Saussure (sosür) René de (ps. Antido), franco svisa, univ. prof. Kelkajn jarojn E-isto, kiu kunlaboris al «Tra la Mondo», «La Revuo», «E» kaj «Oficiala Gazeto», red. de «Int. Scienca Revuo», kaj de «Svisa Espero». Trad. «Aline» de Ramuz, 1911, «Adele Kamm» de Seipel, 1914, «La devo» de Naville, 1910. Elpensis la monsistemon «spesmilo» (v.). Forlasinte E-n, eldonis la lingvo-projekton «Antido», tiun ĉi mezan solvon inter E kaj Ido, 1907. Poste aperigis la projekton «Esperantido» (1917) kaj ankaŭ skizojn de aliaj lingvoprojektoj.

M.C. Butler skribis pri li en «The Encyclopedia Britanica» (1927): «Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj trajtoj de E malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed samtempe konservi la esencajn kvalitojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sendependeco kaj esploremo, tamen, estas «voĉo krianta en la dezerto».

Noto de M.C.B. Kiam venis la Idista krizo, la E-ista mondo sentis la falsecon de la Idista argumento, sed ne povis ĝin rebati. En serio da brilaj monografoj S. defendis E-n kontraŭ Idistaj atakoj. Ĉiu posta verkisto aŭ instruisto ŝuldas al S.

«Saussure, — la pura, klara Mens’,

La projektinto, projektonto,

Trabrilis, kvazaŭ lumofonto

La vortstrukturon lia Lens’.»

(Kalocsay, Rimportretoj.)

Savia (della) Giovanni, italo, komercoficisto. Nask. 15 marto 1897 en Codroipo. E-isto de 1913, UEA ­del. por Udine de 1919. Fondis grupon en U., 1923, gvidis kursojn verkis artikolojn, trad. «Gvidlibreto tra U.». Edziĝis per E je hungara E-ist­ino Blanka Mandel, 1927.

Saville Georgo, usonano, judo, bakisto. Nask. 3 majo 1879 en San Francisco; de la 2-a ĝis 17-a jaro li vivis en Pollando. En sia bakista sindikato en S.F., kies anoj parolis plejparte germane, S (kun la helpo de usonaj patriotoj) ĉiam batalis por ke oni oficialigu la anglan lingvon, kiel interkomprenigilon por la poliglota membraro. En tio ili finfine sukcesis kaj unu lingvo plifratigis la anaron. En 1921 fariĝis E-isto (jam en New York), poste SAT-ano kaj li gvidis dum 8 jaroj la Nov-Jorkan SAT-anaron. Li verkis multajn artikolojn pri ekonomiaj kaj politikaj temoj, ĉefe por S-ulo. Trad. «La fera kalkanumo» de Jack London, 359 p., 1930. En manuskripto «La historio de la homaro» de Van Loon, ktp.

Savopol G., rumano, kapitano. Mortis en 1916, okaze de pulveja eksplodo en Bucureŝti. E-isto de 1906, laboris multe por E. Estis vicprez. de RES.

Schade (ŝade) Franz Josef, aŭstro­germano. Dum pli ol 25 jaroj li laboris por E. Estis ĝen. sekr., poste prez. de AED, ĝen. sekr. de la 16-a UK, 1924. Kunaranĝis Ĉe-kursojn en 1932, en Wien.

Schafer (ŝefer) Louisa Frederica Adela, anglino, solkantisto kaj lingvo­instruisto. Nask. 11 febr. 1865 en London. Multe laboris por E, aparte ĉe Londona EK. Verkis: «Tekstaro de Britaj Kantoj». Ĉeestis la UK en Boulogne kaj alie. L.K.

Schamanek (ŝamanek) Josef, aŭstra germano, burĝlerneja eksdir. kaj iama lektoro en la Teknika Altlernejo en Wien. Nask. 15 marto 1859 en Pross­nitz (Morav.) Estis sekr. kaj prez. de AKLE kaj AED, vicprez. de 16-a UK. Unua lektoro por E en Teknika Alt­lernejo en Wien, 1917–30. Ĉeestis kiel del. la instruistan Konferencon en Genève, 1920. Instigis la instalon de ŝtata ekzamena komisiono por E, kies komisaro li fariĝis. Membro de Loka Kuratora Komitato de IEMW. Verkis lernolibron laŭ parola metodo, 1914.

Schattat (ŝatat) Gustav, germano, revizoro. Nask. 8 aŭg. 1885 en Königsberg. Verkis: «E-Führer», lernolibro, 1926; «Einführung in die deutsche Sprachlehre» (kursa helplibro kun ideoj por E teorio), 1927.

Schatz (ŝac). Robert, hungaro, d-ro, kuracisto. Estis vicprez. kaj sekr. de HES antaŭmilite. Grava sukceso dum la Int. Kuracista Kongreso, Budapest, 1909. Red. de «H. E-isto», 1909–10 kaj de «Juna E-isto». Verkoj: «E-H. Frazlibro», 1910; «H-E Vortaro», 1922; «H-E Vortareto», 1922. De multaj jaroj ne partoprenas en la movado.

Schauerhammer (ŝaŭerhamer) Gott­lob Heinrich, germano prof. por modernaj lingvoj. Nask. E aŭg. 1857 en Zeulenroda. E-istiĝis en Grenoble sekve de la konatiĝo kun Boirac. Paroladis pri E en Leipzig ĉe la Societo per moderna filologio en 1902. Estis inter la unuaj ekzamenantoj ĉe la E Instituto por la G. Respubliko kaj certe unu el la plej fruaj (eble la unua) E-istoj en Leipzig.

Schauhuber (ŝauhuber) Alfred (Alfredo Miĥael), aŭstro-germano, industria oficisto. Nask. 8 apr. 1896 en Wien. Kursoj, artikoloj, kelkaj tradukaĵoj kaj originalaj poemoj, aperintaj en la poemlibro «Dekdu poetoj» (1934).

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги