Chif Toshio, (Ĉihu, Toŝio). Nask. 22 jan. 1881 en Saga-ken. Lernis E-n en la E-Lernejo de Osugi en 1907 (?). Efektiva red. de Japana E-isto (1900–11). Kun Ossaka du kolonoj en J. E-movado. Komprenas E-ismon fidele laŭ la Bulonja Deklaracio kaj multe diskutis kontraŭ Ossaka pri organizaj problemoj. Verkis multajn utilajn gramatikajn librojn kaj vortarojn. Kompilis: «Japanaj Rakontoj» (unua verko de J E-isto eldonita en Eŭropo), 1910; «E-a Legolibro kaj Krestomatio», 1922. Verkis: «Plena E-J Vortaro» (kun atiaj), 1914; «Plena kurso de la lingvo E» (sistema lernolibro edukinta multajn kapablajn posteulojn), 1914 (en 1921 renovigita eldono); «Granda Gramatiko de Chif» (tre detala priskribo; 1-a volumo Prepozicio, 1922; 2-a vol. Adverbo, 1923.); «Plena J-E Vortaro» (multpaĝa) 1927. (Kuw.)
Cujuki Kijo. Nask. 19 marto 1907 en Kanagawa-ken. E-isto de 1926. Helpred. La Revuo Orienta. Trad. «En la nebulo» (radiodramo de Yamamoto), 1930. Verkis: «Ŝtala Biblio de Samurajismo», 1931.
Dick (dik) R. Hugo, sviso, firmano. Loĝas en la lando de 1917. Lernis E-n en Rusujo. Multe kontribuis al revigligo de J. E-movado, loĝante en Yokosuka. Instigis la fondon de J. Komitato por komuna komerca lingvo, 1919.
Eguĉi Ren, oficisto. Nask.1898 en Hukuoka. Metoda sekr. de E-Ligo de Kyusyu, la plej bone organizita regiona ligo kun propra organo kaj propra jarkongreso.
Fukuta Kunitaro (-roo), oficisto de asekura kompanio. Nask 6 sep. 1886 en Tottori-ken. E-isto de 1906. Kunfondis 1920 en Osaka nur E-an gazeton «Verda Utopio», kaj per tio multe disvastigis la sciojn pri Japanujo al tuta mondo. Iam komitatano de SAT. Posedas multajn malnovajn E librojn, gazetojn, dokumentojn.
Ga Morizo. Nask. 1885 (?). iama ĉefdel. de UEA. Fondinte 1920 Orientan Librejon E-an, importis E-librojn multege el Eŭropo, kiam preskaŭ neniu kuraĝis tion (En 1922 la laboron heredis Librejo Sihôdô). Ofte interpretis E-ajn paroladojn de d-ro Ramstedt, finna vicambasadoro en Tokyo.
Gauntlett George Edward Luckman, anglo, instr. de angla lingvo. Nask. 1868 en Swansea, Suda Kimrujo. De 1890 ĝis nun loĝas en Japanujo. En 1906 eldonis korespondan kurson de E. Tio estis la unua publika instruo de E en Japanujo.
Gotoo Seikoo, ĉefo de multamembra morala societo Kiboŝa (v.) nun disfalinta, estis antaŭe instruisto de knabina liceo. Nask. 19 aŭg. 1884 en Ooita-ken. 1930 fondis E-fakon en K. («E-Kiboŝa», marto 1930 — jul. 1933) kaj rekomendis lernadon de E al siaj grandnombraj adorantoj. Enkondukis E-n kiel devigan lecionon en Kinró Knabina Liceo kaj Nippon Presarta Lernejo, ambaŭ administritaj de K. Ĉeestis la UK en Oxford, 1930.
Hajaŝi Joŝimi, apotekestro. Nask. 15 jun. 1900 en Mie-ken. E-isto de 1924. Fidante nur al E-istoj li travojaĝis Eŭropon 1928 dum kvar monatoj kaj lia vojaĝlibro vekis grandan sensacion en la J E-istaro.
Hayasi (hajaŝi) Tadasu, grafo, ministro de eksteraj aferoj. Nask. 1850, mortis 10 jul. 1913 en Tokyo. Prez. de JEA ĝis la morto.
Harada Yubi (ps. Soken). Nask. 1850 (?), mortis 6 okt. 1916. Kiam li perdis sian solan amatan filon, li decidis daŭrigi lian vivlaboron, t. e. E-n, kaj ekstudis la lingvon estante pli ol 60-jaraĝa. Lia fervoro kondukis ĝis tio, ke li povis mem redakti hektografitan, belkolore ilustritan gazeton «Orienta Azio.»
Hasegaŭa Tacunosuke (ps. Futabatei), verkisto. Nask. 1864, mortis 10 majo 1909 sur ŝipo hejmen de Rusujo. E-isto fariĝis en Rusujo. Japanaj verkistoj eksciis ekziston de E pere de li. Verkis lernolibron kaj komentarion al la Ekzercaro, 1906.
Mikosaka Motusuke. De jun. 1909 ĝis 1910 eldonis en Tôkyô gazeton por eksterlandaj E-istoj «Samideano Ĉiumonata,» kvazaŭ konkure al «J. E-isto».
Hirano Nagakacu, (ps. Hirano Jugao), vicgrafo, oficisto ĉe Centra Radio-Stacio de Tôkyô. Nask. 1895 en T. Kunlab. al «Verda Utopio». E-poeto.
Inoue Ŝoogecu Tadaŝi, stenografiisto de Oomoto. Nask. 22 aŭg. 1909 en Simane-ken. E-isto de 1926. Red. de «Verda Mondo» 1927–34. Kursgvidoj diversloke tra tuta Japanujo. Rapida parolanto en E. Verkis «Praktika Konversacio E-a», 1933.
Iwahashi Takeo (iŭahaŝi), blindulo, kristano, prof. de Kansei Gakuin Univ., instr. de urba blindula lernejo de Osaka, en kiu li S. Ito k.a. gvidis oficialan kurson de E (1922–31). Nask. 16 marto 1898. E-isto de 1918. Ĉeestis 13-an UK. Prez. de J. Asocio de Blinduloj E-istoj. Verkoj en Brajla alfabeto: J-E Vortaro, Lernolibro.
Izumi Sigeo (plumnomo), socialisto. Nask. 31. okt. 1902 en Sagaken. E-isto de 1921. Kunfondinto de J. Prolet-E-Unuiĝo, 1931.
Jamaga Taiĵi, presisto, anarkiisto. Nask. 25 jun. 1892 en Kyôto-si. Lernis E-n de Kroita kaj Chif en 1908. Iam sekr. de Kroita. Korespondis kun diverslandaj laboristoj.
Jamanaka Hideo, estro de eksterlanda fako de Centra Telegrafejo, Ĥarbin. Nask. 9 febr. 1905 en Kyôto-hu. Trad. en E «Verda Karto» (filmo novelo) 1931.