1921192219231924192519261927192819291930193119321933Sumo
Vortaro13-222311217
Lernolibro21215915779761081108
Literaturo22351343-356744
Socio----112-25516
­E-movado123321411324229
Scienco--4253181122837
Sumo6192521231717251216192625251

— KUWAHARA-Th. kaj H. NIŜIDA

Lernolibroj kaj vortaroj. Unuaj pioniroj legis anglajn verkojn de O’Connor, eĉ nun lernolibroj en angla lingvo estas multe utiligataj de japanoj, ĉar preskaŭ ĉiuj inteligentuloj komprenas angle. Unua lernolibro en J-ujo de Hasegaŭa estis kompil-traduko el rusa. Poste Chif verkis faman «Plenan Kufson». Nun plej ŝatataj lernolibroj estas tiuj de Ossaka pro korekteco, detaleco kaj facileco. Diversaj verkoj de Ishiguro troviĝas sur la bretoj de ĉiuj librovendejoj. Unua sistema E-J vortaro de Kroita estis traduko el Motteau, E-A, poste kelkaj kompilis Plenan E-J Vortaron sur bazo de Boirac. Nun plej uzataj estas tiuj de Okamoto kaj Ishiguro. — English-EE-Eng. Dictio­nary. Presita de Muramoto. Unua E–libro en Japanujo. 1906. — Sekaigo. Verkis F. Haŝegaŭa. Unua lernolibro por japanoj. 1906. — Plena kurso de la lingvo E (E Zentei). Verkis T. Chif. Edukis multajn japanajn E-istojn. Unua eld. 1914 — E Kompleta kurso por japanoj. (Syôkei), Verkis Ossaka. Nun plej populara lernolibro. Unua eld. 1927. — Memlernanto de E (Mohan E-Dokusyu). Verkis Ossaka kaj Akita. Plej detala lernolibro por japanoj. 1923. — Fundamenta legolibro. Verkis T. Sasaki. Propra metodo por komencantoj, komentario en E. Unua eld. 1927, kvara 1933. 60 p. — Proleta kurso de E. Kompilis Stud­grupo de E en Instituto por Scienco Proleta, Tôkyô. Ĝis nun plej bonkvalita koresponda kurso por japanoj. 6. vol. 1930. — Plena E-J Vortaro. Verkis K. Nakamura, K. Kroita, T. Chif, per kunhelpo de K. Ossaka kaj R. Sugiyama. Bazita sur Vortaro de Boirac. Antaŭ ĝi kelkaj malgrandaj (inkluzive tiun de Kroita). Tre vaste uzata antaŭ apero de Vortaro de Okamoto. 1914, 423 p. — Plena J-E Vortaro. De Chif. Verko de veterano. 1717 p. — Moderna Vortaro E-J. De Ishiguro. Intencis kolekti kiel eble plej multe da novaj vortoj, 1933, 509 p. — J-E Vortareto. Kompilis Sanko E-a Grupo, Kyôto. Malgranda, sed tre praktika. 1922, 253 p. — Nova Vortaro E-J. De J. Okamoto. Praktika, nun plej multe uzata. Unua eld. 1926, 16-a eld. 1933, 301 p.- Nova Vortaro J-E. Tre zorge kaj konscience kompilita de J. Okamoto. Plej granda nacia E-Vortaro, la literoj de paĝoj estas miniaturigataj per foto­zinkotipografio, tre fiera presarto ja­pana. Aperos en 1934, 677 kaj 100 (?) p. — Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ J. Farmakopeo. E-Latina–Japana-Germana-Angla-Franca. Kompilita de Hermesa Rondeto. Sen kono de E neniel utiligebla, kio faras studon de E necesa por uzantoj ne-E–istaj. Pri metodo de terminaro iom modifis tiun de Nomenklaturo de Kemio de ISAE de ilia propra vidpunk­to. 1930, 208 p. — Granda Gramatiko de E. De Chif. Vol. 1 Prepozicio, Vol. 2 Adverbo. 94 p. 75 p. 1922. Nur du volumoj aperis. Unu el la tre ampleksaj, metodaj en la mondo. — Fonetika Studo de E. De Okamoto, en japana lingvo 61 p. 1925. Post kompara studo de la opinioj de antaŭuloj montris sian propran opinion. Detala. — Altgradaj lingvaj studoj: Granda Gramatiko de Chif. Komentario kaj analizo de Ossaka, Fonetika kaj leksikologia studo de Okamoto, Komentario kaj bibliografio de Kawasaki, Sociologia lingvoanalizo de S. Ito, ĉiuj en japana lingvo; statistika enketo de Z-a lingvo-uzo de T. Sasaki kaj J. Iuaŝita, k.a. — (Kaw.)

Kie estas Amo, tie estas Dio. Detala prilingva komentario al la teksto de Tolstoj-Ŝidlovskaja. Unika biblio­grafio de la libroj, kiu utilas por praktike studi E-n. Verkis Kawasaki, en japana lingvo, 1930. Dua pligrandigita eldono en 1934, 382 p. — (Kuw.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги