Petrjaevskij P.P., ruso, kapitano. Propagandisto en Saratov en 1894–1903, kiam en la urbo la E-movado preskaŭ tute mortis. La malfacilaĵojn ilustras, ke loka gazeto («Saratovskij Listok», 1901) rifuzis enpresi eĉ pagitan anoncon pri E. Malgraŭ tio li varbis E-istojn. En 1904 partoprenis en la japana milito, pri kiu liaj impresoj aperis en «La Revuo», 1908, n-roj 6–18. — Ŝ.
Petro. Kursa lernolibro por laboristoj. 5-a eld 1932, 112 p. «Ĝi speciale taŭgas por kombinita metodo, tio estas duone rekta kaj duone gramatika. Ĝi vere enhavas leg- kaj instrumaterialon sufiĉan por plena ellernado. (G. 5. „E“, 1931, p: 167.) Pro konfisko de pluraj miloj da ekzempleroj en germana presejo, en 1934 aperis 6-a eld.
Petroviĉ S. Svetrslav, serbo, prof. de porinstruista lernejo en Pirot. Nask. 1899 en P. Lernis E-n en Francujo. Verkis lernolibron por serboj, 1926.
Pettera, aŭstriano, d-ro. Mortfalis dum la milito. Unu el la pioniroj en Stirio. Gvidis multajn kursojn.
Pezlederer (peclederer) Wolfgang, aŭstro-germano, d-ro, juĝisto. Nask. en 1856, mortis en 1926. E-isto de 1911. Unua del. de UEA en Salzburg, kie li fondis ankaŭ ES. Estis ekzamena komisaro de GEI.
Pfeffer (pfefer) Emil, d-ro jura kaj absolvinto de fil. fakultatoj (historio, geografio, lingvistiko). Nask. 16 dec. 1891 en Krakovo, Polujo; patro Adolfo, patrino Luiza Disraeli. E- isto de la unua junaĝo. Ankoraŭ 17-jara E-iĝis el la latina «Amoro kaj Psiĥe» de Apulejus. Poste aperis de li en libroformo «Kvin prelegoj pri bakterioj» de prof. Bujwid; «Ekonomio socia» de Marchlewski, «E en 10 lecionoj» por poloj (laŭ Cart) «E-a Pola Konversacio». Poligis «Die Weftsprachenfrage und E» de Ostwald. De 1925 aperigas sisteman serion de (ĝis nun) 9 diversaj lernolibroj, vortaroj kaj legolibroj en la viena «Tagblatt–Biblioteko». suma disvastiĝo ĝis nun proks. 100.000 ekzempleroj. Redaktis: «Kongresa Bulteno», Krakovo, 1912 (kun Kronenberg), «Kongresa Bulteno», Wien, 1924 «La E-isto», 1919–20, «Weltsprache» 1930–31. Kelkdek artikoloj literaturaj kaj prilingvaj, poeziaĵoj, dissemitaj en la E-a gazetaro. Nuntempe li estas vicprez. de Aŭstria E-Asocio. Ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio.
Pfeiffer (pfajfer) Wlodzimierz, polo, libristo en Lodzo. Nask. 25 sept. 1890 en Plock. Multjara UEA-del, fervora propagandisto.
Phillimore (filimor) William, anglo, instr. Nask. nov. 1844. E-isto de 1905. Lernis Braille-skribon en 1910 kaj transskribis de tiu tempo ĝis nun multajn librojn por blinduloj inter ili laste la verkon «Tridek Jarojn en Ora Nordo» por blindulo en hospitalo. Mortis 15 nov. 1934.
Phillips (filips) Henry, usonano, advokato. Nask. 6 sept. 1838 en Philadelphia, mortis 6 junio 1895. Numismato, filologiisto, antikvisto; aŭtoro de multaj verkaĵoj pri tiuj temoj. Sekr. (1884) kaj bibl. (1885) de Amerika Filozofia Societo (v). Ano (1887) de komitato elektita de AFS por ekzameni la sciencan valoron de Volapük. Tradukis (1889) unuan libron de Z kun antaŭparolo kaj vortaro.
Phipps (fips) Walter Glover, anglo, komizo. Nask. 24 jul. 1885 en Cheltenham. Sekr. de la Ch-a grupo, 1913–26. Del. de UEA, 1914–30.
Pichon (piŝon) Charles, franco, literaturisto kaj ĵurnalisto. Nask. 17 okt. 1893 en Saumur. De 1908 propagandis E-n inter la junuloj. Fondis la Francan Federacion de Junaj E-istoj, kaj ties organon, la gazeton «juneco». Kunlaboris en «La Revuo», «Juneco», k.a. Direktis la gazeton de la Deka Kongreso.
Pickard (pikard) John William, anglo, kontisto. Nask. 16 jul. 1866 en Leeds. E-isto de 1899. Dum 4 jaroj prez. de Manchestera ES.
Pino Alegret Andrés, hispano, advokato. Nask. 20 okt. 1878 en Valencia. E-isto de 1906. Partoprenis 12 UK-jn, dum la 5-a organizis postkongreson al V. Kunfond. Int. Societon de E–istaj Juristoj. Dumviva membro kaj del. de UEA. Fervora propagandisto. Estis kunlaboranto de «La Suno Hispana». Publikigis kelkajn broŝurojn. Kunlaboranto de la Enciklopedio.
Pinokjo. Verko de