Pitlik Augustin, ĉeĥoslovako, d-ro fil., supera sekr. en komerca ministerio en Praha. Nask. 24 jul. 1883 en Bavorov. E-isto de 1902. Partoprenas diversmaniere la movadon. En 1912–13 li travojaĝis Eŭropon kun lumbild­parolado E-lingva, kaj per tio multe helpis la propagandon. Li parolis en 33 urboj de 11 ŝtatoj antaŭ sume 9370 homoj pri «Praha, popolaj kostumoj kaj Sokolaro». Ĝen. Sekr. de la UK en Praha, 1921. De 1922 lektoro de E ĉe la ĉeĥa teknika altlernejo en P. En 1923 li fondis la CEI, kies prez. li estas daŭre. Komitatano de diversaj E-organizaĵoj. De 1930 vicprez. de CAE. Ano de la ŝtata ekzamena komisiono. Laboris por aperigo de E turismaj eldonaĵoj; tradukis al E eldonaĵon de la fervoja ministerio. LK. Posedas distingilojn finnan kaj francan.

Pjeev Todor, bulgaro, instruisto, poste: prez. de revolucia komitato, elmigrinto, post la liberigo de B. alt­ranga ŝtatoficisto. Nask. en 1838 en Etropole, mortigita 26 jul. 1904 en Sofia. Estante jam maljunulo li fariĝis varmega adepto de E. Fondinto de la unua E-klubo en Sofia, dec. 1902.

Plehn (plen) Hans Joachim, germano, teknikisto-komercisto. Nask: en 1905. E-isto de 1922. Organiza, instrua, propaganda laboro en Breslau. Ekzameno pri scienca kapableco ĉe la germana E-Instituto. Verkis i.a. kvinlingvan vortaron pri segiloj. Nuntempe redaktisto-oficisto ĉe Enciklopedia Vortaro de Wüster.

Plena Verkaro de V.N. Devjatnin. Unua libro 1906, 136 p. (Versoj, Boris Godunov, Demono). Dua libro 1906, 144 p. (Edziĝo, Arturo, Ludilo, Episkopo, Poltavo de Puŝkin). Tria tibro, 1908, 137 p. (Versoj, Ruslano kaj Ludmilo). Kvara libro, 1911, 167 p. (Versoj, Fabloj de Krylov, Nefinita dramo). «La plej grandan atenton ni devas doni al la originalaj verkoj, precipe kiam ili estas ŝulditaj al iu el niaj nepridiskuteble plej lertaj kaj famaj majstroj en la lingvo. Bonega stilisto.» (L.I. 1911, p: 529.)

Plena Vortaro. Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca. Verkis Boirac. 1909, XXII kaj 430 p. «Granda repertuaro de ĉiuj E-aj radikvortoj, troveblaj ne nur en E-naciaj kaj naciaj-E vortaroj sed ankaŭ en la diversaj Vortaroj Teknikaj, kaj eĉ en la verkoj literaturaj, filozofiaj, sciencaj, ktp. En ĝi, la aŭtoro penis atingi, pri la E-a difino de ĉiu vorto, kiel eble plej malgrandan nombron da vortoj. Plie, li aldonis al ĉiu E-a difino la francan tradukon.» (Laŭ Scienca Gazeto, 1912.) — «E difinoj malprecizaj; entute 10.000 radikoj, el kiuj multaj samsencaj, sinonimaj.» (BIL, p. 233.) — «Modelo de la malfacila uzebleco.» (Kopar, L M. 1931, p: 49.)

Plena Vortaro de Esperanto. Verkita de Grosjean-Maupin, Esse­lin, Grenkamp-Kornfeld, Wa­ringhien. Eld. SAT 1930, 517 p. En 1933 jam elĉerpita. «Zorge farita ampleksa kaj detala, vere grandvalora verko. La Vortaro ne donas sole vortklarigojn, sed montras la uzon de la vorto per fraz-ekzemploj el bonaj aŭt­oroj, precipe de Z. Per sia tre zorge redaktitaj Z-ekzemploj li fiksas por ni la tutan Z-an lingvo-uzon. Ampleksaj gramatikaj kaj vortderivaj klarigoj kaj vere admirinde zorge farita sinonimaro kompletigas la verkon je dezirinda kaj nemalhavebla vortaro.» (Kopar, L.M. 1931 p: 49.) — Dua, plivastigita eldono en 1934, 511 p.

Pocelujevskij Alek. Petroviĉ, sovetiano, blankruso, docento de pedagogia superlernejo en Aaĥabad. Nask. 1894. Prez. de Turkmenia komitato de SEU. Pli frue li laboris en Vitebsk kaj Moskva.

Poel (pul) ?, nederlandano, katolika pastro. Kunfondinto kaj estrarano de NKEL. Prez. de la katolika E­kongreso en Hago.

Poemaro el Hungarlando. Tradukoj el 53 hungaraj poetoj de la XVI-a jarcento ĝis niaj tagoj, trad. de Fr. Szilágyi. 1929, 95 p. «Enhavo zorge kaj delikate elektita. Arta gusto.» (Jobo, «Hungara Heroldo», 1929, A. 7).

Pointer (pojntr) Ernest, anglo. Nask. 16 majo 1909. E-istiĝis en 1907. Sekr. de grupo en Bedford. Fervore propagandis por UEA, aranĝis vojaĝon de Privat en Anglujo.

Pola Antologio. Kompilis kaj trad. Kabe. 1906, 155 p. Prozaĵoj kun modela stilo.

Pola Esperantisto (Esperantysta polski). Monata revuo, organo de la Poluja E-istaro. En lingvoj E-a (plejparte) kaj pola. Unue organo de l’ loka ES en Lvovo, julio 1906. En jan. 1908 la revuo eliras jam en Varsovio. Ĉefred. d-ro Leono Zamenhof, eldonanto kolonelo J. Günther ĝis 1914. Dum kelkaj unuaj jaroj de l’ milito la revuo ne eliradis. En 1923 (post 1-a Tutpola E-Kongreso) la redakcion transprenis Karolczyk, L.K. kaj eldonadis ĝin sufiĉe regule, sed en malgrandigita formato. De 1926 oficiala organo de PED. — E. WIESENFELD.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги