Pola Folkloro kaj Popolkanto. Originale de
Polgár Izoro Jozefo, hungaro presisto. Nask. 13 aŭg. 1883 en Temesvár (nun Timigoara en Rumanujo). Laboris kiel kompostisto en Budapest, en Svisujo, de 1908 en Paris. En 1912 reiris al Budapest, kie li restis ĝis 1914; tie li kunfondis HESL. Reiris al Paris, kie li estis multajn jarojn dir. de presejo. Post la morto de lia frato Viktor P. li akiris la Centran Presejon E-istan (v.) en Paris. Multnombraj paroladoj, artikoloj kaj kursoj. Verkis gramatikon por hungaroj, 1913, sep eldonoj.
Polgár Viktoro, franco el hungara deveno, presisto. Nask. 15 jan. 1877 en Temesvár, mortis 9 jul. 1933 en Verrieres-le-Buisson, apud Paris. Laboris unue kiel kompostisto dum ok jaroj, iris al Paris en 1904, kie li estis dungita kiel laborestro de l’ Presa Societo E-ista, kies posedanto li fariĝis en 1908. Tre aktiva propagandisto, fervora defendanto de la netuŝebleco de la «Fundamento». Gvidis E-kursojn dum 10 jaroj en Parizaj lernejoj «Kiam s-ro Cart tiom energie batalis por fondi la SFPE, li trovis la helpon de s-ro Polgár, kiu, tiam tute malriĉa, tamen eldonis je sia propraj kostoj la du aŭ tri unuajn jarlibrojn de tiu naskiĝinta societo kaj tiel ebriigis ian kreadon.» („E“ 1933, p: 155.)
Polico. Estas merito de la iama hungara polica inspektoro, Aŭgusto Marich, kolekti unue izolulojn al unueca organizo. En 1908 li eldonis la gazeton «Polica Revuo», sed monmanko tre baldaŭ ĉesigis ĝin. En 1911 la prez. de la P. Klubo E-ista de Paris A. Miguiere kaj ĝia sekr., E. Tison, policinspektoroj, fondis la Int. E-istan P. Asocion kaj eldonis revuon «Int. P. Bulteno». Samjare en Antwerpen fondiĝis E-ista P. Asocio, kiu ne etendiĝis al aliaj landoj. La milito ĉesigis ambaŭ unuiĝojn.
En 1922 Marich eklaboris, en Budapest eldonis novan revuon «La Policisto». Dum la UK en Nürnberg 1923 policistoj el 6 landoj fondis la Tutmondan Polican Ligon (TPL), laŭ iniciato de Marich, kiu nomiĝis ĝenerala direktoro. Iom post iom Marich agis tute memvole, fondis pliajn ligojn profesiajn, celis unuigi ĉiujn kune kun la anoj de TPL en Tutmonda Ligo de la Ordo. Li emis ordigi la ordon kaj fine atingis ĥaoson kompletan. Li uzis fantaziajn statistikojn pri milo da membroj kaj sekretarioj, daŭre eksperimentis per provoj laŭ subitaj ideoj: Malgraŭ promesoj kaj certigoj, La P-isto aperis ne regule, ĉiujare nur kelkfoje, ĝis fine en 1928 ĝi malaperis. Post dujara silento li ekeldonis en Nederlando La P-iston mimeografite, ŝajnigante plenan interkonsenton de la liganaro.
Multe da energio, tempo kaj mono estis perditaj per la agado de Marich, sed per helpo de ICK kaj UEA la reorganizado de la ligo iom post iom sukcesis. Vicprez P. Beier, dir-oj A. Pohle kaj P. Teuchner, ĉefkas. A. Grafe dissendis dumil alvokojn al ĉiuj liganoj por inviti ilin, fondi novan pli bonan ligon. Rezultato: centoj de la enregistritaj anoj ekzistis nur sur papero, krom 50 anoj el Leipzig apenaŭ la sama nombro de la iamaj anoj de TPL respondis kaj deklaris realiĝon al la nova ligo, kiu nomiĝis Int. P. Ligo (IPL, 1930, Dresden). Prez. fariĝis d-ro M. Ruth en Bern, liga dir. Teuchner en Leipzig, ĉefkas. A. Grafe en Chemnitz, red. A. Pohle en Dresden. IPL interkonsentis kun UEA pri reciproka interŝanĝo de servoj.