Schulhof (ŝulhof) Stanislav, ĉeĥo, d-ro dentkuracisto; ĉeĥa verkisto. Nask. 1864 en Lipka, mortis 18 aŭg. 1919 en Pardubice. Li vigle partoprenis en loka E-ista vivo en kaj publikigis multajn prop. artikolojn. Kolektoj de liaj originalaj poemoj: «Per espero al despero», 1911; «Kion la vivo alportis», 1911; kaj «Aŭtunaj floroj», 1912. «Tri volumetoj, en ili tridek poemoj. Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo. Prezentas sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn kaj kies sentoj estas indaj por rakonti.» (Kopar, LM.,1922, p: 39). La poemoj estas rimarkindaj laŭ formo eĉ laŭ enhavo. Post lia morto aperis de li antologio el ĉeĥaj poetoj: «Bohemaj grenatoj» 1920, kies poezia lingvaĵo superas tiun de la originalaĵoj. S. KAMARYT.
Schuller (ŝuler) Béla, hungaro, maŝinseruristo. Nask. 24 apr. 1897 en Budapest, E-isto de 1917, antaŭe Idisto. Fondis la 2-an kaj 6-an grupojn de HESL, estis ĝia prez. Verkis prop. broŝuron, 1925 (6000 ekzempleroj). Paroladoj pri E en ĉ. 30 lokoj ĉ. 250- foje.
Schumann (ŝuman) Richard, germano, d-ro fil. kaj d-ro inĝ. h. k., prof. en Teknika Altlernejo en Wien. Nask. 9 majo 1864 en Glauchau. Germ. Verkoj astronomiaj, geodeziaj kaj matematikaj. Ekinteresiĝis pri E depost 1900 (mondekspozicio Paris). Lernis E-n en 1910 kaj gvidis kurson samjare en Teknika Altlernejo de Aachen. En 1914 «Faka grupo por ĝeneralaj sciencoj» en Teknika Altlernejo de Wien aplaŭdis lian proponon, fondi lektoraton por E, 1915 la profesoraro, 1916 la ministerio konsentis tion.
Schwartz (ŝvarc) Alexander, germano, komercisto, (privata sekr.) Nask. 28 apr. 1888 en Aldringen. Kancelariestro kaj afergvidanto de la segilfabriko de Wlister et Co., Wieselburg, Aŭstrio. E-isto de 1908. Kondukanto de la grupoj en Dortmund kaj Berlin. Aferkondukanto de GEA en Berlin, 1926–29. De 1927 afergvidanto de la «Enciklopedia Vortaro» de Wüster. Kompilis la 8-an volumon «Das E ein Kulturfaktor», 1928.
Schwartz (ŝvarc) Antoine, franco, polica inspektoro. Nask. 28 jan. 1898 en Trimbach (apud Strasbourg). Zorgas precipe pri gazetaj kaj polica E-aj aferoj. Vicprez. de Asocio Strasburga de E; adm. de «Information E-iste» de SFPE; kunlaboranto de «Tribune E-iste»; ĝen. sekr. de la Amikaro de policanoj de Francujo kaj kolonioj; delegito por Francujo de Int. Polica Ligo, kaj adm. redaktoro de «Int. Polica Bulteno.» Verkis (kun Jalmain). «Interprète du policièr», fakan libreton deklingvan enhavantan E-an parton.
Schwartz (ŝvarc) Raymond, franco, bankoficisto. Nask. 8 apr. 1894 en Metz. Tie li fondis en 1913 EG «Amika Rondo». Ekde 1920 li gvidis dum kelkaj jaroj la faman E-an kabareton «Verda Kato» en Parizo. E 1932 ĉefred. de la «Gazeto de la XXIV. Kongreso». Li publikigis rimaĵojn jam en 1912 (en «Tutmonda Espero» kaj post la milito poemojn kaj artikolojn en diversaj gazetoj, precipe en L.M. Ekde 1933 li redaktas la monatan spritgazeton, «La Pirato». En S. la E-a mondo trovis sian humoriston, kiu la tro verdajn flankojn de la movado scias mirinde eklumigi per sia buba spegulpeceto. En la Pirato li estas vere la «terura infano» de la E-a familio: nenio restas kaŝita antaŭ li kaj nenion li indulgas, kiu aŭ kio estas inda je grimaco aŭ pinĉo. Sed pinĉante per moko, samtempe li tiklas per sprito, tiel ke la pinĉito mem devas ridi anstataŭ indigni — Liaj versaj verkoj «Verdkata Testamento» (1926) kaj «La Stranga Butiko» (1931), estas plenaj de la sukaj fruktoj de lia kurioza fantazio: kanzonoj laŭ kabareta stilo, ironia rezento de strangaj tipoj verdaj kaj neverdaj, akre trafaj kaj milde pikaj observoj, spritaj vortludoj. Ĉio ĉi, prezentita per perfekta verstekniko, montras lin kiel simpatian bohemon, kiu havas tre sanan racion, grandan ĝukapablon pri la etaj ĝojoj de l’ vivo, kompreneman ridon pri ĉiu homa malforto, sanan ironion pri ĉio gravmiena kaj hipokrita. La samaj kvalitoj distingas liajn prozajn skizojn, aperintaj en la «Prozo ridetanta» (1928). Lia mallonga romano: «Anni kaj Montmartre», rakontinta la danĝerajn aventurojn de naiva germana knabino en Parizo, estas unu el niaj plej plezure legeblaj originalaĵoj. En ĝi mankas ĉiu sentimentala siropo aŭ gravmiena moralprediko kaj la akre trafa karakterizo, simpla, natura prezentmaniero kaj interesa templekto ĝin faras vere eta ĉefverko. Aparta valoro de la libro estas ĝia stilo: kerne E-a, facilflua, natura, plena de surprize vidigaj bildoj kaj ĉarma familiareco. — KALOCSAY.
Schwartz (ŝvarc) Tivadar, hungaro, d-ro, advokato. Fondis (1922) kaj eldonis la revuon «Literatura Mondo». Verkis facilstilan romaneton «Modernaj Robinzonoj», 1923.