Puhalo Ilija, jugoslavo, fervoja oficisto. Kunfondinto de IAEF, red. de la postmilita organo «La Fervojisto». Propagandisto.

Pujo (püjo) Marc, franco, vinberkulturisto. Nask. 28 okt. 1871 en Berson, Gironde. Del. de UEA de 1927. Artikoloj, literaturaĵoj originalaj kaj tradukitaj en LM, HDE kaj «Nia Gazeto».

Pujolà i Vallés (puĥolan i vallez) Frederic, kataluno, advokato, verkisto, publicisto. Nask. 12 nov. 1877 en Palamós. E-isto de 1905. Pro sia katalunnacieca agado li devis rifuĝi Parizon (li priskribis kelkajn komikajn epizodojn de ribelo de Barcelonaj militistoj kontraŭ la kataluna politika movado en «Tra la Mondo» kaj iu E-ista oficiro hispana denuncis lin.). En Paris li akiris la francan naciecon por eviti la persekutojn dum sia denova restado en Hispanujo por organizi la 5-an UK). Reveturinte Parizon, li estis mobilizita kaj pasigis

4 jarojn en la tranĉeo. Tie li kolektis la materialon por sia romano «En el repos de la trinxera». De sia E-iĝo ĝis 1914 P. estis la animo de la kataluna E-movado. Fondinto de multaj grupoj, aŭtoro de sennombraj artikoloj, paroladoj, kursoj, ktp. dum sia ekzilo en Paris li preparis kaj presigis du E-gramatikojn, vortaron, kelkajn originalajn rakontojn. Bonega E–oratoro, recenzisto, direktoro de «Kataluna E-isto» dum tri jaroj. La KEF kaj KE laboras ankoraŭ nun laŭ liaj metodoj. Kvankam li manifestis en publika parolado la timon esti perdinta­ en la tranĉeo la kredon en E–ismo, tamen li faris ankoraŭ ion dum sia postmilita restado en Paris. Liaj E-lingvaj verkoj: «La rompantoj», (kvin monologoj); «Mistero de Doloro» (dramo, trad. de Gual); «Aŭtunaj ventoj», drameto); «Naivulo», «La rafo erarinta»; gramatikoj, vortaroj E-K kaj K-E.

Pun Augustin, estono, ĥorestro kaj gimnazia muzikinstr. Nask. 10 marto 1898 en Valga. Konata muzik- ­kaj kantaktivulo en la distrikto Vilandimaa. E-isto de 1918. Fondinto kaj prez. de E fervojista grupo en Tallin kaj de ES en Viljandi. Kursoj ka artikoloj.

Pyke (pajk) James G. (plumnomo — Ezoko), aŭstraliano. Nask. en 1879, malaperis de sur la ŝipo «Balranald» en la Mediteraneo, 15 okt. 1930. Ŝatata kaj tre konata pioniro en A.: fervora kaj energia. Verkis «La Amigilo» kaj aliajn dramojn. Estis prez. de Melburna EK. Vizitis la UK en Praha, Danzig kaj Oxford. Bofrato de Lilian M. Pyke.

Pyke Lilian M., aŭstralianino, verkisto. Mortis en 1927. Estis fervora amiko de E. En sia ĝardeno en Melbourne ofte kunvenis lokaj E-istoj­. Ŝi multe prop-is E-n per artikoloj kaj en ŝia romano «Anstataŭa Edzino» (trad. en E) donis al E gravan rolon.

<p>Q</p>

Quo Vadis? Romano el la tempo de Nero, de Sienkiewicz, el la pola trad Lidja Zamenhof. 1933; 544 p. «Apenaŭ mi povus rekomendi pli bonan verkon por E-isto, kiu bone lerninte la lingvon, volas literature utiligi siajn konojn. La traduko estas glata, facilflua, bonege ekvilibrita, kristale klara.» (t, Lingvo-Libro,193 , p: 14.)

<p>R</p>

Rabassa Boeras Bernardo, hispano, inĝ., dir. kaj posedanto de «Int. Institucion Luimica», kiu de ĝia fondo 1913 uzas E-n en int. rilatoj. Nask. 15 apr. 1877 en Inca. E-isto de 1905, kunfondo de EK Palma 1907. Kursoj.

Rácz (rac) de Kövesd, Béla, d-ro, hungaro, pens. juĝisto apelacia; nun membro de 1a ministeria traduka oficejo kaj anstataŭanto de publika notario. Nask. 7 marto 1857 en Buda­est. Instruis E-n antaŭmilite en la universitato en Budapest kaj estis red. de «La Verda Standardo». Estinta L.K.

Radikrimo. v. Rimo.

Radio. La unuaj disaŭdigoj en E komenciĝis en 1922. Tiam estis farataj tiaj provoj en Newark WYZ (Usono) kaj London. Pluaj E-disaŭdigoj okazis: en 1923 en Moskva (12 apr.) en Montreal kaj Rio de Janeiro; en 1924 en Praha (31 jan.), en Genève (18 marto), en Helsinki (6 apr.), en Paris (7 apr.) ktp. La E-istoj en la tuta mondo esperis kaj klopodis atingi gravajn sukcesojn sur la nova tereno. En 1924 fondiĝis Int. Radio–Asocio por tiu ĉi celo, kiu kelkajn jarojn estis tre aktiva, ĝi eldonis eĉ Int. Radio Revuon. Poste ICK trans­prenis la ĉefan direkton de la radio­laboro, kreis apartan radio-komisionon. Ties gvidanto J. Jungfer eldonas Int. Radio-Servon, kiu estas unu el la plej utilaj organoj de la E-movado. Ĝi informas pri la E-disaŭdigoj, instigas kunlaboron en diversaj landoj. La komisiono mem starigas statistikon ĉiujare, kiun komunikas la oficiala dokumentaro. Laŭ tio en 1933 en 83 sendostacioj de 14 landoj okazis 1774 disaŭdigoj en aŭ pri E, inter ili 409 kursohoroj. Detalojn v. en la laŭlandaj artikoloj; v. la indekson.

Ragnac Sven Elis, svedo fervojisto. Nask. 23 jan. 1909 apud Norrkoping. E-isto de 1928. Sekr. de EK «La venkonta Stelo». Kursgvidado.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги