Gazetaro. Centra, ortodoksa gazeto: de 1906 Japana Esperantisto (JEA), de 1920 La Revuo Orienta (JEI). Privataj entreprenoj eldonis siajn organojn (ekz. La Esperantisto de JEA de Kaĵi, E en Nipponlando de Ishiguro. Fierindaj revuoj de privataj individuoj: Orienta Azio de Harada, Verda Utopio de Fukuta. Unua estis tre bele kolorigita propramane, la dua prezentis japanajn literaturon, moron, socian vivon ktp. al eksterjapanoj. — Laŭ Jarlibro de JEI 1934, 61 el la lokaj grupoj havas proprajn organojn hektografitajn krom kelkaj esceptoj. Preskaŭ ĉiuj celas tre detale konigi lokan agadon kaj samtempe krei oportunan okazon aperigi literaturajn verkojn de la membroj eĉ junaj. Nova Sento (de Kiuŝiu E-ista Ligo) estis tre bone aranĝita. La plej fama studenta gazeto estas «Libero.» Ekzistas gazetoj entenantaj nur verkojn de individuo, kiu eldonas. Proleta movado havis bonan «Kamaradon». — Grupo de speciala ideo: dum la gazeto de Kiboŝa kaj la societo mem neniiĝis, Oomoto ankoraŭ sane daŭrigas eldoni la gazeton Oomoto Internacia. Per «E-logio» Kawasaki kaj Okamoto publikigis siajn studojn E-logiajn. — Nunaj fakaj gazetoj estas Studo pri la Lingvo Internacia, Esperanta Literaturo, La Lumo Orienta, La Fervojisto. Du gazetoj por instrui lingvon al unua- kaj mez-gradaj E-istoj: E-Lernanto (JEI) kaj Verda Mondo (EPA.) -.(Kaw.)
Biblioteko. En 1919 Tokia Filio de JEA aĉetis multajn librojn de Chif kaj fondis Tokian Bibliotekon E-an. JEA, fondita en 1906 „konservis“, neniujn siajn librojn. Ossaka kaj Asai donacis siajn librojn. En sama jaro JEI fondiĝis kaj ĝi transiris al la oficejo de JEI. En 1921 en J Kongreso Chif konsentis, ke ĝi fariĝu propraĵo de JEI. Ĝi estas la plej granda biblioteko en J-ujo, sed al ĝi mankas multaj malnovaj dokumentoj eŭropaj. Speciala sistemo de libro-klasado de Ossaka. Ekz. Grosjean-Maupin, Dict. Complet Français-E: A-III-C-33. — ’, (Kaw.)
Bibliografio. En Stojan, BIL mankas multaj gravaj verkoj el J-ujo. Ne ekzistas plena bibliografio de la libroj eldonitaj en J-ujo. Oni devas legi la recenzojn en «Japana E-isto», LRO, k.a., aŭ rigardi bibliotekon de JEI.- (Kaw.)
Entreprenoj kaj Librejoj. 1) E-Propaganda Asocio, Kameoka. Por propagando de E organizata ĉefe de Oomotoanaj E-istoj. Fondita en 1923. Organo: Verda Mondo (unue Verda Gloro).- 2) Japana E-a Asocio (J-e: Nippon E-Sya), Tôkyô. Privata entrepreno de Tokuo, Osida, kiu komencis eldoni kaj importi E-ajn librojn en 1920, kiam neniu kuraĝis tion fari. Eldonis multajn utilajn lernolibrojn, ekz. Plena kurso de E de Chif. Tiam multe bonvenata, sed nun ne laboras aktive. — 3) Japana E-Asocio (J-e: Nippon E-Kai) Tokyô. Privata entrepreno de Hirokazu Kaĵi, fondita en 1927. Eldonas E-ajn librojn kaj gazetojn: La E-isto (dumonata). Alia nomo de eldona fako: E-Kenkyŭ-sya. - 4) Es-Nippon-Ŝa, Tôkyo. Post likvidiĝo de la kultura societo «Kiboŝa», fondiĝis en aŭg. 1933 sub zorgo de Kôzi Tasiro. Gazeto: E en Japanujo. Dissolviĝis 1934. — 5) Kanija Librejo, Kyôto. Privata librejo de Nakahara-Syŭzi, kiu eldonis kaj importis E-ajn librojn de 1920. Eldono de unua J-E vortaro.- 6) Frontoŝa, Tokyô. Privata entrepreno de Ooŝima-Joŝio. Eldonas de 1933 gazetojn «Studo pri la lingvo int.» (dumonata) kaj «E-a Literaturo» (dumonata). Abonantoj: SLI 100, El 150.- 7) Fako de Tokio-do, Tôkyô. Tokio-do, unu el la plej grandaj libro-vendejoj en Tôkyô, fondis E-fakon en 1930 kaj vendas E-librojn en- kaj ekster-landajn. 8) Maruzen. La plej granda librovendejo de eŭropaj kaj usonaj libroj, filioj diversloke. De antaŭ komenco de organizita movado importis E-librojn, kvankam ne konstante. Tio faris kontribuon al JE-movado, ĉar ĉiuj kuras al Maruzen, kiam ili serĉas ion novan. Krom la nun funkciantaj ekzistis diversaj entreprenoj, kiuj dissolviĝis. 9) Ekzistas multaj aliaj librejoj, kiuj eldonas plurajn E-ajn verkojn. Ekz. Sôbunkaku, Tettô Syoin, Hakubunkan, Daigaku Syoin, Talyôdô, Sôbundo, Okazaki Syoten, Nippon Syoten Kokubunsya: Naigaisya Miraisya, ktp. — La plej granda librovendejo kaj importisto de eŭropaj E-libroj estas kompreneble JEI. — (Kuw.)
Jarlibro de JEI. 1922, 1923, 1926 (detala historio de E-movado en J-ujo), 1929 (nur adresaro), 1932 (adresaro de lokaj grupoj, instrukcioj al grupoj), 1934 (kritiko pri organaj gazetoj de lokaj grupoj). — (Kuw.)
Statistiko de libroj eldonitaj en J-ujo. Kvankam ne kompleta por la jaroj 1906–1920 la sekvanta statistiko donus supervidon pri J E–movado: tre multe da libroj pri E kaj kompare malmulte da libroj en E, el kiuj lastaj sciencaj verkoj okupas konsiderindan procenton. Ĉirkaŭ 1906 eldoniĝis 3 vortaroj kaj 8 lernolibroj, dum 1907–1919 eldonaĵoj estus terure malmultaj: