— Ĉu sur la Tero estas dece respondi, kiam oni ne demandas? — minace diris li, rigardante nur al Rodis. — Kaj en ĉeesto de superuloj?
— Dece, — respondis Rodis. — Se konversacias kelkaj homoj, respondas tiu, kiu pli frue formulis la respondon. Supereco ne gravas. Mi temas pri aĝo.
— Kaj ĉu rango same ne gravas?
— En pridiskuto de demando — neniel.
— Anarkiistoj! — grumblis Ĉojo Ĉagas, ekstarante.
Laŭ signo de Rodis Olla Dez malŝaltis la komunikadon. Ĉesigis sian mildan zumadon la projekciiloj de SDP-oj.
La halo de la palaco, drapirita per helaj ŝtofoj, ricevis sian ordinaran aspekton, kvazaŭ ne estis la morna fantomo de ŝipo, fulminta preter la planedo, sendante en la spacon nekompreneblan ĝeman vokon.
La teranojn afekciis la renkonto de la interstela vaganto. Io senelira, infereca estis en la ĵetiĝado de lumo inter la akre kruciĝintaj metalaj ebenoj de la malplena halo de la ŝipo.
Premanta sopiro kaptis, verŝajne, ne nur la teranojn. Ĉojo Ĉagas, ne dirinte eĉ vorton, treniris en sian apartamenton per nekarakteraj por li lacaj paŝoj. Malantaŭe neaŭdeble iris du «liluloj», malestime retrorigardante al amaseto da altranguloj, sekvanta malproksime.
Faj Rodis vane timis, ke la foriron de ŝiaj kunuloj oni prokrastos ankoraŭ por kelkaj tagoj. Inĝeniero Tael enmanigis al Ĉedi, Eviza kaj Vir Norin pecetojn de fleksebla plastaĵo, superskribitajn per signoj kaj kovritajn per diafana filmo. La kartoj rajtigis aperi en ĉiuj institucioj, kunvenoj kaj institutoj de la urbo Saĝejo. Por granda miro de la teranoj, evidentiĝis, ke tian rajton havis nur nemultaj loĝantoj de la ĉefurbo. Plejmulto havis alispecajn kartojn, limigantajn rajtojn de iliaj posedantoj. Homo sen karto estis traktata ekster la leĝo. Tiajn homojn oni kaptadis, kaj post enketado aŭ ekziladis en alian regionon de la planedo, kie necesis fizika laboro, aŭ, se ne estis tia bezono, kondamnadis al «facila morto».
Tael akompanis la tri teranojn kune kun iliaj SDP-oj ekster la limojn de la malpermesita zono de la ĝardenoj Coam kaj, transdoninte ilin al kondukantoj, revenis. Li trovis Faj-on Rodis ĉe la diafana muro de la halo, en kiun estis elirantaj la pordoj de la malpleniĝintaj ĉambroj. Sen skafandro, en mallonga larĝa jupo kun korsaĵo, ŝi iĝis pli proksima, pli hejma.
Rodis fiksrigardis en la ĝardenon, kie tremetis branĉoj de arboj, avide etendintaj al la ĉielo funelojn de sia branĉaro. Al Tael subite venis la penso: kiomgrade la vegetaĵoj, karaj por lia koro, devas ŝajni fremdaj por la teranoj. Kaj la soleca Rodis en sia facilanime juneca, el vidpunkto de Jan-Jaĥ, vesto montriĝis al li kaptitino, sopiranta kaj sendefenda.
La inĝeniero forgesis pri ĉio. La longe retenata sento elŝiriĝis eksteren kun forto, neatendita por li mem. Li falis sur la genuon, imitante, mem ne sciante tion, antikvajn kavalirojn de la Tero. Kaptinte la mallevitan manon de Faj Rodis, li komencis arde, elokvente kaj haste konfesi sian amon.
Rodis aŭskultis lin senmove kaj senmire, kvazaŭ ĉion, kion diris la tormansano, ŝi delonge sciis.
Tael rigardis en ŝiajn okulojn, penante legi aŭ almenaŭ diveni respondon. La brilantaj, kiel ĉe ĉiuj teranoj, fabelaj verdaj okuloj de la teranino sub ekstera karesemo kaŝis neŝaceligeblan kuraĝon kaj observemon, gardis ŝian internan mondon. Kaj, frakasiĝinte je tiu nevidebla muro, estingiĝis la revoj kaj la amaj vortoj, levintaj la inĝenieron sur la saman nivelon kun Faj Rodis. Tael mallevis la kapon kaj eksilentis, plu starante ĉe la piedoj de Rodis en la pozo, kiu jam ŝajnis al li stulta.
Faj Rodis kunpremis liajn kunigitajn manplatojn kaj facile levis. Ŝi deziris meti la manojn sur la ŝultrojn de Tael, sed li, konante ilian trankviligan forton, retiriĝis, preskaŭ indignante. Laŭ la fama homa leĝo, sama por la Tero kaj Tormans, viro, peteginta pri amo, povas pli facile elteni rifuzon, ol amikan kunsenton. Ne kompaton, ne, kompaton al si ne sentis la tormansano, kaj pro tio li estis danka al sia elektitino, ne malproksimiĝinta de li, sed samtempe tia neeble malproksima.
— Pardonu min, — digne diris Tael, — mi enreviĝis, kaj al mi ŝajnis… unuvorte, mi forgesis, ke ĉe vi ne povas esti amo al ni, malsuperaj estaĵoj de forgesita planedo.
— Povas, Tael, — mallaŭte respondis Rodis.
La inĝeniero ĝis doloro kunpremis la fingrojn de la manoj, metitaj malantaŭ la dorson. Ree, rompante la volon kaj premante la bruston, ekkaptis lin la danĝera forto de la tera virino.
— Tiam… — balbutis li, retrovante la esperon.
— Rigardu per okuloj de la Tero, Tael. Vi vidis nian vivon. Trovu por mi lokon en la via, ĉar amo ĉe ni estas nur en kuna vojo. Alie tio estas nur fizika pasio, kiu realiĝas kaj pasas, plenuminte sian destinon. Ĝiaj periodoj okazas ne ofte, ĉar postulas tian streĉon de sentoj kaj fortoj, ke por neegala parulo ili prezentas mortan danĝeron.
Por la inĝeniero la mentora tono, kiun ricevis ŝia ekspliko, iĝis neeltenebla kaj ofenda, kvankam li bonege komprenis, ke Faj Rodis parolas kun li fideme, rekte kaj, ĉefe, kiel kun egalulo.