imperiestra familio estu nenio sankta. Plejparto de la nunaj J junuloj ne havas religian kredon. Budaismo, ludinta gravan rolon en malnova tempo, havas grandan kredantaron precipe inter maljunuloj. Kristanismo, importinta okcidentan civilizon, ne estas potenca. Ŝintoismo estas dividata en du formojn: ŝtata rito kaj popularaj sektoj. Al la lasta apartenas Tenrikyô, Oomoto, Ittôen, Hitonomiti estas tri el la novaj religioj aŭ religiaj movadoj. En lasta tempo kelkaj budaistoj (v. Sibajama) utiligas E-n, sed malmultaj kristanoj (v. Kajaba) atentas pri E. Oficialan alprenon faris nur Oomoto. (v.) Iam oni provis enkonduki E-n en Tenrikyô, sed sen aktiva rezultato. En Ittôen spirito de E estas tre respektata kaj en la komenco de la organa gazeto oni vidas E-tradukon de ĝia devizo. — (Kaw.) - Bahaismo. F-ino Alexander propagandis ĝin en Tôkyô kaj ĉirkaŭ ŝi kolektiĝis kelkaj E-istoj. Ĝi eldonis «Kaŝitajn Vortojn de Bahau’la» (v. Alexander, Aibara). — (Kaw) - Budaismo. Instigite de la fondo de Budhana Ligo E-ista (en Anglujo), J Budhana Ligo E-ista estis fondita 12 jun. 1931 de F. Dazai, S. Inada, J. Mononobe, K. Ŝibajama. Unua ĝenerala kunsido en Kioto, 15 okt., kun pli ol 40 partoprenantoj, el kiuj nur malpli ol 8 komprenis E-n. La energia agitado de la Ligo per la bela gazeto multe propagandis E-n al B-ano En 1933 Junula Ligo de Proletaj B-istoj (en Tokio) starigis E–fakon kaj en maj. 1934 presis en E. en sia literatura gazeto «AKA» unuan salutleteron al «Buddhist Lodge» 2-a Tutpacifika Konferenco de Budaismaj junularaj Ligoj kun E kiel unu el uzlingvoj, 18–21 jul 1934. Bibliografio de B-ismo en LRO jul. 1934. — (Takeuĉi-T.). — Pri Oomoto v. apartan artikolon.

Kiboŝa. Morala societo fondita de Seikoo Gotoo en 1918. Predikante sentimentalan amismon, kolektis pli ol milionon da membroj, de kiu plejparto estis sinceraj sed naivaj knabinoj, junulinoj. En 1930 enkond­ukis E-n kaj eldonis E-gazetojn. Nur al E-afero helpis E-istoj Ishiguro, Kurachi, Simomura, Taŝiro k.a. En la nomo de «Nippon E-ista Unio» Gotoo ĉeestis al 22-a UK en Oxtord 1930; Takeuĉi sendis riproĉleteron al UK, malkovrante la pseŭdecon de la organizo. La ĝenerala afero de Kiboŝa marŝis kaj fariĝis granda potenco, ricevinte eĉ subvencion de la registaro, kaj ludis reakcian rolon kontraŭ socia progreso. Fine, en 1933 japana jura aŭtoritato arestis Gotoo kaj lia malhonesteco pri financoj de Kiboŝa, lia malmorala konduto malkovriĝis Kiboŝa baldaŭ disfalis, ĉar la membroj elreviĝis pro hipokriteco kaj ekspluatemo de la iam tiom adorita gvidanto. «E-Kiboŝa» ankaŭ ĉesis 1933 jul. — (Kaw.)

Muziko. Same kiel pri aliaj formoj de belarto ankaŭ pri muziko ni vidas japanan kaj eŭropan en J–ujo. Tamen ĝenerala kapablo por muziko estas malalta ĉe multaj J-oj. E-aj gazetoj, kiel ekz. La Revuo Orienta, E-Lernanto ofte aperigas kantojn lastatempe. Du famaj muzikistoj estas E-istoj Kôsaku Yamada kaj Takaŝi Iba. Yamada lernis E-n de sia bofrato Gauntlett jam tre frutempe. Iba parolis en E post septaga studo, inieralie, ĉar E havas bonajn sonojn por kantoteksto. (v. La Revuo Orienta, jan. 1929). — (KAWA­MURA-Sin’itirô).

Stenografio. Por J-a lingvo ekzistas tre multe da sistemoj, el kiuj nur la famaj sin kalkulas dek­kelkaj. En 1882 Tagusari-Kôki) (nomata ankaŭ Minamoto-Kôki) elpensis la unuan sisteman stenografion por J lingvo, dank’ al kiu de la unua parlamento (1890) oni havas fierindan aŭtentikan dokumentaron per stenografio. Li estis tre fervora E–isto. En 1899 G.E. Gauntlett, eldonanto de la unua koresponda E-kurso en J-ujo, enkondukis sistemon de Pitman al J-a lingvo Mori-Takumei, ĉefo de S. Instituto de Kyôto, eldonas de 1925 monatan gazeton kun E-titolo «Studo Stenografia», kaj propagandas E-n al S-istoj. Li ricevis en 1931 arĝentan medalon de Int. Asocio de E-istoj-S-istoj pro apliko de sia Nakane-sistemo al E. En 1931 Ooba–Itaru E-isto, fondis J. Asocion de Intersteno kaj eldonis libron, gazeton — (MATUDA-K.).

Radio. Neniu radio-stacio disaŭdigas la programon E-e. Nur okaze oni havas paroladojn pri aŭ per E (ĝis nun ĉ. 40 fojojn plejofte ĉe JOCK, Nagoya) kaj de tempo al tempo daŭran kurson de E (12 fojoj; plej sukcesa estis tiu de Ŝindo (v.) ĉe JOK, Oosaka. En nov. 1926 E. Takagiŝi, tiama ĉefdir. de Hiraiso laboratorio de Elektra Ekzamenfako de Ministrejo por Poŝtaj Aferoj, alparolis E-e al radio-amatoroj ĉefe en Usono per mallongonda radio-sendilo. E en gazetoj: «La Radio kaj Eksperimento», monata gazeto kun 50,000 abonantoj, enhavis E-kurson por 1929–31. «La Ohm», monata gazeto pri elektro kun pli ol 50,000 abonantoj, havas E-kolonon de 1931 ĝis nun. — KU­WAHARA-Th. kaj C. JUI.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги