Literaturo. Ankaŭ por japanoj estas multe pli facile konkeri E-n ol iun alian lingvon. Pro tio, malgraŭ mallonga vivo de la lingvo en Japanujo kaj malgranda nombro de ĝiaj adeptoj, sufiĉe multaj emas traduki literaturaĵojn. Unuj tradukas vulgarajn kriminalogiajn rakontojn. Ekz. R. Edogaŭa: «Unu Bileto» (J. Ŝimomu­ra); R. Edogaŭa: «Ora Masko» (J. Ŝimomura); S. Kooga: «Dezerto» (S. Minami). Aliaj elektas pro speciala motivo verkojn ne tre valorajn je la literatura vidpunkto. Ekz. E. Iŝihara: «Verda Karto» (H. Jamanaka) premiita romano ĉe konkuro, temanta socion post 50 jaroj. Ankaŭ en la tradukoj el la pura beletristiko superregas populareco. Ekz. el T. Ariŝima estas tradukitaj du sufiĉe grandaj verkoj, nome «Deklaracio» (T. Tooguu), «Senbedaŭre amo rabas» (T. Tooguu), dum traduko el N. Ŝiga estas metata en malgranda broŝureto. «Krimo de Fan» (M. Kaĵi). El alia generacio, oni eldonis tradukon de kelkaj verkoj de K. Kikuĉi, «Patro Revenas» (H. Kaĵi), «Amo de Too­juuroo kaj alia teatraĵoj» (J. Ŝimomura), sed neniom el R. Akutagaŭa, kiu staras sur multe pli alta pozicio kiel artisto. Krom la jam menciitaj aperis en libra formo: M. Hugii «Nova Satano», novelo (I. Sakrada). — N. Nakata: «Inkubo,» dramo (J. Jasuda). — U. Akita: «Danco de Skeletoj,» teatraĵoj (H. Suzui, K. Susuki). — S. Nacume: «Turo de Londono,» novelo (S. Nishi). — J. Kaneko: «Lavisto kaj Poeto,» teatraĵo (T. Tooguu). — J. Jamamoto: «Infanmurdo,» teatraĵo (J. Ŝimomura), «En la Nebulo», radiodramo (K. Cu­juki). — K. Okamoto: «Epizodo en guzenĵi,» teatraĵo (Mijake-g). — K. Fuĵisaŭa: «Gracia,» teatraĵo (M. Hata T. Murakami). — N. Hajaŝi: «Bildlibro sen bildoj» (H. Kaĵi, H. Sutoo) — S. Tokunaga : «Malsato en Riĉa Rikolto» (K. Nakagaki). — Ĉan–Hjokĉu: «Forpelataj Homoj» (Takagi H.). — Ankoraŭ eldoniĝis neniu klasikaĵo en la formo de libro. Nur fragmentoj aperas en gazetoj. En 1932 fondiĝis Japana E-literatura Societo sub la iniciato de Mijake-S. kaj Takagi-H. En tiun societon kunfandiĝis literaturamantoj el la ambaŭ tendaroj de la neŭtralaj kaj tendencaj E-istoj kun la komuna celo de plialtigo de lingva tekniko kaj prezento de la japana literaturo en ĝusta maniero.

Laŭ MIJAKE-SIHEJ.

Notoj al la «Literaturo». Tradukaĵo de japano eldonita unua­foje en Eŭropo estas «Japanaj Rakontoj» (E-a Biblioteko Int.) kompilita de Chif, 1910. «Deklaracio» (Int. Mondliteraturo) trad. de Tooguu, 1929. Poste trad-aĵoj de Ŝimomura aperis en Budapeŝto. «Perloj el la Oriento» de Ossaka kaj «Verda Parnaso» de I.U. estas du kolektoj de tre bonkvalitaj trad-aĵoj el japanaj, ĉinaj klasikaĵoj kaj modernaĵo. En kvanto Tooguu (†) kaj Ŝimomura superas ĉiujn aliajn. Mirinda estas energio de Nohara, kiu tradukadas de la komenco de J E-movado malfacilajn altvalorajn japanajn, ĉinajn, hindajn klasikaĵojn. Lastatempe Nakagaki daŭrigas sinceran studon kaj praktikon pri tradukarto. J poemoj tradukitaj de Grabowski, Kalocsay, k.a. lertaj sed ne el la originaloj. Hohlov komprenas J. lingvon kaj kritikis tradukaĵojn de J. poemoj.

N. KAWASAKI.

E-istoj, kies biografio estis sendita post la presigo de la unua volumo:

Abiko Teizirô, aferisto. Fondis 1906 en Tôkyô la duan societon en la lando «Nippon E-Kyôkai», kiun li poste likvidis kaj kunfondis JEA. E-konsulo en Tôkyô, 1907. Kunkompilis J-E Vortaron, 1906.

Aizaŭa Heikiĉi, licea instr. Nask. majo 1898. Sindona laboranto en Yokosuka post foriro de Ossaka, 1915–18. Eldonis gazeton «Diino de Stelo.»

Akagi Kyutarô (kjuutaroo), estro de poŝtoficejo. Mortis. Fondis en 1909 filion de JEA en Minagi, Okayama-ken. Monhelpis al JEA por J-E–isto. Dua provo de J-E Vortaro, neeldonita.

Alexander Agnes, usona propagandistino de Bahaismo el Hawaii. Loĝas en Japanujo de 1915.

Asada Eiĵi, prof. de fremdlingva kolegio de Tokyô. Nask. 22 majo 1865, mortis 11 nov. 1914. Noblkaraktera. Lingvisto, specialisto de se­midaj lingvoj. Estis LK.

Asada Hazime, d-ro med., prof. de jurmedicino antaŭe en med. fakultato de Nagasaki, nun en virina med. kolegio en Tôkyô. Nask. marto 1887 en Miyagi-ken. Prelegis pri sia fako en SU de 19-a UK en Danzig.

Baba Kijohiko, bankoficisto. Nask. 24 dec. 1903 en Yamaguti-ken. Antaŭa familia nomo: Macumoto. E-isto de 1920. Studanto de Z-a vortuzo de E, artikoloj en LRO, 1927–28. Trad. en J. «Fumejo de l’ opio» de Rey­mont, 1930, trad en E «Verdstela Vojaĝo» de Toki-Zenmaro, 1929

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги