Febr. 11-Marto 5 1925 Takao en Jurnalo Asahi aranĝigis la unuan E–an programon je la okazo de la Radio-Ekspozicio, Osaka. Ĝi konsistis el kantoj, ĥoroj kaj la speciala saluto per E al la radiostacio en Ŝanhajo. La 1-an pri-E-an paroladon en la oficiala disaŭdigo faris prof. Fuĵisaŭa, iie JOAK, Tokio, Aŭg. 30 1925. Z-an naskiĝtagon festis la unua JOBK, Osaka, Dec. 15 1925 per kantoj kaj pri-E-a parolado. La unuan E-kurson okazigis JQAK Dairen, Febr. 8 1926 sub la gvido de Obana. La sukceso de la kurso de JOCK, Nagoja, Sep. 20–24 1927 kaj la bonega parolado de prof. Niŝi okaze de la XIV-a Japana Kongreso Sep. 25 Tokio rezultigis malfermon de la grandskala kurso de JOAK, Tokio, Dec. 13–25, 1927, konsistanta el 12 lecionoj po 30 m. de 18.30 ĉiuvespere sub la gvido de Ooi kaj Ossaka; 15,000 lernolibretoj speciale redaktitaj por ĝi elvendiĝis. La paroladoj de ICK-delegito Scherer 1930 (Okt. 8 JOAK Tokio. Okt. 18 JOHK, Sendai. Okt 30 JOBK Osaka) forte influis la publikon. En 1931 de Jul. 20 ĝis Aŭg. 31, JOBK Osaka okazigis ĉiumatenan kurson kun 37 lecionoj po 30 m. escepte dimanĉon sub la gvido de Ŝindo; ĝin relajis JOFK en Hiroŝima kaj JOKK en Okajama kaj la tuta duono okcidenta de Japanujo ĝin aŭskultis; 20,000 lernolibretoj disvendiĝis. La 2-an kurson de JOBK, 29 lecionoj po 30 m. de la 6.30 ĉiumatene Aŭg. 16-Sep. 17.1932, relajis JOOK, Kioto; JOKK, Okajama, JOHK Sendai; JOUK, Akita; JOFK, Hiroŝima JOTK, Macue; JORK, Kooĉi; JOGK, Kumamoto; JOLK, Fukuoka; kaj JOSK, Kokura, tiel ke preskaŭ la tuta lando povis aŭskulti per kristala ricevilo. La unuan fojon en la Japana Radio-historio la JOBK-kursoj okazigis diktekzamenon por aŭskultantoj kun granda sukceso kaj bona rezultato, kio pruvas, ke E estas plej klare aŭdebla per radio. Prilingvaj k. c. demandoj dum kaj post la kurso atingis la sumon de 378 kartoj kaj leteroj dum tiuj de la kursoj de angla lingvo senĉese daŭrigata la tutan jaron, dum 7 jaroj atingis nur ne pli ol 800 (meznombre 114 jare). En Formoso la radio-afero estas sub la direktado de la eduka aŭtoritato. S­ano Sugimoto siatempe estris ĝin, kaj ankoraŭ nun lokaj E-istoj havas grandan influon. Sekve la stacio JFAK en Taihoku ĉiam havas ampleksan E-programon; precipe notindaj estas E-teatraĵoj ĝiaj de Dec. 15. 1930 kaj Dec. 15. 1931. Sume ĝis la fino de 1932 19 japanaj stacioj disaŭdigis: 14 per E, 33 pri E, kaj 11 kursojn. — (ŜINDO-Seitarô.)

Proleta movado. 1906 Hase­gaŭa-Futabatei, granda japana literaturisto, kiu verkis unuan japanan lernolibron de E «Mondlingvo», estis progreseme pensanta kaj socialistema. JEA, fondita en tiu ĉi jaro, havis kiel siajn membrojn Osugi-Ei, Sakai–Tosihiko k.a. famajn gvidantojn de tiama socialista movado japana. E–Lernejo de socialisto Osugi-Ei. E-istoj-socialistoj interligiĝis kun la «Int. Socia Revuo».

1921. La grupo «la Semanto», la unua proleta verkista rondo en Japanujo, havis kiel siajn membrojn Akita-Ujaku, Sasaki-Takamaru k.a. E–istojn. Fukuta-Kunitaro, anarĥiisto kaj malnova E-isto, eldonis en Osaka monatan gazeton «Verda Utopio».

1923. E-rubriko en la anarĥiista organo «Laborista Movado». Ankaŭ multiĝas anoj de SAT.

1929. Fakkunsido de SAT-anoj je la okazo de XII-a Japana E-Kongreso en Sendai.

1925. Fakkunsido de SAT-anoj je la okazo de XIII-a Kongceso en Kio-to. Fondiĝo de E-ista Junula Ligo sub influo de marksista movado inter la studentoj. La Ligo ekzistadis en la daŭro de ĉ. ½ jaro.

1926. Fondiĝo de Kaŝiŭagi-rondo en Tokio de l’ Tokiaj SAT-anoj.

1928. Fondiĝo de E-ista Kultura Asocio, kiu ĉefe studis teorion de E sur la starpunkto de historia materialismo. (Organo: Revuo Kultura.)

1929. Somera E-Kurso de l’ Instituto por Int. Kulturo (antaŭiranto de l’ Instituto por Scienco Proleta) havis grandan sukceson. Kursanoj fondas «Ruĝan Rondon», paralele al Kaŝiŭagi Rondo. Fakkunsido de SAT-anoj je la okazo de XVII-a. Kongreso en Tokio. En nov. fondiĝo de l’ Instituto por Scienco Proleta kun Stud­grupo por E.

1930. Eldonado de Resumfolio E-a de l’ organo «Scienco Proleta». En jul. kursanoj de E-kursoj de la Instituto por Scienco Proleta fondas Prolet–E-istan Asocion en Tokio. En aŭtuno komenciĝas eldonado de «Proleta Kurso de E» (6 vol) kompilita de Studgrupo de E de l’ Instituto por Scienco Proleta. Salte progresas proleta E-movado kaŭze de tiu ĉi eldonado.

1931. En jan. fondiĝo de l’ tut­japana organizo, japana Prolet-E-ista Unio (JPEU), kun ĉ. 150 membroj. Filioj en Osaka, Kioto, Kobe, Okajama ktp. Akita-Ujaku fariĝas prez.; Monata organo «Proleta E-isto». En aŭg. JPEU aliĝas al Int. Unuiga Komitato de Klasbatalaj LEA (IUK). En okt. la organo de JPEU ŝanĝas sian nomon «Kamarado».

1932. En febr. JPEU komencas eldoni monate «Informilo de JPEU». En marto II-a Kongreso de JPEU en Tokio. JPEU havas pli ol 10 filiojn kaj 300 membrojn. Legantoj de «Kamarado» kalkuliĝas ne malpli ol 2,000. — MARKS MUTO.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги