2. Enkonduko de novaj afiksoj pli oportuna ol tiu de nultaj pseŭdointernaciaj radikoj. Ren’ito, pulm’ito, orel’ito, ktp. anstataŭ nefrito, pneŭmonio, otito ktp. Orel’algio, nerv’algio ktp. anstataŭ otalgio, neŭralgio ktp. Bird’ologio, fiŝ’ologio, dent’ologio, orel’ologio ktp. anstataŭ ornitologio, iĥtiologio, odontologio, otologio ktp.

3. Pri la uzo de la difina artikolo. Estu ĉiam logika. Antaŭ propraj nomoj neniam uzu. Ne uzu antaŭ la nomoj de monatoj, sezonoj, semajntagoj, kiam ili ne estas difinitaj.

4. Ne uzu pluralan formon por nomi unu kompletan tuton nefacile disigeblan. Pantalono, Ateno, Ando anstataŭ pantalonoj, Atenoj, Andoj.

5. Unu signifo por unu radiko. Plumo havas du signifojn: birda plumo kaj skribilo. Por la lasta enkonduku neologismon.

6. Ne insistu unu formon internacian uzatan por eviti homonimon, forigu formon kun duobla konsonanto: Finno, fino. Por la antaŭa enkonduku «suomo».

7. Nur E ortografio sola regu en E-frazoj laŭ la konsilo de Z (Orig. Verk. p. 91).

B. J-aj radikoj ĝis nun uzataj en E.

1. nomoj de altranguloj: mikado, ŝoguno, daimio.

2. nomoj de profesiuloj: samurajo, gejŝo, bonzo.

3. nomoj de J-aĵoj elpensitaj aŭ faritaj de J-oj: kimono, sojo, ĵin­rikŝo, rikiŝo, sakeo, getao.

4. nomo de religio: ŝinto.

5. nomoj de plantoj: gingko, mokso.

6. ago laŭ J-aj kutimoj kaj moroj: harakiri.

C. Neologismoj troveblaj en «Nova Vortaro J-E», 1934.

l. J-devenaj radikoj.

(a) Radikoj kun pure J-a deveno. (Radikoj, kiuj de malnova tempo ĝis nun estas uzataj en J lingvo.) K. e.: anzuo (speco de planto), baŝoo (speco de planto), bivo (speco de muzik­instrumento), ĉirimeno (sp. de ŝtofo), habutajo (sp. de ŝtofo), hakamo (sp. de vesto), hajko (sp. de poemo), tohuo (sp. de manĝaĵo), miogo (sp. de planto), haoro (sp. de vesto), sukijako sp. de manĝaĵo).

(b) Radikoj kun alilingva deveno. (Radikoj, kiuj en malnova tempo estis enkondukitaj en J lingvon el aliaj lingvoj kaj ĝis nun estas uzataj de J popolo.) 1. Radikoj kun ĉina deveno. K. e.: fuco (futzŭ; ilo uzata de bonzo), Ĉingo (ch’ing; nomo de ĉina dinastio) ktp. 2 Radikoj kun sanskrita deveno. K. e.: ulambano (ullambana; budaisma meso por mortintoj), aviĉo (avici; unu parto de infero budaisma), homao (homa; speco de budaisma meso), upasako (upasaka; budaano) ktp. 3. Radikoj kun alia deveno: komfeto (Portugala comfeitos; sp. de sukeraĵo) ktp.

2. Internaciaj radikoj (enkondukskaj laŭ la 15-a regulo de nia Gramatiko).

(a) Internacie vaste konataj radikoj. Ekz.: aerobuso, andezito, antimonito, bronzito, cefalotorako, dum­duma kuglo, efedro, ektoblasto, fiziokratio, fiziografio, fuzelo, hematogeno, involuto, kromosomo, kromatino, melanodermio, periastro, statomografo, spirometro, sismogramo, sintaksiso, termometrio, tromometro, urinometro, ktp.

(b) Ne tiel vaste konataj radikoj: (plejparto el kiuj estas nomoj de plantoj aŭ animaloj, kaj kies elementoj estas latin- aŭ grekdevenaj). Ekz.: ankistrodono, brasenio, cistofilo, dioktofimo, dendrobio, digeneo, enteromorfo, ekinoklo, eŭpaguro, fortunelo, farbito, fatsio, filostakiso, gelidio, limnorio, koikso, kriptomerio, luciolo, petaŭristo, plekogloso, trakikarpo, trakuruso, vigno, ktp.

Kiamaniere JE-istoj studadis E-n? En 1-a periodo (1906–1930) JE-istoj havis celon kiel eble plej perfekte ellerni E-n kaj penadis fidele imiti la bonajn stilojn de eminentaj E-istoj en Eŭropo. Kaj ili atingis la celon. La dua periodo komenciĝis en 1930, kiam N. Kawasaki kaj J. Okamoto eldonis la 1-an kajeron de «Esperantologio». La gazeto havis nur efemeran vivon, sed grandajn efikojn. Ekz. en 1933 Ooŝima J. komencis eldoni la gazeton «Studo pri la Lingvo Internacia». Jam progresemaj japanoj ne blinde imitas eŭropanojn, sed komencis kritiki ilin kaj publikigis originalajn, profundajn studojn de la lingvo. J. OKAMOTO.

Fremdaj E-istoj venintaj al Japanujo kaj helpintaj al la movado: Mistler (unuafoje skribis pri E en J–ujo), Mac Kenzie, Gauntlett Edward (donis korespondan kurson de E), Edler el Vladivostok, Borisov Arkadio el Blagoveŝĉensk, Vonago el Vladivostok, Kostin el Ĥarbin, Alexander Agnes, Dick Hugo sviso, Roscoe, Vaughan, Eroŝenko Vasilij, Kuznecov, Seriŝev, Ramstedt G.J., Kolomiec, Ĉernin, Scherer, Major Jozsef. Estas atentinde, ke Postnikov, ruso, kvankam ne venis al Japanujo, estis unu el la patroj de nia movado, ĉar li instigis Hasegaŭa Futabatei. — (K. Ossaka kaj Kaw.)

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги