Scbeibenreiter (ŝajbenrajter) Franz, aŭstria germano, ĉeflerneja fakinstr. (matematiko, desegno kaj E). Nask. 30 nov. 1898 en Hadres. Estis sekr. de instr. fako de ALLE, grupestro de la VI-a grupo de ALLE. Laboris por TAGE kaj TAK. Verkis kun d-ro Casari la unuajn aŭstrajn E lerno– kaj legolibrojn por la lernejo (du partoj 1927, 1929). Kunlaboris al «La Socialisto» kaj «Tutmonda Kolektanto». Red. de «Verda Revuo» 1935.
Scheibler (ŝajbler) Reinhold, (ps. Espero), germano, privatinstruisto, direktanto de 3 ĥoristaroj kaj regiona direktanto de laborista ĥorunuiĝo. Gvidas jam de 20 jaroj la grupon en Wurgwitz. Propagandas ĉefe inter instruistoj kaj laboristoj. Artikoloj precipe en ped. gazetoj kaj en «Sennaciulo». Verkis statistikon pri E en la lernejoj de Saksujo, 1925.
Schendeler (sĥendeler) Paulus Antonius, nederlandano, prof. de geografio en komerc- kaj reallernejo. Nask. 26 febr. 1878 en ’s Hertogenbosch. E-isto de 1909. Verkis prop. artikolojn kaj gvidis kursojn. Speciale okupis sin pri unueca elparolo de E kaj publikigis pri tiu temo bone fundamentitajn artikolojn. Red. gazeton «Semereto» en 1916 kaj eldonis sub la sama titolo detalan kurson. Verkis lernolibron, ekzameno-sinprovilon kaj lernilon por lernejo. De 1921 ĝen. sekr. de IKUE.
Scherer (ŝirer) Joseph R., usonano, banksekciestro. Nask. 24 jan. 1901 en Fribourg (Svisujo). Prez. de EG de Los Angeles (Cal.) 1928–30. En 1930–32 vojaĝis kiel speciala delegito de ICK tra 41 landoj kaj faris 322 lumbildparoladojn kaj radioparoladojn. Aŭtoro de «Ĉirkaŭ la mondon kun la Verda Stelo», grava dokumento pri la praktika valoro de E. (1933.) Entute unu el la plej lertaj propagandistoj de E.
Schibbye Einar, norvego, lektoro en Bergen kaj Oslo. Mortis 16 jan. 1931. E-isto de 1907. Fondinto kaj prez. de Societo de E-istoj en Bergen 1909–18. Red. de «N. E-Gazeto» 1910–12, prez. de NEL 1913. Enkondukis kaj instruis E-n ĉe la komerca gimnazio en Bergen 1912. Reprezentis la N. registaron ĉe la UK 1907 kaj 1911. Multaj artikoloj.
Schiebl (ŝibl) Hans, aŭstro-germano, poŝtdir. en pensio en Wien. Speciale laboras en katolikaj rondoj por E. Longjara kas. de Kat. UE. Wien.
Schjerve Jens, norvego. Li estas unu el la plej kapablaj instruistoj de E laŭ Cseh-metodo. Li gvidis multajn kursojn en Norvegujo, Francujo kaj Usono, faris paroladojn. Pri lia agado l. numerojn de «La Praktiko» kaj HDE.
Schlaf (ŝlaf) L., germano, komercisto. Propagandis inter laboristoj, eldonis gazeton «Arbeiter E-ist», 1910 kaj verkis lernolibron. Starigis Lab. E-istan Ligon. Estis eksigata el la movado pro profitcela agado en 1911.
Schmalzl (ŝmalcl) Josef, germano, prof. por matematiko kaj fiziko en supera reallernejo. Nask. 1 aŭg. 1883 en Saal. E-isto de 1909. Fondis ES en Augsburg, 1910, poste GEA-grupon en Weiden. Prez. de Bavara Ligo, prez. de konsilantaro de GEA. Prilaboris la 6-an volumon de E ein Kulturfaktor.
Schmid (ŝmid) Jakob, sviso, ŝtata oficisto (publika ekonomio). Nask. 14 marto 1869 en Dietwil. Membro de la LK kaj de la Svisa Ekzamena Komitato. Pli frue prez. de SES kaj de ES Bern. Premio en la Int. Floraj Ludoj. Verkis lernolibron por germanlingvanoj.
Schmidt (ŝmit) Adolf, germano, d-ro, univ. prof. en Berlin, dir. de astronomia observatorio en Potsdam ĝis 1928. Nask. 23 jul. 1860 en Breslau. Unuaranga fakulo en matematiko kaj termagneteco. Prez. de Int. Scienca Asocio, 1907–08 kaj de G. Akademia Asocio, 1905–30. Vigle partoprenis en la pacifista movado antaŭ la milito. Propagandis E-n precipe inter sciencistoj per paroladoj, artikoloj kaj kursoj. Fondis kune kun Jean Borel kaj prof. Wetekamp la unuan Berlinan E-Grupon en 1904 (?1903). L.K. 1905–30.
Schmidt (ŝmit) Christian, germano. Pioniro en G. Estis prez. de la mondlingva societo en Nürnberg, grava societo de volapükistoj en N, kiu tiutempe esti unu el la plej fortaj centroj de volapükismo. Laŭ lia propono la societo en dec. 1888 decidis forlasi volapükon kaj aliĝis al E. Red. (kune kun Z) kaj eldonis la unuan E gazeton, »La E-isto».
Schmidt (ŝmit) Reinhold, germano, privata instr. kaj verkisto, frato de S.A. Nask. 14 majo 1867 en Breslau. Kune kun sia frato apartenas al la unuaj pioniroj en G. Verkis: «Gustaf Vasa», historia dramo en kvin aktoj, la unua originala dramo en E, 1910; «Bildaro de Goethe», 1909; «La amkonkurantoj», triakta komedio, 1911 kaj 1923; «Der grüne Stern», prop. komedio, ludita en Gotha, 1911.
Schmitz (ŝmic), pastro, estis misiano en Brazilo, Kanarioj, fine en Palestino. Li estis scienculo, propagandisto de E kaj aŭtoro de interesaj artikoloj. (UEA-jarlibro, 1927.)
Schmucker Aldo Ferdinando, italo, d-ro de leĝoscienco kaj instr. en Genova. Nask. en G. E-isto de 1910. Kunfondinto de Liguria E-Instituto en G. 1912. Gvidis multajn kursojn en tiu urbo kaj en la apudaj komunumoj antaŭ kaj post la milito; dum tri jaroj gvidis kurson ĉe la Univ. kaj tri jarojn ĉe vespera komunuma lernejo, ambaŭ oficialaj.