Scienca Fundamenta Esperanta Terminaro. De Rollet de l’ Isle, 1931, 127 p. Kolekto de terminoj plejparte elĉerpitaj el artikoloj aperintaj en Scienca Revuo, en Scienca Gazeto, kaj en diversaj terminaroj, sisteme or­digitaj por prezento al la Akademio por konsistigi fundamentan bazon, sur kiu estos konstrueblaj terminaroj de ĉiuj sciencoj kaj teknikoj. — L. BASTIEN

Scienca Gazeto. Int. revuo pri scienco kaj industrio. Red. Verax. 1912–14. Formato 25×18. Entute 472 p. (v. p: 178.) — Kun la sama titolo aperas de 1932 en Madison (Usono) dumonata gazeto. 23×15 cm.

Scienco kaj tekniko. Uzo de E ebligos int. kunlaboradon de sciencistoj kaj teknikistoj, kio estas plej potenca fonto de progreso; revuoj kaj gazetoj redaktitaj en E estos legeblaj en ĉiuj landoj, kaj tiamaniere ĉiu teknikisto povos facile sciiĝi pri la laboroj faritaj en sia fako en la tuta mondo; en int. kongresoj profitdonaj interparoladoj, diskutoj havigos solvojn de la studataj demandoj, ktp. Unu­vorte E faros al sciencistoj servojn, kiujn, preskaŭ ĝis la mezo de la pasinta jarcento, latina lingvo faris.Sed E prezentas tiun superecon, ke ĝi povas esti uzita de ĉiuj, ne nur skribe, sed ankaŭ parole.

Tuj de ĝia apero kelkaj sciencistoj komprenis tiun profiton, kaj klopodis diskonigi ĝin.

En 1899, korespondanto E. Naville prezentis al la Franca Akademio de Sciencoj komunikaĵon pri «Int. lingvo»; en 1901 Akademiano Generalo Sébert faris same pri «Scienca utileco de int. helpa lingvo», kaj prezentis leteron adresitan al «Int. Asocio de Akademioj», kiu ricevis 20 subskribojn. Tuj poste korespondanto Ch. Méray sendis leteron «pri la servoj, kiujn povas havigi al Sciencoj la int. lingvo de Z.»

En la UK de 1906, en Ĝenevo, kunsidis la sciencamantoj, kiuj elektis prezidanto Sébert kaj sekretario Carlo Bourlet. Oni decidis proponi al la scienculoj konstantan uzon de E en iliaj int. kongresoj; peti ke la sciencaj revuoj akceptu artikolojn en E redaktitajn aŭ aldonis E-resumon de la artikoloj, redaktitaj en nacia lingvo; fine oni decidis subteni la Sciencan Revuon, kiu estis publikigata jam de 1903 en Paris, ĉe la firmo Hachette, kaj redaktita de Paul Fruictier.

En 1908 estas fondita Int. Scienca Asocio E-ista, (ISAE) sub prezido de Sébert, kaj kies oficiala organo estis la Scienca Revuo. Tiu societo rapide ricevis kuraĝigojn de multaj sciencistoj de ĉiuj landoj. Ĝi estis sinsekve prezidita de J.J. Thomson, de la Reĝa Akademio de London; Schmidt direktoro de observatorio de Pots­dam; R. Benoit, direktoro de la Int. Oficejo de Pezoj kaj Mezuriloj; Huntington, univ. prof. en Usono. En ĝia patrona komitato troviĝis grandaj societoj de fakistoj kaj famaj sciencistoj kiel Adelskold, Appel, d’Arsonval, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Deslandres, Flourmoy, Förster, Haller, William James, Poincare, Ch. Richet, Maurice Leblanc, Lumière, Painleve, ktp.

En 1912, la Scienca Revuo estis anstataŭita de Scienca Gazeto ankaŭ eldonata de Hachette (Paris) sub direktado de Verax.

En tiuj revuoj estis publikigitaj artikoloj pri la plej diversaj sciencaj kaj teknikaj temoj. Ebleco krei la necesajn terminojn, por E-igo de la preskaŭ ĉiuj int. vortoj de scienco kaj tekniko, multe faciligis tiujn publikigaĵojn.

Aperis vortaroj kaj terminaroj didaktike redaktitaj, ekzemple: «Matematika terminaro» de Bricard, «Anatomia vortaro», «Muzika terminaro» de Ménil, «Marista Terminaro» de Rollet de l’ Isle, «Farmakologia terminaro» de Rousseau, ktp.

Uzante la vortojn aperintajn en la revuoj, Verax publikigis «Vocabulaire technique et technologique Français- Esperanto» en 1907, kaj en 1910, «Enciklopedia Vortareto Esperanta», kiu entenis ĉirkaŭ 20.000 vortojn.

Originalaj verkoj estis publikigitaj, nome «Absoluta analitika geometrio» de D-ro C. Vörös en du volumoj, kaj gravaj tradukoj; «Teorio de ondoj» de D-ro Kelte; «Rezisto de la gisaj kolonoj» de Villareal; «Novaj trigonometriaj sistemoj» de profesoro Dombrowski; «Kontinuo» de Huntington; kelkaj artikoloj aperis en «Bulteno de Oceanografia Instituto de Monaco», kaj en «Meteorologia Bulteno de Observatorio» de Tokio.

La Asocio elektis komisionon por starigi teknikajn vortarojn kaj gvidi aŭtorojn pri farado de la novaj terminoj. Ĝi komencis sian laboron, publikigante Konsilaron por la farado de «Sciencaj kaj teknikaj vortoj», kaj poste klopodis por starigi vortarojn de la puraj sciencoj. Ĝi publikigis «Nomenklaturon de la minerala kaj organika kemioj», kaj elementojn de vortaroj de Kemio, Fiziko kaj Mekaniko.

Post la milito, kiu interrompis ĉiun agadon, la Asocio restariĝis en 1925, post int. konferenco organizita en Parizo, sekve de deklaro favora al E, subskribita de pli ol 40 membroj de la Franca Akademio de Sciencoj; Prof. Cotton estis prez.; Prof. Bujwid de la Universitato de Kraków nun prezidas ĝin.

Перейти на страницу:

Поиск

Похожие книги