Schneeberger (ŝneberger) Friedrich, germano, svisa, pastro. Nask. en 1875, mortis 18 marto 1926 en Bern. E-isto de 1903. Estis unua prez. de Svisa ES kaj prez. de la 1-a UK. Pioniro de la E-a stenografio, alfaris al E la sistemon Stolze-Schrey, 1905. Kunlaboris al «Tra la Mondo», «La Revuo». Dum la Ido-krizo forlasis E-n; fariĝis prez. de la Ido-Akademio.

Schneider (ŝnajdr) Josef, germano, inĝ prof. ĉe la germana komerca akademio en Karlovy Vary (Karlsbad, ĈSR). Nask. 13 majo 1895 en Moravská Ostrava. E-isto de 1924. Fondis grupon en K.V. Instruis oficiale E-n kiel laŭvolan fakon en sia lernejo.

Schneller (ŝneler) Hermann, germano, estro de popollernejo. Nask. 16 apr. 1886 en Torgau. Estis prez. de A. de G. Instruistoj, kunlaboranto de Int. Ped. Revuo.

Scholze (ŝolce) Gustav, germano, inĝ., prof. ĉe la ŝtata germana supera industria lernejo en Liberec (Ĉeĥo­slovakujo). Nask. 28 jul. 1889 en Pos­trum. Reviviginto de la E-movado inter germanoj en Ĉ. Prez. de GEL, komitatano de UEA. Sukcesis uzigi E-n ĉe Reichenberg-a Foiro, kiu posedas E fakon. Kunlaboras je teknika fakvortaro. Instruis E-n en sia lernejo en Komerca Akademio.

Scholze (ŝolce) Linhart Hilde, germanino, kunlaborantino de fakaj gazetoj pri hejma arto. Nask. 16 dec. 1895 en Liberec (ĈSR). Prop. teks­toj en «Marto». Aparte aperis «Rübe­zahl», 1931.

Schönherr (ŝönher) Karl, germano, popollerneja instr. Nask. 24 sept. 1881 en Marienberg. Prez. de Dresdenaj E-Instruistoj. Verkis G-e detalan laŭmetodan lernolibron, 15-a eldono, 1928.

Schoofs (sĥofs) Frans, belgo, sekr. de Antverpena Asocio de l’ malkaraj loĝejoj. Nask. 22 majo 1888 en A., mortis 12 marto 1934 en A. E-isto de la junulaj jaroj. Kunfond. de la EG «La Verda Stelo» en A. kaj estis la prez. pli ol 25 jarojn. Post la milithalto fariĝis dir. de la «Belga E–isto», de 1927 prez. de BLE. Fondis kun kelkaj aliaj la eldonan societon BEI kaj prezidis ĝian administrantaron. Ĉefdel. de UEA. Estis sekr. kaj lakte gvidanto de l’ Konstanta Reprezentantaro de la Naciaj Societoj. Ĉeestis ĉiujn UK-jn post la milito kaj kunlaboris multe en la organizo de la 7-a kaj 20-a UK-j en A. Estis unu el la plej agemaj en la int. organizo de la movado. Entute: tre amp­leksa agado por E.

Schoor (skur) Jan Van, belglandano, oficisto. Nask. 25 febr. 1896 en Ant­werpen. Verkis: «Amo kaj Poezio», kolekto de originalaj poemoj kaj multajn poeziaĵojn, kiuj aperis en diversaj revuoj. Tradukis: «Kapricoj de Ma­riano» kaj «La Du Amatinoj» de Musset, «Elektitaj Noveloj» de L. Baekelmans, «Pallieter» de F. Timmermans; kunlaboris al «Belga Antologio», Flandra parto; kunlaboranto de diversaj gazetoj. Forlasis la movadon fine de 1933.

Schifpfer (ŝöpfer) Franz, aŭstro­germano, iama lerneja dir., lernej­kons. en Voitsberg, Stirio. Nask. 7 dec. 1866. Prop.-isto, gvidis 3 kursojn en la mezlernejo.

Schramm (ŝram) Albert, germano, d-ro fil., prof., estro de la G. Akademio por Bibliotekistoj en Leipzig. Nask. 5 aŭg. 1880 en Sindelfingen. Eminenta fakulo por ĉiuj aferoj, kiuj rilatas al la libroj, presado, ilustrado, skribo ktp. Vicprez. de la UK en Dresden, 1908. Sukcese propagandis E-n en oficialaj rondoj de Saksujo. Fondis la Saksan E-Instituton, kies unua dir. li estis. Ĉefkunlaboranto kaj poste red. de la gazetoj «Ĉirkaŭ la Mondo», «La Bela Mondo» kaj «Universo.» Krom multaj gazetartikoloj verkis lernolibrojn, unu el ili aperis en 1923 en 31-a eldono.

Schröder (ŝröder) Johann, aŭstro­germano, red. Nask. 1869 mortis 13 jan. 1928 en Wien. Iniciatis la E–movadon en Wien, kie fondis EK-n 1902, kies unua prez. li estis. Prez. de antaŭmilita Ligo de Germanaj E–istoj en Aŭstrio. Ĉeestis la 1-an UK, kie li fariĝis LK. Li ludis gravan rolon en la katolika E-movado kaj estante red. de «Neuigkeitsweltblatt» li varbis per regulaj artikoloj. Prez. de 16-a UK kaj komisaro de ŝtata ekzamena komisiono por E. Gvidis multajn kursojn. Multajn jarojn li redaktis «Informaj Raportoj», poste «Germanaŭstria E-isto» kaj «Espero Katolika». Kunlaboris al «Tra la Mondo», «Juna E-isto». Verkis lernolibron 1906, trad. la dramon «La verda kakatuo» de Schnitzler, 1912.

Schröder Marie, (ps. Pen), danino, korespondanto, stenografo kaj ĵurnalisto. Nask. 18 marto 1882, mortis akcidente falante de la monto Pilatus la 27 aŭg. 1909 dumvoje al la Barcelona UK. Laboris en diversaj idealaj kampoj (vegetara, virina, pacifista, junulara). E-isto de 1907. Iniciinto kaj kunfondinto de Konversacia EK en Kopenhago, de CDEL, kunred. de «Dana E-isto». Ŝi havis neordinaran organizan talenton kaj neelĉerpeblan energion.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги