Ojala Leo Konrad, finno komercisto (importo kaj eksporto). Nask. 16 nov. 1891 en Helsinki. E-isto de 1918. Kursoj. E-a sekr. de F-a Foiro 1922–23, red. „Ekonomiaj Fortoj de F.“ 1922

Oka Asajiro, japano, eksprof. de alta pedagogia lernejo de Tokyo. Fama biologo. Popularigis Darvinismon en J. Nask. 18 nov. 1868 en Sizuoka­ken. E-isto de marto 1891, plej malnova J. E-isto. Ellaboris projekton de int. lingvo «Zilengo», 1890, sed tiam ne blikigis ĝin.

Oka Hidemiti, japano, filo de O.A., zoologo, lektoro de scienca fakultato de Imp. Univ. de Tokyo. Nask. 2 okt. 1902 en Tokyo. Verkis «Pri la uzado de sufikso um», La Revuo Orienta, Vol. V., 1924; «Mendelismo» R.O., Vol. VI., 1925.

Okamoto Joŝicugu, japano, instr. en kolegio, ĉefsekr. de JEI de 1933. Diligenta E-logo unuklasa kaj energia laboranto. Nask. 3 marto 1900 en Ayama-gun Mie-ken E-istiĝis 1919, estante studento de tria nacia kolegio, Kyoto. 1926–29 kaj 1933- ĝis nun red. de „La Revuo Orienta“. 1930 kun Kawasaki eldonis gazeton „E-ologio“ (J). Verkis „Fonetika Studo de E“ (J), detala, 1925 Trad. el «Koĵiki» J mitoj, plej malnova historio de J-ujo, kompilita en la VIII-a jarcentoj, R.O., aŭg., sept. 1925, apr., sept. 1926. Verkis: „Nova Vortaro E-J“, 1926 (preciza, populara, jam pli ol 42 eldonoj). „Nova Vortaro j-E“, enkompostado (la plej multpaĝa el ĉiuj nacilingvaj E vortaroj). Ano de Hermesa Rondeto (farmaciista E-grupo) kaj kunlaboris por «Seslingva Vortareto de Medikamentoj laŭ J Farmakopeo», 1930. L K. de 1933. Lia edzino Aiko O. helpegas lin en E-verkado.

Otlaod Nils, norvego, instr. en Stord. Nask. 10 jun 1882 en Valestrand. Prez. de la komunuma estraro. E-iĝis pere de sia amiko H. Mid­thus. En la komenca periodo li multe propagandis inter gekolegoj kaj per artikoloj en la gazetaro. Kurs­gvidinto en Haŭgesund 1910 kaj 1912 en Stord 1932 infankurso.

Okultismo. «Esperanta Psikistaro», estis iniciita de A. Stas, Antverpeno kaj ĝi celis esti «unuiĝo por psikisma studado per E» pri hipnotismo, magnetismo, telepatio, spiritismo, k. t. p. Rektoro Boirac skribis en 80 paĝa libreto, kiun eldonis la unuiĝo per helpo de la Belga Federacio Spiritista en 1910: «E-ismo kaj Psikismo respondas al samaj bezonoj de la homa spirito. Psikisto deziras trans­paŝi la limojn de la videbla monda kaj penetri en pli profundan regionon, kie kaŝiĝas la veraj kaŭzoj kaj principoj de ĉiu realeco. Simile E­isto deziras transpaŝi la limojn de sia nacieco kaj penetri en la spiriton de la tuta homaro.» La unuiĝo aranĝis kongresan fakkunsidon dum la antverpena UK en 1911, pri kiu ap­eris raporta kajereto 31 paĝa enhavante ankaŭ la protokolon de tri spiritistaj kunvenoj, kiujn partoprenis 30 E-istoj. La kajero ankaŭ enhavas «psikisman terminaron» kun la plej gravaj fakvortoj. La sekretario de la unuiĝo estis Stas, kiu aranĝis sukcesan fakkunsidon en Kraków, 1912, sed la tie projektita revuo ŝajne neniam ap­eris. En 1934 A.W. Thomson fondis Psiĥan E. Ligon, por kolekti tiujn, kiujn interesas psiĥaj fenomenoj. En 1913–14 aperis ĉe Davidov en Saratov dumonata bulteno dupaĝa titolita «Okultismo». La unua tiaspeca verko estis certe «Libreto pri transmorta vivo» de G.T. Fechner, aperinta en Parizo en 1907. Dum la milito aperis de fama ĵurnalisto W. Stead «Kial mi scias ke mortintoj revenas» en 1917 en Boston. Du kajerojn pri sama temo verkis J. Thiebault. Unu el ili aperis, kiel aldono de HDE en 1925 kaj aparte france kaj E-e en dekmil ekzempleroj, tri eldonoj. Lian kajeron pri la mortinta amiko tradukis E. Grosjean-Maupin. Pri okultismo ĉiam interesiĝis ankaŭ eminentaj E-istoj. Mem­broj de la diversaj similtendencaj movadoj, kiel Bahaa Movado, Oomoto, Nova Splrito, La Blankaj Fratoj en Bulgarujo, Ruĝkrucanoj, Swedenborganoj kaj Teozofoj uzas E-n en siaj eldonaĵoj, kelkaj el ili eĉ en kunvenoj. La estraro de la Nederlanda Societo de Spiritistoj, «Harmonia» eldonis E-an flugfolion «La Spiritisto» en 1928. Pri la lasta okultisma kunveno ĉe UK-j ni scias el 1923, Nürnberg. Poste nur la diversaj supre nomitaj movadoj aranĝis apartajn kunvenojn. D-ro Privat rakontas, ke la lasta manskribaĵo de Z, nefinita, estis plano de artikolo pri senmorteco de l’ animo. — P. BALKANYI

Olden O.F., norvego, gimnazia rektoro en Stavanger. Konata pacifisto, prez. de la N. Pacasocio de 1930, red. de pacifista gazeto. E-isto de 1920. Prez. de la klubo «La Tagiĝo» en S. 1922, gvidis en 1923 kurson kaj instruis «per lumbildoj». Reaktiviĝis 1932, kunaranĝinto de la Cseh-metoda kurso gvidata de Sep­pik, 1932.

Oliván Heroando Salvador, hispano, oficiro de la kuracisthelpantaro de la mararmeo. Nask. 16 apr. 1889 en Cinco Olivas (Zaragoza). E-isto de 1928. Gvidis kursojn, fondis 2 grupojn.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги