Jui Ĉŭnoŝin, elektra inĝ. de radiostacio, Kanazawa. Nask. 11 okt. 1894 en Hukuoka-ken. Kunfond. de Nagoya ES, 1932. Del. (por radio) de UEA en K. 1934.
Loka movado. Kompreneble ĉefurbo Tôkyô (Tokio) kun la oficejo de JEI estas la centro de movado. En Yokosuka fondiĝis unua grupo E-a en J-ujo, kaj multe laboris Ossaka tiam juna. En la mezo de la lando estas Nagoya, kie laboris Ishiguro kaj nun estas Ossaka, Inouye. En Sizuoka nia maljuna K. Takahaŝi. La distrikto Kinki, havanta antikvan historion kaj kulturon, havas multajn grandajn urbegojn: Kyôto, Osaka, Kôbe, kie de tre frua tempo nia movado ekzistis. Osaka E-Societo estas plej bone administrata kaj aktive laboranta loka grupo kun Ŝindo, Kuwahara, Niŝida. Pli okcidente de Kôbe estas Okayama, fama pro unua sistema movado t. e. eldono de koresponda kurso de Gauntlett. En la insulo Kyusyu estas bone organizita ligo Kyusyu E-Ligo, kolektanta al si diversajn lokajn grupojn de K. En Kameoka apud Kyôto sidas Oomoto. En la distrikto Hokuriku estas Kanazawa, kie agadis Asai. En nordorienta distrikto estas Sendai, kie agis Kuwahara. En Hokkaido estas ankaŭ E-Ligo. Detalon donas Jarlibro de JEI.
- (KaW.)
Fervoraj propagandistoj en diversaj lokoj. En Tôkyô estas multaj eminentuloj, kiujn ni ne citas ĉi tie. Satojoŝi, Manzaŭa (f-ino) Tarao zorgas Tokian E-Klubon (loka amika grupo). En jenaj lokoj aktive propagandas fervoraj E-istoj (en parentezo). Nur kelkaj reprezentaj estas menciataj. Akita (s-ro Nakada), Amaga-saki (Ozima), Arita (Hisazumi), Beppu (Aso, Ŝimokawara), Dairen (Nakamizo Kitao), Gosyogawara (Mita), Hakodate (Ŭdazima, Yosida), Harbin (Pavlov, Yamanaka, Ga), Hestô (Ooisi), Hiratuka (Simizu), Hirosima (Nomura, Okumura), Hisai (Kudô), Hôten (Obana), Hukuoka (Eguĉi, Horiuĉi, Nagamatu, Itoo, Ohshima, Yosimati), Hukusima (Simazaki), Hukutiyama (Ootani), Huzan (Araki), Iizuka (Nomiyama), Issi (Hajaŝi), Kagosima (Ŝigemacu), Kaizyô (Seki), Kameoka (Niŝimura K., Itô E, Otaka, Nakamura T., Inoue Ŝ, Hirose, Hiraki), Kanazawa (Segaŭa, Masuno Jui, Cukamoto), Karahuto (Matuda), Keizyô (Oojama, Hasegaŭa, Kim, Ŝirouĉi), Kisiwada (Nakaniŝi Nisida), Kitazima (Tatibana), Kokura (Tanaka), Kôbe (Tukimoto, Maeda), Kumamoto (Kamio, Jamto, en Kuma-gun Dohi), Kurume (Isobe), Kuwana (Itui), Kyôto (Ŝibajama, Sisido, Kondô Nakahara, Yamada, Oohasi), Matusaka (Maruyama), Matuyama (Murakami, Matuki), Miyazaki (Sugita, Watanabe, Morioka (Ikawa), Muro Kobajaŝi), Muroran (Satô, Nagano (Kaĵima),Naga-Nagoya (Yamada, Siraki, Takenaka, saki (Ueda, Tomimatu, Takahara), Kaŭaj, Kaneko, Yazaki, Narita, Miwa; en Umibe-gun Kuromiya en Siuioma-gun Komatu), Nara (Mijatake), Niigata (Kubo), Nisinomiya (Tanamura), Obihiro (Harada), Okayama (Nanba, Sibata, Yagi, Sasaki), Ooita (Takahasi), Oomiya (Kamiĵama), Oomuta (Ueda H., Araki, Ueno), Oosaka (Ŝindo, Kuwahara, Niŝida, Kurosaki Koĵima), Ootu (Nakaooji, Otaru (Fukuda G.), Saga (Kikuti), Saitama, Sapporo (Fukuhara M., Aizawa H. Atumi), Sendai (Sugawara Nakamura, Kikuzawa, Yosida, Simanuki), Sinkyô (Hutida), Sirakawa (Siota), Sizuoka (Takahaŝi K. Kaŭai H.), Suita (Terada Kuroda), Tagawa (Ooba I.), Taihoku (Yasuda, Kai, Eriguti, Takegami), Tainan (Oo), Takaoka (Odera, Ŝiho), Takasaki (Yamaguti), Tateno (Oishi), Tiba (Suzuki M., Mizuguti), Tikuzyô (Ueda Z.), Tobata (Hayasi M.), Tomakomai (Uatanabe), Toyama (Yokawa, eksterurbe Hukai), Toyohasi (Takahaŝi T.), Turuga (Ooba A.), Tyôhu (Nohara), Utunomiya (Ŝiibaŝi, Tominaga), Wakayama (Ogasawara), Yamabe (Nakamura H.), Yamaŝiro (Takeuĉi), Yawata (Siroisi), Yokkaiti (Hirano R.), Yokohama (Hosaka, Iida, Yosida, T. Tomimori, Tameie, Arakawa, Murakami Haĵi), Yokosuka (Matuba), Yokote (Hirahuku), Yukuhasi (Ayukawa). (Kawasaki, Kuwahara, Cujuki kaj Kidosaki.)
L.K. Sur provizora listo montrita en 1-a UK estis Gauntlett, MacKenzie, nejapanoj, sed loĝintaj en J-ujo. En 1907 E. Asada elektiĝis. Post lia morto longa interrompo. Post la milito C. Fuĵisaŭa, K. Niŝimura fariĝis L.K. dum restado en Eŭropo. En 1933 du junuloj N. Kawasaki, J. Okamoto. Memoru, ke kvankam Cart proponis en 4-a UK, ke japano devas havi unu seĝon en Akademio, ĝis nun veteranoj T. Chif, K. Ossaka ne eniris en LK. — (Kaw.)
Lingvaj opinioj.
A. J-a E-logo pri evoluo de E. Artefarita int. lingvo neŭtrala kiel E devas esti la plej logika lingvo, ĉar nur la logiko estas vere komprenebla kaj neŭtrala por ĉiuj homoj de diversaj gentoj. Japano preferas facilan ellerneblecon de E pro kunmetado de radikoj al unuavida divenebleco pro pseŭdointernaciaj radikoj de Occidental k.a., kiujn ofte ŝatas eŭropanoj. Ne blinde respektu la malbonajn kutimojn de eŭropaj lingvoj, sed plilogikigu nunan E-n.
I. Forigu pseŭdointernaciajn radikojn. Enkonduku imperi‘ismo, imperi’isto, materi’ismo, materi’isto, naci’ismo, naci’isto anstataŭ imperialismo; imperialisto, (kiuj ne estas derivitaj de imperialo), materialismo, materialisto (kiuj ne estas derivitaj de materialo), nacionalismo, nacionalisto.