Omlor August, germano, distrikta prokuroro. Nask 13 marto 1888 en Breitenhach. Multe laboris en kleritgaj unuiĝoj, paroladisto kaj verkanto de dialektaj poemoj. E-isto de 1905, aktivulo de 1910. Fondis en 1911 la EG en St. Ingbert, en 1913 EL por Saargebiet kaj Westpfalz, en 1923 kunfondis EL Saarteritoria. Multaj ekspozicioj kaj prop. paroladoj. UEA–del. de 1911, ĉefdel. 1924. Red. de „Okultismo“ en 1913/14. Historio antaŭmilita de E en S. en manuskripto ĉe GEI.

Onnen M.F., nederlandano. Mortis 64-jaraĝa en Hago 25 jun. 1933. Dum pluraj jaroj ĉefdel. de UEA. Fervora kaj diversflanka laboro por E.

Onhaŝi Kaiziro, (ps. Ooha i Rendo), japano, pentristo de akvarelo per ĉina inko. Nask. 2 aŭg. 1897 en.Tô­kyo. Studis ekonomion en Keiô Univ. E-isto de 1928. Fondinto de «Arĝenta Kunsido»;, tre fama kunsido de babilado. — (Kaw.)

Ooi Manabu, japano. Nask. 22 apr. 1887 en Hiroŝima-si. Unue nomigis Takabatake, de 1920 Ooi. Estro de laboratorio. Administris internajn aferojn de la oficejo de JEI, kies dir. li estis.

Oojama Tokiŭo (E-e E.T. Montego), japano, taksiaŭtoposedanto. Ĉefkomitatano de Korea EI. Nask. 25. febr. 1898 en Koriyama-si, Huku­sima-ken. En 1925 eldonis gazeton „La Orienta Lumo“. Ĉefa, laborema aganto en Koreujo.

Oomoto. El religiscienca vidpunkto moderna sekto de ŝintoismo kun tute aparta karaktero. La komenco de tiu ĉi spirita movado estis inaŭgurata per la «diposedo» de s-ino Nao Deguĉi, tiam malriĉa kamparanino. En 1892 okazis la inaŭguro kaj post ses jaroj alvenis la «majstro» Onisabro Deguĉi (v.), adoptita filo de la «fondintino». Komence la movado disvastiĝis malrapide kaj la japana registaro miskomprenis ĝiajn celojn. Unu fojon soldatoj eĉ detruis la temp­lon de O. en Ayabe kaj ankaŭ la tombon de la fondintino. Hodiaŭ tiuj persekutoj estas afero de pasintaĵo kaj O disvastiĝas kaj evoluas pace.

Enkonduko de Esperanto. Jam antaŭ longaj jaroj majstro Deguĉi, ĉefo de O., sciis pri la ekzisto de E kaj deziris ĝin enkonduki, kiam la okazo estos favora. Tiu tempo alvenis en 1923, kiam oni komencis organizi tiujn grandajn kursojn, el kiuj eliris la pioniroj de E.-movado inter O-anoj. La unua kurso okazis en Ayabe (Centro de O.), kiun ĉe­estis majstro Deguĉi kun cento da ĉefgvidantoj de O. De tiu tempo konstante E estas aktive propagandata de O-anoj en ĉiuj partoj de Ja­panujo kaj la kolonioj.

Fondo de UHA. En 1925 fondiĝis Universala Homama Asocio (UHA), kies prez. fariĝis majstro Deguĉi, la vicprez. estas Uĉimaru. La centro de UHA troviĝas en Kameoka, Kioto-hu, Japanujo. La oficiala lingvo de UHA por fremdaj rilatoj estas E. La celo de la Asocio estas «laborado por ideala mondo, per pacaj rimedoj». En la jaro de la fondiĝo UHA sendis sian propagandiston Koogecu Niŝimura al Eŭropo, kiu fondis en Paris la Eŭropan Oficejon de UHA. Niŝimura laboris en Paris ĝis 1932 kaj poste li daŭrigis sian laboradon en Japanujo.

Esperanto Propaganda Oficejo estis fondata en 1925 por la praktika disvastigo de E en Japanujo. Ĝia centro estas en Kameoka, dir. estas Uĉimaru. Ĝi aranĝas kursojn en la tuta lando, propagandas per paroladoj radioparoladoj, libroj kaj gazetoj. Ĝi eldonas lernolibrojn kaj vortarojn, starigas lernejojn.

Gazetoj. O kaj ĝiaj subfakoj eldonas dekojn da grandaj gazetoj, en kiuj O. propagandas ankaŭ E-n. Precipe rimarkinda estas „Zinrui Aizen Sinbun“, kiu aperas trifoje dum monato en Tokio kaj estas legata de pluraj centmiloj. Dum jaroj O. eldonis tri gazetojn en E: „Oomoto“, „Oomoto Internacia“, kaj „Verda Mondo“. Nun aperas la du lastaj, ambaŭ en rimarkinda amplekso kaj kun varia enhavo.

Centra Oficejo estas en Kameoka, kie troviĝas la granda kaj moderna presejo de O., enhavanta E-fakon kun E-istaj kompostistoj. En la oficejo laboras ĉ. 25 ge-E-istoj, dividitaj en tri fakoj: Oomoto, propagando per E kaj Verda Mondo. E estas vere vivanta lingvo en la O: Teritorio de Kameoka, kie laboras 400 gejapanoj kaj unu eŭropano, preskaŭ ĉiuj komprenas E-n kaj sur la stratoj sonas ĉie nia lingvo. Kursoj kaj kunvenoj okazas preskaŭ sen halto ĉiutage. Sed ne nur la centro ankaŭ la regionaj centroj de O., el kiuj estas dudek en Japanujo, estas veraj fontoj de E-ismo.

La aliĝo de O.-movado en Japanujo estis granda puŝo al la ĝenerala E-propagando en la lando kaj dank’ al sia eksterlanda propagando per E O. ankaŭ helpas la int. movadon.

Laŭ J. MAJOR.

Ooŝima Joŝio (ps. Takagi-Hiroŝi), japano. Nask. 6 aŭg. 1905. Unu el la fondintoj de J proleta E-movado. Nun eldonadas gazetojn „Studo pri la Lingvo Int“. (serioza, studema ĉefe pri la ideologioj de la movado) kaj „E-a Literaturo“ (organo de J-a E-Lit. Societo). Trad. al J. «Analiza historio» de Drezen; (el la rusa kun alia persono) «Lingvoscienco kaj Int. Lingvo» de Spiridoviĉ, 1932. Trad. el la ja­pana „Forpelataj homoj“ (novelo de Koreo); 1933.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги