Ĉefe post la mondmilito diversaj registaroj kaj magistratoj interesiĝis pri E kaj ĝia enkonduko en la polico. Specialaj kursoj por policistoj efektivis en 1907: Stockholm, en 1909: Bucuresti, Galatz, Dresden, Godesberg, en 1914: Paris, en 1916: Ĥarbin, en 1921: Lisboa, en 1923: London, en 1924: Athen, Leipzig, Linz, Wien, Tallinn, en 1925: Warszawa kaj ĉiuj pli grandaj urboj de Pollando, Graz. Antwerpen, en 1930: Berlin, Antwerpen, en 1931: Oslo, Oecu (Japanujo), Kolding, Riesa, Hamburg, Lisboa. Dume en aliaj lokoj nenomitaj en polica rondo nur ekflamis la lernado, sed en la nomitaj urboj ĝenerale oni fondis grupojn, kies parto trovis registaran kaj magistratan subtenojn. En 1923, 1924, 1926 la sakslanda ministerio de interno pagis E-kursojn el ŝtata kaso en Leipzig, Chemnitz, ĝendarmaj stacioj Arnsdorf kaj Rodewisch sub la kondiĉo, ke la kursa partopreno estu deĵora devo. En 1927 la saksa ŝtata policadministracio aplikigis la ekzamenregularon por fremd­lingvaj lernantoj ankaŭ por E. En 1930 en Berlin la policprez. disponigis por tri Ĉeh-kursoj kun pli ol ducent policistoj instruejon senkoste kaj ĉiujn elspezojn por instruado pagis la prusa ministerio de interno. En 1921 la sakslanda kaj en 1926 la prusa ministerioj dekretis, ke E-policistoj portu post sukcesa ekzameno la E-insignon. Enkonduko de E en policaj lernejoj okazis en 1920 Madrid, en 1924: Bucuresti, Wien, Linz, Weimar, Hann-Münden. En 1921 la polica direkcio en Leipzig ordonis establon de E-deĵorejo, sekvinta la ekzemplon de Dresden.

Ni aldonas ankoraŭ, ke multloke la E afero bone komenciĝis, sed post finiĝo de la kurso la intereso malfortiĝis kaj fine ĉesis, kvankam la dekretoj publikigitaj ankoraŭ validas. Gravan rolon ludos la uzado de E en la kriminala fako kaj IPL atendas tion post ne longe.

Komence de 1933-a jaro IPL ricevis gravan instigon. Akceptis la oficon kiel ligprezidanto Mouton, «Conseiller d’Etata, Prefekturo de Polico, Paris.

Policfaka gazeto «Int. Polica Bulteno» de 1911 ĝis 1914 organo de IPEA reviviĝis, aperinta kiel monata polica fakrevuo kaj oficala organo de IPL, kvina jaro — dua serio № 1. (№ 16) junio 1933. Administranta redaktoro: Schwartz, «Inspecteur de police spciale», Strasbour — Meinau. Rue Engelhardt. Francujo. — PAUL TEUCHNER.

Poliglota Vademecum de int. Farmacio. Kompilis C. Rousseau. 1911, 288 p. Enhavo: Profesia vortaro naŭlingva. Multaj formuloj eltiritaj el farmakopeoj eŭropaj, amerikaj, japana; Formularo de multaj preparaĵoj, ktp.

Polizoidis Laskaris, greko, tabakvendisto en Sidirokastro. Nask. 1895 en Melenikon (Makedonio). Fondis grupon estas unu el la plej fervoraj H E-istoj.

Poljanskij Sergej Feodoroviĉ, ruso, oficisto. Lernis en gimnazio en Sim­birsk (nun Uljanovsk) kaj poste en universitato en Kazan. En 1887 kune kun Lenin li estas eksigita el la Kazana universitato pro partopreno en studenta kunveno. Aŭtoro de «Kurioza sunhorloĝo», unu el la plej malnovaj originalaj E-verkoj. Fondinto de E-Societo en Ĥabarovsk ĉe Amur (1899), la unua ES en Ekstrema Oriento. Poste laboris en Kielce, Petrozav­odsk kaj nun en Leningrad.

Pollando, Ilustrita Gvidlibro tra -. ­ Originalo de diversaj aŭtoroj 1927, 116 p. kun landkarto. Konatigo de la vidindaĵoj de la tuta tando (kune kun Danzig), kun historia notoj.

Pollen John LI. D., irlandano, juĝ­isto ktp. Nask. 3 jun. 1848 en Kingston, mortis per enfalo en la maron ĉe insulo Man, 18 jun. 1923. Restadis en Hindujo 1871–1903. Ĉie en Hindujo kaj ĉe vojaĝado orientlande li propagandis E-n. Unu el la «Trio por la Tria». Prez. de BEA, 1904–12. Verkis hindustanian «ŝlosilon», verŝajne baldaŭ presotan.

Pol-Pomeranio. Verkis K. Smogorzewski, el la franca tradukis S. Grenkamp-Kornfeld, 1932, 128 p., 22 entekstaj kartoj 4 plurkoloraj kartoj. Libro pri la «germana-pola problemo», precipe pri la koridoro, el pola vidpunkto.

Poltavski S.P., ruso, literaturisto en Saratov. Verŝajne la unua rusa ĵurnalisto, uzinta E-n, kiel senperan praktikan ilon por lit. interrilatoj kun eksterlando kaj artikoloj pri rusa socia-politika vivo, verkitaj en E, estis presitaj en eksterlandaj gazetoj. Kelkaj liaj rakontoj kaj versaĵoj aperis en «Ruslanda E-isto», «La Simbolo», «La Ondo de E». S.

Polujo. Antaŭ la mondmilito P. kiel sendependa ŝtato ne ekzistis, sed dividita je tri partoj en 1795 — ĝi estis regata de Rusujo (t.n. Pola Reĝo­lando), de Aŭstrujo (Malgranda P. aŭ Galicio) kaj de Germanujo (Granda P.). La parto regata de Rusujo — pro mallongeco nomota plue P. — estas la patrujo de E kiel ankaŭ de ĝia kreinto.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги